Raporto pri la agado de UEA dum 1920
Oficiala dokumentaro de la Praga UK 1921
RAPORTO PRI LA AGADO DE UEA DUM 1920.
La pasinta jaro estis jaro de rekonstruo kun multe da interna laboro. Dum la kongreso en Hago nia asocio montriĝis en kriza situacio kaŭzata de la militjaroj. Perdo de du Prezidantoj, de la Vicprezidanto, nur 7 Komitatanoj ankoraŭ funkciantaj, manko de Direktoro kaj de taŭga statuto, financa situacio malbonaspekta. Sed la 1157 pliaj aliĝoj dum 1919 subtenis nian kuraĝon kaj ni pensis ke la malfacilaĵoj ekzistas por esti venkataj. UEA ŝuldas dankon al sia nova Prezidanto por lia energia reordigo de l'aferoj.
L a n o v a s t a t u t o, de 1i verkita kaj prezentita en Hago, estis preskaŭ senŝanĝe transdonita al la Komitato kun rekomendo al akcepto. Post aliigo de kelkaj detaloj, ĉefe laŭ valoraj rimarkoj de kelkaj francaj samideanoj, la statuto estis submetita al la voĉdonado de la Delegitoj kaj akceptita kun 512 kontraŭ 5 voĉoj. La ĝisnunaj spertoj montris la statuton tre taŭga. Kiam, presita en la nova jarlibro, ĝi estos en ĉies manoj, ni esperas ke ĝiaj klaraj reguloj ankaŭ simpligos la administran korespondadon.
L a K o m i t a t o elektita per voĉdoniloj dissenditaj la 5an de novembro 1920, konsistas nun el 22 personoj, aŭ pli bone konsistis, ĉar jam senindulga sorto forprenis unu el ĝiaj plej simpatiaj membroj, Fraŭlinon F. Finholt en Kristiania. Ni esprimas niajn sincerajn kondolencojn al la norvegaj esperantistoj. Al kelkaj malnovaj Komitatanoj, kiuj okaze de la elektoj intencis demeti sian oficon, UEA dankas ke ili revenis je sia decido.
Niaj pensoj sin turnas ankaŭ al la rusa Komitatano, S-ro St. Szabuniewicz en Moskvo, fidelulo tiom malproksima. Du leteroj de li certigis nin pri lia vivo, dum ni ne scias ĉu niaj leteroj aŭ tiuj de nia Finnlanda Komitatano lin iam atingis. La konsisto de la nova Komitato, kun ĉiuj antaŭaj spertuloj kaj novaj personoj favore konataj en siaj naciaj societoj garantias laŭcelan gvidadon de la asocio. La ĉefe internaj problemoj de la pasinta jaro kiel la prokrastoj poste klarigotaj ne ebligis al la Prezidanto tiom rilati kun la Komitato, kiom li tion intencas por la venonta.
L a K o m i s i o n o estas nova organo kiu, konforme al la instrukcioj de la Komitato, decidas pri ĉiuj aferoj superantaj la kompetentecojn de la Prezidanto, Direktoro k. t. p. Kiel administra estraro ĝi pritraktis per cirkuleroj kaj leteroj mulfajn negocojn, el kiuj kelkaj estis publikigitaj en »Esperanto«. La Komitato elektis kiel komisionanojn: S-rojn Ed. Stettler, Bern, Prezidanto; D-ron Edm. Privat, Genčve, Vicprezidanto; P. Blaise, London; M. Genermont, Moulins sur Allier; Fr. Rockmann, Magdeburg.
K i e l R e d a k t o r o n la Komitato elektis D-ron Privat, kaj koncerne la Direktoron ĝi procedis laŭ art. 40 de la statuto. Sekve la Komisiono konfirmis la raportanton kiel Ĉeneralan Sekretarion, fiksante liajn kompetentecojn. Ĝis la milito prezidis S-ro Mudie en London, gvidis la oficejon S-ro Hodler, kaj multe helpis per hejma laborado nia nuna Prezidanto. La intertempaj teruraj perdoj ne povis esti anstataŭigataj, malgraŭ la penadoj de S-roj Stettler kaj Privat, plenumi, krom iliaj novaj devoj, ankaŭ parton de la antaŭaj. Devante nun estri la Centran Oficejon sole, teorie kiel mastro, praktike kiel la plej ŝarĝita oficisto, la raportanto petas samideanan indulgon, se la funkciado de la Oficejo ne ĉiam egalis lian bonan volon.
La starigo de la T e r i t o r i o j necesigis principan decidon de la Komisiono pri la diversaj kategorioj, laŭ graveco kaj donotaj taskoj. Ĉis nun estas organizitaj 3 teritorioj: G r a n d a L o n d o n o, Ĉefdel.: S-ro Ph. Kay; Anst.: S-ro John Bredall. S u d o r i e n t a F r a n c i o: Ĉefdel.: S-ro E. Gabert, del. en St. Etienne; Anst.: S-ro L. Poncet, Del. en Lyon. F i n n l a n d o: Ĉefdel.: S-ro V. Setala, komitatano, en Alberga; Anst.: elektota. Kvara Teritorio, S u d o k c i d e n t a G e r m a n i o, baldaŭ ekfunkcios kaj pliaj estas en preparo. Specialan atenton ni dediĉos al elektigo de Ĉefdelegitoj en Usono kaj aliaj malproksimaj landoj, kie tiuj reprezentantoj havos internan rolon simila al tiu de Komitatano. Nia sola Teritoria Sekretario, S-ro Epton, komerca oficejestro de la B. E. A. en London meritas varman rekonon de siaj servoj. Lia agado pruvas, kiom dezirinda estus profesia reprezentanto de UEA en aliaj grandurboj, kaj ni esprimas la deziron, ke interkonsentoj kun aliaj naciaj societoj baldaŭ ebligu tian aranĝon.
La F a k o j laŭ nova statuto brilas ankoraŭ per foresto. La kutimaj servoj kaj la interŝanĝo de korespondaĵoj funkcias nun sen »fako«, esprimo estonte rezervata al »organizitaj grupiĝoj de membroj, kiuj volas plivigligi la rilatojn inter si, por esperantistaj, profesiaj aŭ aliaj ne kontraŭstatutaj celoj.« Por varbi interesulojn mankis al ni la tempo, kaj la membroj ŝajne atendis, kiu kuraĝos fari la unuan paŝon. Nek mankas gazetaj sugestoj favore al multespecaj profesiaj organizaĵoj, nek la konsiloj de spertaj samideanoj, ke antaŭ krei novan societon oni zorge esploru la eblecon aliĝi al societo ekzistanta, precipe al UEA. Estas do ne pruvo de kompreno de niaj celoj, se membroj, eĉ Delegitoj verkas alvokojn por pliaj fondaĵoj je duba neceso. Kio ne plaĉas al ili ĉe nia, kiu ankaŭ estas ilia asocio, tion ili ja povus plibonigi, kaj cetere ili vidus, ke la plej multaj malfacilaĵoj devenas de cirkonstancoj eksteraj, kiuj ankoraŭ pli premigus iliajn malfortajn entreprenojn.
Ebla malhelpilo estas la membra kotizo, kiun UEA postulas de ĉiu Fakano. Jam okaze de la diskuto de la statuto estis montrita la neceso de tiu kondiĉo, kaj la malsukceso de provoj malpli kostaj povas instrui la dubulojn. Tial ni kredas, ke la deziro de samcelanoj al praktika agado realiĝus pli certe en formo de fako UEA, ol per la konataj provoj fondi aŭ periode reveki el dormo estaĵojn apenaŭ viveblajn. Ni traktas nuntempe kun interesuloj kaj eble povos doni pliajn informojn dum la kongreso.
La rilatoj kun la n a c i a j s o c i e t o j kaj grupoj montris la kutiman samideanan solidarecon. Ankaŭ ni dankas al la esperantista g a z e t a r o, kiu je multaj okazoj bonvolis atentigi je nia Asocio. Bonaj proponoj de agado estas ofte ĵetataj en gazetoj kaj leteroj kvazaŭ pilko de unu al alia, laŭ recepto, »bonvolu fari, mi ne havas tempon kaj monon!« Pro tio organiza unuiĝo kun la alia Centra Oficejo en Paris estas dezirinda, sed ne ŝajnas al ni urĝa la formala unuiĝo de naciaj societoj. Juĝata laŭ la rilatoj kun ni, la interŝanĝo de ideoj bone funkcias, dum la malrealigo de ilia plimulto ne estas kaŭzata pro manko de regularoj, sed pro mankantaj rimedoj. Kaj ĉi tiuj nur estas haveblaj el forta organizo de la individuaj Esperantistoj, ne el la kutime suferantaj naciaj kasoj. La tasko de nia Asocio ne estas unue propaganda, sed kiel niaj kolegoj de la naciaj societoj ni suferas pensante, kiom da bonaj ŝancoj devis resti ne ekspluatataj.
Tamen ne decus plendi pri la pasinta jaro, kiu en formo de multaj decidoj de registaroj k. t. p. pruvis komencantan o f i c i a l a n r e k o n o n de nia movado. E1 la longa listo ĉerpebla el niaj publikigoj ni nur citu la Universalan Kongreson de l' Tutmonda unuiĝo de internaciaj asocioj en Bruselo, la Komisionon n-ro 2 de la Ligo de Nacioj en Ĝenevo, la Xan Internacian Konferencon de la Ruĝa Kruco en Ĝenevo, la francan Akademion de Sciencoj kaj la Komercan Ĉambron en Parizo, diversajn ministeriojn por edukado, kiuj rekomendis, la registaron de la kantono Ĝenevo, kiu enkondukis Esperanton en la lernejojn, k. t. p. Kelkajn gravajn sukcesojn oni dankas al la vigleco de nia Vicprezidanto, kaj iomete al UEA, kiu laŭbezone malfermis sian saketon. Kiaj eblaj progresoj, se en ĉiun breĉon ni povus tuj ĵeti batalantojn, kiuj plivastigus la akiritan pozicion!
La ĉefa interna okazintaĵo estas la t r a n s l o k i ĝ o de la Centra Oficejo el Bern al Ĝenevo. Siatempe ni devis forlasi nian preskaŭ dekjaran sidejon Ĝenevan pro la malsano de S-ro Hodler kiu, ne plu povinte estri la oficejon, petis S-ron Stettler en Bern fariĝi Direktoro. Ne pagita, kiel S-ro Hodler, ĉi tiu nur povis akcepti, se la oficejo venos en lian urbon. La cirkonstancoj en Bern estis sufiĉe favoraj kaj la lupago pli malalta ol la nuna; tamen la starigo de la Ligo de Nacioj kaj de diversaj internaciaj oficejoj en Ĝenevo vekigis dezirojn je »hejmeniro«. La situacio fariĝis akra pro la morto de S-ro Hodler. Alia ordigo de la personaj aferoj devis okazi, kaj la belega donaco, kiun la mortinto postlasis al UEA, starigis nin antaŭ plej grava problemo de imposto. Petskribo lerte verkita en franca lingvo de S-ro Blaise pruvante al la registaro la utilajn celojn kaj neprofitemon de UEA ne sukcesis nin liberigi de heredimposto treege alta. Sekve ni aliĝis al jura procedo komencita de la aliaj heredantoj, kio necesigis retransporti la sidejon de la Asocio en ĝian antaŭan urbon. Post konsidero de la akceptotaj gravaj respondecoj la decido estis prenita, la konsento de la Komitato petita, kaj tuj poste efektivigita. Bonŝanco igis nin trovi en Ĉenevo taŭgan loĝejon en tria etaĝo ĉe la komerca centro de la urbo, nur kelkajn paŝojn malproksime de la antaŭa: rue de la Bourse. Prezo modera, laŭ la nunaj cirkonstancoj. Tiel diversaj kaŭzoj montris al ni la saman vojon, kaj plia atendo estus ĝeninta la vintran laboron ankoraŭ pli, ol ĝi jam faris. La 10an de oktobro la ŝarĝveturiloj staris antaŭ la domo, semajnon poste la Oficejo refunkciis, parte kun novaj oficistoj senspertaj. Pro plia malŝanco la raportanto malsaniĝis grave dum novembro-decembro, kaj la kasistino nur povis sekvi la oficejon dum februaro, pro manko da loĝejo. Neniam tiom da malhelpoj ĵetis sin samtempe sur nian administradon. Tion, kio povis esti farita, oni ŝuldas parte al bonvola plilaboro de kelkaj kunlaborantoj, sed ne estis eviteble eraroj kaj longaj prokrastoj, kies sekvoj nin persekutis ĝis nun.
La 5 personoj, el kiuj konsistas la Oficejo, ĝuste sufiĉas por normala funkciado laŭ ŝparmetodoj zorge elpensitaj. La deziron je deflankiĝoj propagandaj aŭ por celoj ĝeneralaj ni devas subpremi, kaj okaze de eksterordinaraĵoj kiel ĉi-tiun jaron, la maŝinaro ekgrincas.
Ni atentigas ke la troŝarĝeco de la Oficejo kiel la altigo de la poŝta tarifo nin devigas nepre limigi la korespondadon al gravaj aferoj. Ni estus dankemaj se antaŭ demandi, oni unue konsultos la statuton kaj la oficialajn publikigojn, kaj ne koleros se laŭeble ni respondos per formuloj. La diversaj Delegitoj sendantaj nelegeblajn membrolistojn pripensu, kiom ili haltigas niajn respondojn al aliaj Delegitoj, kiuj poste plendas pri neplenumo de iliaj negocoj.
Laŭlanda Statistiko de la Delegitoj kaj membroj de UEA.
Stato je 31 oktobro 1920.
Kolumnoj
a. Nombro de lokoj, kie estas Membroj
b. Nombro de lokoj, kie estas Delegitoj
c. Membraro M (Membro)
d. Membraro MA (Membro-Abonanto)
e. Membraro MS (Membro-Subtenanto)
f. Membraro MD (Dumviva Membro)
g. Sumo
E ŭ r o p o.
a-b-c-d-e-f-g
Aŭstrio. . . 11-5-9-33-0-1-43
Belgio. . . . 24-13-12-57-2-1-72
Britio. . . . 210-71-267-366-6-38-677
Bulgario. . 14-11-2-43-0-0-45
Ĉeĥoslovakio 122-52-64-258-0-1-323
Danio. . . .23-7-11-57-0-3-71
Danzig. . . 3-1-0-5-1-1-7
Estonio. . . 5-2-6-10-1-0-17
Finnlando. . .37-18-36-110-0-2-148
Francio. . . 126-76-117-253-6-32-408
Georgio . 2-1-0-0-0-2-2
Germanio. . 131-101-121-311-3-21-456
Hispanio. . 35-33-98-83-4-8-193
Hungario. . 18-14-19-75-0-1-95
Islando. . . 2-1-0-1-1-0-2
Italio. . 34-31-21-83-1-1-106
Jugoslavio. . 11-6-1-21-2-1-25
Latvio. . . . 3-1-0-5-0-2-7
Litovio. . 3-2-0-3-4-0-7
Nederlando. . 45-20-61-89-4-6-160
Norvegio. . 11-6-8-45-1-5-59
Polio. . . 27-13-12-115-1-3-131
Portugalio. . 2-2-1-0-0-3-4
Rumanio. . 3-2-0-8-0-0-8
Ruslando. . 7-0-0-0-0-9-9
Saarteritorio. 2-2-1-0-0-1-2
Svedio. . . 36-20-28-89-4-0-121
Svislando 40-23-22-83-5-15-125
Turkio (Konstantinopolo) -1-1-11-18-1-0-30
Sume : 988-535-928-2221-47-157-3353
E k s t e r-E ŭ r o p o.
Afriko.17-12-0-22-1-1-24
Ameriko Kanado14-12-3-15-3-1-22
Ameriko (USA) 86-48-63-155-8-18-244
Ameriko (Centra) 5-5-8-8-0-1-17
Ameriko (Suda) 11-9-10-48-4-3-65
Antilioj. .. 7-1-0-11-0-1-12
Azio. . .28-15-12-38-0-4-54
Aŭstralio.. 24-6-21-33-2-1-57
Sume: 192-108-117-330-18-30-495
K u n e:
Eŭropo 988-535-928-2221-47-157-3353
Ekster-Eŭropo 192-108-117-330-18-30-495
Sume: 1180-643-1045-2551-65-187-3848
Membroj pagintaj dufoje en diversaj kategorioj 10 (M) 4 (MS)
Dumvivaj membroj laŭ malnova sistemo 6 (MD)
Mortintaj Dumvivaj membroj 26 (MD)
Sumo: 1180-643-1055-2551-69-219-3894
Membroj. La 31an de oktobro 1919 ilia nombro estis: membroj: 2702; subtenantoj: 205. Dumvivaj membroj: 207, entute: 3114. La 31an de oktobro 1920: Membroj 1055. Membroj-abonantoj: 2551; Membroj-subtenantoj: 69. Dumvivaj membroj: 219. Entute: 3 8 9 4. La tuta membraro kreskis do je 780 personoj aŭ precize 25 procentoj. Plej interesa estas la komparo de la antaŭaj membroj, ne diferencigitaj, al la nunaj du klasoj de membroj sen kaj kun abono al nia gazeto. Antaŭe estis 2702, nun estas ambaŭ klasoj kune 3606, sekve progreso de ne malpli ol 33%. La ciferon de la antaŭaj abonantoj kaj samtempe membroj ni ne havas sub la mano, tiam »Esperanto« estis privata entrepreno de S-ro Hodler. Sed ni povas konstati, ke preskaŭ 2/3onoj el la membroj estas abonantoj. La sistemo kunigi la abonon al la kotizo, je favora prezo, do bone sukcesis. Ĝi pruvas la kreskantan ŝaton je la gazeto kaj nin esperigas, ke la regula legado de »Esperanto« pliprofundigos ankaŭ la intereson je la Asocio. Tro granda estas la nombro de tiuj personoj, kiuj post unu aŭ dujara membreco foriras, ne trovintaj pli intiman kontakton kun la spirito de UEA.
Malkreskon de 68% montras la klaso de Subtenantoj, nur 69 nun kontraŭ 205 dum 1919. Kaŭzo estas supozeble ne malbona volo, sed la plikariĝo de la vivo, kaj nia pli alta prezo en fremdlanda mono. Tial ne kalkulante la abonmonon, ni enspezis por UEA dum 19l9 po Subtenanto fr. 4'50 kaj 1920 fr. 7'50. Plenaj ciferoj : 945'- kaj 528'- fr.
El la 12 novaj G a r a n t i a n t o j 9 pagis ankoraŭ po 125 fr., kaj Gesinjoroj Bunemann, Taylor, Gleason malfermis la gloran vicon de la 300-frankuloj. Varman dankon ni ŝuldas al S-ro Poncet en Lyon, kiu malgraŭ la malfavora stato de la franca mono kunigis 8 Garantiantojn, kaj al Gesinjoroj Moser, Buchanan, Goemans, Mazzuconi pro la akiro de duaj atestoj. Nia statistika cifero de la Dumvivaj membroj enhavas ankaŭ la mortintojn. Dum tiu jaro, ĉar neplu mankas certaj informoj, ni ŝanĝos la kalkuladon.
La pasinta jaro do estis bona kaj la komencita montras pliajn progresojn. Ĝis 30 junio 1921 jam aliĝis: 1000 membroj; 3607 membro-abonantoj kaj 84 subtenantoj, sume 4691 kontraŭ 3675 je la 31 oktobro 1920.
La diferenco en la statistiko de la membroj, starigita laŭ la membrolistoj kaj la bilanca cifero devenas el duoblaj pagoj aŭ pagoj de sama membro en du kategorioj; tial la nombro de la simplaj membroj estas 1045, dume pagis 1055 kaj la subtenantoj 65 kaj 69. La dumvivaj membroj enhavas: la dumvivulojn laŭ malnova sistemo kaj la garantiantojn. Inter la personoj fariĝintaj garantiantoj troviĝas 6; mortis 26; tuta nombro 219. De 1921, ni publikigas la efektivan nombron; la dumvivaj membroj en Ruslando restis senŝanĝe, ĝis kiam ni havos fidindan informon.
Komparante la nombron de la membroj en Eŭropo kun tiuj de la aliaj terpartoj oni ricevas jenan proporcion: Kontraŭ proksimume 6 membroj en Eŭropo estas 1 ekster Eŭropo; la nombro de lokoj kun Delegitoj estas 643, proporcio: unu Delegito kontraŭ 5 membroj. La lokoj, kie estas membroj de nia Asocio, sumiĝas je 1180; proporcio: je unu loko estas ĉirkaŭ 3 membroj.
Vidiĝas el la laŭlanda statistiko kie nia movado estas bona kaj kie forta antaŭenpuŝo estas necesa. Ĉefe atentinda estas la malbona proporcio de la nombro de membroj en Eŭropo kaj Ameriko, precipe Usono. Kun entute 244 membroj ĝi eĉ ne atingas la nombron de la membroj en Ĉeĥoslovakio 323. La plimultiĝo de aliĝoj el Ameriko bone influas ankaŭ laŭ financa vidpunkto altigante la proporcian sumon de la kotizoj. Ni klopodas revarbi malnovajn membrojn; kaj dankas por ĉiu tiucela informo koncerne sendon de aliĝilo kaj specimeno de »Esperanto«.
D e l e g i t o j. Pri la funkciado de la ĉefdelegitoj kaj Teritorioj ni raportos proksiman jaron.
Specialan atenton ni donis al la varbado de Delegitoj en novaj lokoj. La servoj suferas kaj la impreso estas malbona, se en iuj landoj troviĝas Delegitoj en urbetoj, dum mankas reprezentanto de UEA en gravaj centroj. Kun la helpo de la Delegitoj en Lyon, London, Bologna k. t. p. ni publikigis en la gazeto listojn de lokoj »ne provizitaj« kun la sukceso ke multaj estintaj Delegitoj reprenis kaj ke novaj bonvoluloj akceptis tiun oficon.
En la nova statuto estas nun fiksita la teoria memkompreneblaĵo, ke Delegiteco estas ofico honora, ke sekve oni ne enuigu la Delegitojn per malgravaĵoj aŭ lin konsideru kiel komisiisto je supera speco, ĉar senpaga. De la kvalito de la Delegitoj dependas grandaparte la kvalito de la Asocio. Atentigante la Delegitojn precize plenumi ilian taskon, kiel estas nia devo ni ne ĉesos defendi iliajn rajtojn kontraŭ postulemaj membroj. Cetere la tro bonkoraj Delegitoj povus agi mem, memorante ke la vojo al la paperkorbo ne kondukas necese al gazeta deklaro ke oni ne plu respondos al demandoj pri interŝanĝo de poŝtmarkoj kaj ilustritaj poŝtkartoj. Ni tre petas la membrojn reprezenti al si kian senutilan laboron ili kaŭzas al la delegitoj, kaj kian malhelpon al la Asocio, kiu riskas ne trovi seriozajn reprezentantojn, se ĉi tiuj devas antaŭvidi tiajn tedojn. Praktikata inter personoj tion ŝatantaj, la interŝanĝo de kartoj aŭ leteroj estas valora utiligo de la lingvo, sed oni bonvolu uzi la du metodojn por tio antaŭviditajn: la specialan parton en nia gazeto, kaj la Interrilatan adresaron en la jarlibro.
Korespondaĵoj de la Delegitoj. La Delegitoj ricevis kaj forsendis dum 1920, 7666 korespondaĵojn. La ciferoj de la jaro 1919 montras movadon de 6774 korespondaĵoj.
S e r v o j: La servoj plenumitaj dum 1920 dividiĝas jene:
Komerco. . . . . . 823
Turismo. . . . . . 385
Diversaj. . . . . . 1917
Entute. . . . . . . 3125
Tre granda malhelpo estas la neekzisto de respondkuponoj en diversaj grandaj landoj (ltalio, Francio k. t. p.). De la lasta jaro la siluacio ne pliboniĝis. Rea studo pri eldonado de propraj valormarkoj montris tiun penson ne efektivigebla, tiom pro la impostaj leĝoj de la diversaj ŝtatoj kiom pro la malsimileco de la nuna internacia afranko. Unuopa vendo de fremdaj markoj per nia Oficejo fariĝus tre multekosta. Estas konsilinde, ke la membroj aldonu al siaj petoj la valoron por la respondo en naciaj markoj kiujn la Delegito ĉiam povos utiligi. En nia jarlibro froviĝas la tabelo de la diverslandaj internaciaj afrankoj.
L a P e r a n t o j estas Delegitoj aŭ membroj kiuj bonvolis akcepti la taskon peradi la aliĝojn en la landoj, kie mono estas nur forsendebla tre malfacile aŭ kun granda kurzperdo. Ilia tasko estas respondoplena, despli volonte ni konstatas kun multe da danko ĝian entute bonan plenumon. Funkciis 6 perantoj; nuntempe estas 12.
Iuj membroj, ne komprenante la nuntempan neceson, plendis pro prokrastoj kaj komplikaĵoj. Ankaŭ ni multe preferus la senperajn rilatojn, sed certe ni agas pli saĝe daŭrigante la rilatojn per ĉirkaŭvojoj ol simple deklarante ilin interrompitaj ĝis nia kutima sistemo ree funkcios. Oni bonvolu konsideri la peradon kiel servo farita de la perantoj kaj de ni, ne kiel ĉikano eltrovita por enuigi la apogantojn. Tiom kiom la cirkonstancoj permesos ni revenos al la enkasigo senpera, ankaŭ de ni preferata.
L a j a r l i b r o 1920 kun siaj 182 belaj paĝoj atingis la volumecon kvankam ne tute la amplekson de la antaŭmilitaj eldonoj. A1 la malnovaj membroj ĝi restos valora memoraĵo al S-ro Hodler, kies supera spirito rebrilas en lia artikolo pri Esperantismo, verkita nelonge antaŭ lia morto. Kvazaŭ li sentus la sorton lin minacanta, li streĉis penplene ĉiujn fortojn por igi kiom eble plej perfekta tiun libreton, al li tiom karan. Kaj li rajtis konstati kun kontento la rapide progresantan reviviĝon de la Asocio, kiu kapablis pretigi tian volumon apenaŭ 1,5 jaro post la eksilento de la lasta kanonpafo. Dum la presigo tamen montriĝis la daŭriĝanta ekonomia kaj politika malordo, alta prezo, strikoj, importmalfacilaĵoj, k. t. p. ĉio ebla kontraŭstaris al ĝustatempa publikigo.
En la nuna eldono la ĝeneralaj artikoloj devis esti forigitaj pro manko da loko. Ŝparo nin devigis denove al presado eksterlanda, kiu, malgraŭ bona preparo, ree kaŭzis tre malagrablan prokraston.
Pro la forigo de la Subdelegitoj la adresaro de la Delegitoj gajnis je certeco, kaj dank' al la akcepto de la grupaj adresoj ĝi fariĝis pli uzebla. Ni ripetu ke UEA publikigas tiujn adresojn senpage, por ke la jarlibro fariĝu spegulo de la tuta vivo esperantista. Detala statistika demandaro sendita tiun printempon al la Delegitoj helpos ree presigi la nombron de loĝantoj kaj similajn indikojn. Ankaŭ ni ŝatus aldoni landkarton de la lokoj kie UEA estas reprezentata, piaj deziroj, dependaj sole de la kaso. Kompare al la enspezoj niaj jarlibroj estas multe tro kostaj. Helpu do ĉiuj ke tiu publikigaĵo restu konservata al la movado. La interŝanĝo de korespondaĵoj aŭ de o b j e k t o j trovis fortan instigilon en nia ĝenerala adresaro, kun partopreno ankaŭ senpaga. Statistiko pri la temoj plej ŝatataj, de la spiritismo al la popolkantoj kondukus al interesaj konkludoj pri la inklinoj de la esperantistoj. Ni devas nin limigi je konstato pri la malebleco ordigi sisteme la tiom multspecajn temojn. Kompare al la nombro de la membroj la nombro de la korespondantoj en la jarlibro 1920 estas tre bela, sed kiel Esperantisto mi opinias, ke povus esti multe pli. Ankaŭ mi miris kiom relative malofte estis reprezentataj la okupoj plej kutimaj, kiel komerco kaj tekniko, profesioj en kiuj nia lingvo devus enradikiĝi pli profunde.
La gazeto »Esperanto« donacita de S-ino Hodler nun fariĝis posedaĵo de nia asocio. En la biografio pri S-ro H. Hodler estas priskribita, kiom li penis por igi la gazeton inda je la movado kiun ĝi reprezentas. Despli respondplena estis la tasko de la Komitato, serĉi novan Redaktoron: La montrita plimultiĝo de la abonantoj pruvas kiom bone ĝi agis konfidinte la malfacilan oficon al D-ro Privat.
Konforme al la nunaj cirkonstancoj kiuj donas al iuj internaciaj temoj aspekton politikan kiun ili antaŭe ne havis, kaj sekvante proprajn inklinojn, S-ro Privat pli akcentigis la esperantistan karakteron de la gazeto. Ni kredas ke tiel agante li sekvis la deziron de multaj legantoj.
Ŝaka angulo lerte gvidata de S-ro Fr. Hájek en Praha nun pliriĉigas la enhavon. Aliaj plibonigoj estus pretaj - se ili ne venas, demandu la kasiston. Se krom la Esperantista Literatura Asocio la Dana Ligo kaj la Svisa Esperanta Societo aliaj naciaj kaj fakaj societoj deklarus »Esperanton« kiel sian oficialan organon - tiam povus realiĝi la ofte esprimita sugesto de granda revuo esperantista. Farante la eblon laŭ la tre modestaj rimedoj disponeblaj, ni devas ripeti al la membroj ke la sorto de UEA, de ĝia jarlibro, de ĝia gazeto, estas en iliaj manoj, ne, kiel ofte oni ŝajnas kredi, en la niaj.
O f i c i a l a n B u l t e n o n. Ni eldonis unu, komence de la administra jaro, kaj poste sendis kopiaĵojn de la tabeloj al la novaj Deligitoj. Tiu instruilo estas necesa por la funkciado de la Asocio kaj kostas malpli presita aparte, ol se ni konatigus la enhavon, cetere ne interesa por ĉiuj, en la gazeto. La detalaj administraj instruoj en la nova jarlibro nin esperigas, ke tiun jaron la Bulteno povos esti mallonga aŭ plene malaperi. Ĉiel ajn presaĵoj restas pli malmultekostaj ol klarigoj per leteroj.
F i n a n c o j. Tuj kiam la cirkonstancoj permesis kunigi la ciferojn el la detalaj libroj, nia Prezidanto venis Ĝenevon por fari la bilancon. La libroj estis kontrolitaj la l6an de marto 1921, de S-ro Ch. Fisher, reprezentato de la Svisa Banka Societo, laŭ jena raporto: »La subskribinto, kontrolinte la diversajn saldojn de la ĉefa libro, konstatis ilian konformecon al la bilanco de la 31. oktobro 1920, same kiel la perfektan tenadon de la ĉeflibro.«
El la raporto, kiun nia Prezidanto sendis al la Komisiono, montriĝas jena situacio:
Bilanco de UEA je 31. Oktobro 1920
valoroj en svisaj frankoj.
Aktivoj:
Kaso 140'47
Bankoj (svisa mono) 2.877'95
" (eksterlandaj monoj) 5.277' 12,
Debitoroj 436'13
Antaŭpagita lupago 1.018'00
Bilanca Perdo 22.289'30
sume: 32.038'97
Pasivoj:
Konthavantoj 2.079'53
Presisto Buchler, Bern 3.950'05
Garantia Kapitalo 966'05
Antaŭpagitaj kotizoj 318'34
Ŝuldo al AsociaKapitalo por pruntedonoj 24.725'00
sume: 32.038'97
Perdo-gajno.
Ŝuldas:
Konto UEA 19.516'03
Konto Esperanto 3.516'59
Konto Translokiĝo 945'55
sume: 23.978'17
Havas:
Konto Diversaj Perdoj kaj Gajnoj 451'06
Konto Eldono 573'76
Konto Komerco 664'05
sume: 1.688'87
Bilanca Perdo 22.289'30
sume: 23.978'17
Konto de UEA.
Enspezoj
Kotizoj de 1055 membroj 3.531'76
Kotizoj de 2551 membroj-abonantoj 6.431'43
Kotizoj de 69 membroj-subtenantoj 528'07
Sumo de 3675 membroj 10.491'26
Pago 77 entreprenoj 615'32
Anoncoj por la Jarlibro 1.021'47
Enspezoj de la Kongreso 893'75
Diversaj enspezoj 249'60
Sumo de la enspezoj: 13271'40
Jara perdo laŭ bilanco 19.516'03
32.787'43
Elspezoj
Salajroj 15.716' 10
Lupago kaj Oficejo 2.156'25
Korespondado 1.355'17
Materialo 333'95
Presaĵoj 3.070'26
Jarlibro 6.340'26
Vojaĝo al Leipzig 569'64
Kongreso-elspezoj 2.908'45
Diversaj elspezoj 337'35
Sumo de la elspezoj 32.787'43
32.787'43
Konto de la gazeto "Esperanto".
Enspezoj
263 abonoj 1.851'99
2620 membroj-abonantoj kaj subtenantoj 12.068'11
Anoncoj 1.387'51
Aldono de reklamiloj 250'00
Ponumera vendo 15'89
15.573'50
Aktiva saldo de enira bilanco 526'20
Transskriboj 1.611'87
17.711'57
Jara perdo laŭ bilanco 3.516'59
21.228'16
Elspezoj
Presado 13.900'31
Ekspedado 2267'99'
Redaktado 2.110'52'
Korespondado 714'48
Diversaj elspezoj 141'36
Materialo 45'60;
19.180'26
Transskriboj 2.047'90'
21.228'16
21.228'16
La ciferoj de la spezoj de la Centra Kaso entute estas fr.171.750'77. Pasintan jaron ili estis: fr.129.279'12.
Laŭprocenta kalkulo de la enspezoj.
1055Membroj po fr. 4'50 kaj 2550 MA po 11'25:
Devus pagi
4.747'50
28.687'50
Sume: 33.435'00
Pagis efektive
3.531'76
17.729'18
Sume: 21260'94
Perdo rilato al Devo
1.215'74 = 25'50%
10.958'32= 38'30%
Sume: 12.174'06= 36'50%
Tiu perdo estas 36'5% kompare al la sumo ŝuldita, kaj tutaj 57'2% kompare al la efektiva enspezo. Ni do estus devintaj enkasigi pli ol la duonon pli multe ol fakte ni enspezis. La tuta deficito tiam estus, kun: la bilanca nombro de membroj, proksimume 10.000 fr. anstataŭ 22.000 fr.
Laŭprocenta kalkulo de la elspezoj.
Simpla membro pagas meze : fr. 3'34 anstataŭ fr. 4'50 Membro-Abonanto pagas fr. 6'95 anstataŭ fr. 11'25 Membro-Subtenanto fr. 18'55 anstataŭ fr. 22'50
UEA elspezis proksimume po membro (proksimume 3600) por:
Salajroj 4'40
Lupago 0'60
Korespondado 0'37
Materialo 0'09
Presaĵoj 0'84
Kongreso 0'8
Jarlibro 1'90
Diversaj 0'10
Sume: 9'10.
»Esperanto« elspezis proksimume po abonanto (proksimume 2600) por:
Presado 5'40
Ekspedo 0'85
Redaktado 0'80
Korespondado 0'28
Diversaj 0'07
Sume: 7'40
Kun 3200 Membro-Abonantoj po fr. 16'50 ni ne havus deficiton. Se ili pagus la fr. 11'25 oficiale fiksitajn, la jara perdo povus esti pagata po 2/3onoj e1 la interesoj de nia kapitalo, kaj restus la espero eliri el la malfacilaĵoj per plia varbado. Sed kun nur fr. 6'95 kiel kotizo kun abonpago la situacio fariĝas tre serioza.
R i m a r k o j. B i l a n c o. La eksterlanda mono estis prudente taksita je ĝia ricevo, la nuna valoro estas malpli alta. La plimulton ni uzos por pagi la novan jarlibron.
P e r d o - G a j n o. Fakte »Esperanto« forprenas tempon de 1 ĝis 1,5 oficistoj kaj devus pagi parton de la oficiala lupago k. t. p. Ni ne debitigas la konton de la gazeto je tiuj ĝeneralaj kostoj, malfacile takseblaj, ĉar tia debitigo estus teoria laboro ne tro utila. Oni bonvolu do konsideri, ke en la bilanco »Esperanto« havas situacion multe tro favoran kompare al UEA.
E l d o n o k a j K o m e r c o. Koncernas vendadon de broŝuroj postlasitaj de S-ro Hodler, de insignoj k. t. p. Estas ne komerca profito, sed la plena valoro de aĵoj donacitaj aŭ antaŭe ne taksitaj en la bilanco.
L a G a r a n t i a K a p i t a l o kun proksimume 27.000 fr. restis senŝanĝa, krom kelkaj interesoj kaj la alpagoj publikigitaj.
L a A s o c i a K a p i t a l o ripozas en Ĝeneva banko. Pro la necesa ĉiama pagpreteco oni ne povas disponi pri ĝi, ĝis la imposta procedo estos en ordo. Detala raporto pri la kapitaloj estos sendata al la Komisiono, tuj kiam eble.
P r i l a s i t u a c i o nia Prezidanto sin esprimis jene: »Unuavide ĝi aspektas des pli senespera, ke la pasintan jaron ni ne faris elspezojn eksterordinarajn, escepte iom multe por Jarlibro kaj Kongreso. Por tiu ĉi jaro mi promesas ŝparemon ĉie ajn, sed ne ŝparojn. La oficejo en Ĝeneve kostos 1000 fr. pli multe kaj ankaŭ la salajroj estos pli altaj. En Bern ni laboris relative malmultekoste. Nuntempe kiam la komunumoj pagas 4-6000 fr. por tranĉi trambiletojn aŭ kontroli gazmezurilojn, sumo de 17.000 fr. por oficejo bezonanta 4-5 oficistojn tute praviĝas, same estas kun la korespondado estonte pli alta, kaj la ceteraj elspezoj. Ankaŭ kostos pli multe »Esperanto«. La perdo de S-ro Hodler kies laboro valoris finance siajn 12- ĝis 15.000 fr. montriĝas en la Kaslibro.
Efikaj ŝparoj estus efektivigeblaj per la ŝanĝo de la tuta labormetodo de UEA. Forigo de la Centra Kontrolo de la membroj, sekve, de la membrokarto, forigo de ordigita delegita sistemo, maldikigo de la jarlibro je eble 100 paĝoj, ĉesigo de korespondado pri ĝeneralaj aferoj kaj servoj k. t. p. UEA fariĝus aro da abonantoj kiuj laŭvole ion alpagus al kvazaŭa propagandejo.
Sed konforme al tio ankaŭ nia gazeto perdus sian karakteron de Centra Organo de bone ordigita asocio. Tio signifus, ni restu konsciaj pri ĝi, la ĉesigo de pli ol dudekjara evoluo, eble eĉ plena malapero de UEA. Supozeble malmultaj el la kunlaborintoj ŝatus rekomenci tute modeste al direkto kiu nepre kondukus al aranĝo tre simila al tiu kiun ni forlasus nun. Dufoje ne ripetiĝas la historio.
Ne facilanime, sed konvinkite, ke nuntempa ŝanĝo nin pereigus, mi rekomendas al vi daŭrigi kiel kutime almenaŭ unu jaron. Ni rajtas esperi internaciajn vivkondiĉojn pli bonajn, ĉar pli malbonaj ili ne plu povas fariĝi. Kelkajn jarojn ni povas certe vivi el la kapitalo, tial tro frua ĉesigo ne estus komprenata de niaj membroj. La oficejo jam notis 4000 kotizojn, kontraŭ 3600 de la tuta pasinta jaro kaj esperas pliajn dank' al la aperonta jarlibro. Ankaŭ la tiujara kotizo en eksterlanda mono estas iom pli alta, kaj mi intencas ĝin ree altigi por la proksima (la normalan ni lasu senŝanĝe).
Por daŭrigi oni bezonas pli multan kuraĝon ol por likvidi. Ni havu tiun kuraĝon«.
La komisiono ekzamenis kaj akceptis la financan raporton kun rekomendo al la Komitato kaj Kongreso ĝin aprobi, kaj esplori la havigon de pliaj rimedoj.
La nuna jaro konfirmis la antaŭvidojn. Ĉie montriĝas nova vivo, la aliĝoj venas grandnombre, la movado gajnas je vigleco. Kiel nigra nubo super ridanta pejzaĝo tamen ŝvebas super ĉiu internacia agado la terura senvalorigo de la mono, kiu ne ŝajnas esti atinginta sian maksimumon. Malprudente estus ĝin malatenti, malkuraĝe ektremi. Apartenos al la kongreso diskuti pri la plia procedo, kiu malpliigu la tro altajn deficitojn kaj ne tro ŝarĝu la membrojn. Oferoj devos esti farataj. La celoj de nia asocio, ĝia neceso por la esperanta movado, ilin valoras.
Ĉiu esperantisto pensu pri la internacia intergenta karaktero de l' Esperantismo. Ni sekvu la ekzemplon de aliaj movadoj, religiaj kaj socialaj, kiujn igis potencaj, disciplino kaj solidareco, konscio kaj oferemo. Meze de tedoj kaj enuoj ni ne forgesu la altan idealon, kiu kondukis niajn karajn mortintojn: Mudie, Rousseau kaj Hodler. Daŭrigante kion ili komencis ni honorigu ilian memoron per fervoro kaj sindono.
La Ĝenerala Sekretario
H. Jakob.