Recenzo: Salo Grenkamp-Kornfeld — "Krioj de l' koro"
KOPAR
Recenzo: Stanislav Schulhof — "Per Espero al Despero", "Kion la vivo alportis" kaj "Aŭtunaj Floroj" | Indekso : Recenzo: Salo Grenkamp-Kornfeld — "Krioj de l' koro" de KOPAR |
Ritmo |
El Literatura Mondo Numero 2. |
Recenzo: Salo Grenkamp-Kornfeld — "Krioj de l' koro"
KOPAR
KRIOJ DE L' KORO. Poemoj de Salo Grenkamp-Kornfeld.
Nia esperanta literaturo ne estas ankoraŭ tiom evoluinta, ke ni povu apliki al ĉiuj aperintaj verkoj la plej severan mezuron de kritiko. Verŝajne tiu principo gvidis ankaŭ la E. L. A.-n kiam ĝi rekomendis ĉi tiun libreton. Simpatia koro klopodas en ĝi esprimi siajn naivajn sentojn, kio tamen pro la poezia malcerteco ne ĉiam sukcesas tiagrade, ke la leganto povu havi senembarasan artan ĝuon. Sed sentoj povas maturiĝi, formo povas perfektiĝi kaj tial ni povas esperi pri la poeto.
NI RICEVIS: "Leakey's Introduction to Esperanto." Beleksteraĵa, koncize kaj lerte farita enkonduko en la lingvon por angloj. — "La lejpziga foiro." Arte belaspekta propagandkajero pri la printempa foiro. — "Belga Esperantisto" (aŭg. — sept.). — "Corriere Balcanico." (Esperantista). "Hungara Esperantisto" (oktobro).