Recenzo: Stanislav Schulhof — "Per Espero al Despero", "Kion la vivo alportis" kaj "Aŭtunaj Floroj"

El Vikifontaro
Francisko Molnár — La Ĉiela kaj Tera Amo Indekso : Recenzo: Stanislav Schulhof — "Per Espero al Despero", "Kion la vivo alportis" kaj "Aŭtunaj Floroj"
de KOPAR
Recenzo: Salo Grenkamp-Kornfeld — "Krioj de l' koro"
El Literatura Mondo Numero 2.

POEZIO de Stanislav Schulhof.

Plenmano da versoj, granda promeso portita en la fruan tombon... kara malfeliĉa poeto, kara malsana doktoro, kortuŝite mi ekkaresas vian memoron. Mi freŝe memoras pri la granda emocio, kiam mi unue legis ĉi tiujn poemojn, en kiuj post multaj bombastaj kaj perfortaj versoj, post multaj, sed malmulte dirantaj vortoj, eluzitaj frazoj kaj bildoj, prezentis sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn, kaj kies sentoj estas indaj por rakonti ilin.

Tri volumetoj, en ili tridek poemoj. Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo — rompita de la morto.

En la unua volumo li ankoraŭ luktas kun la ritmo, kelkfoje eĉ kun la lingvo. Troviĝas kelkloke vortoj nekonvenaj, banalaj, aŭ nenecesaj. Sed jam montriĝas la bonaj kvalitoj: natura, agrabla kaj simpla stilo, kiu trudas por legi, kiu rakontas kaj ne deklamas — jen homo, kies arto estas sincera, kiu parolas nur se li havas ion por diri. Kia stranga, kara voĉo! Kia simpla, kara voĉo!

"Per espero al despero"... peza ŝtono de pesimismo sur vundita koro. Idealoj — revoj infanaj. Esperanto ligas nin, siajn adeptojn per amo, "ĉar ni ĝis nun — tre malmultaj estas". Ĉu la verda stelo ne estas meteoro, kiu post brila flugfalo dronos en la oceano? Kaj la kanto Desperanto estas skribita per plumo trempita en la venenon de malespero. "La senĉesa homa harmonio, Unu amo, unu familio — Sukeraĵo por la infaneco." Ho Esperanto. eble venos la tempo "kiam ree homon batos homo, sed li batas lin en via nomo. Ankaŭ kun la stelo sur standardo."

Sed "kia stranga, forta voko" rompas la malesperajn akordojn en la samtitolita kanto! Printempo! — Disfalas la putraj muroj, ridas tago, brilas suno sur lazuro.

Blovas juna freŝa vento!
En la mondon venis nova sento!

Facilanima ĝojo vibras en ĉiu linio. La malsana homo plenspiras sian pulmon per viviga freŝa aero, la malesperulo plensorbas sin per viviga freŝa espero. Kion vi parolas pri zorgoj, ĉagrenoj, malfeliĉo, griza vivo, enuo —

Por mi sola argumento:
Blovas freŝa juna vento!

Kiu atentus pri la makuletoj, kiujn la verso havas en la dua kaj kvara strofoj? Oni spiras pli profunde kaj sinforgese lasas sin porti per la pulsanta ritmo.

Sed en la dua volumo: — "Kion la vivo alportis", — denove la malnova pesimismo. "Foje en konfuza horo" li malespere serĉas la akvon de l' forgeso. Amo plej terura lian koron premas, amo al fantomo nereala: al la homaro. Malbenita am' al vorto sen enhavo, ve al la homo kiu portas ĝin en la koro!

Kortuŝaj estas liaj antaŭsentoj pri morto. Tiuj veas en lia Printempa Kanto, kiam: "vivi, vivi, krias ĉiu vermo. Ankaŭ la subtera muta vermo." Tiuj plenŝutas per melankolio la ĉarman Lastan Rozon kaj tiuj profetas en la rezignoplena Finalo! "Devas soni kanto najtingala, Gaja kant' de pli feliĉa bardo. — "Fino, fino... La kurteno falas..."

Sed antaŭ la falo de la kurteno li donacis al ni ankoraŭ unu volumon, la Aŭtunajn Florojn, en ĝi la bonegan Recepton por fari bonajn versaĵojn, kaj du verajn perlojn de nia literaturo, la Sovaĝan Kanton kaj la Kanton de l' Sklavo. Mi ne povas reteni min, mi citas laŭvorte la lastan:

Kanto de l' Sklavo

Nun mi klare vidas, ke jam sorto mia
estas alligita al vi per kateno,
ke mi nun jam devos ĉiam kun vi iri,
ke mi certe ne sukcesos jam akiri
liberecon, mia nova suvereno!

Multefoje mi forĵetis mian plumon,
eĉ emblemon vian: stelon kvinradian,
en la kor' la fajron mi estingi penis,
sed vi senkompate ĉiam min ekprenis,
kaj min pluen, pluen trenis: sklavon vian.

Al vi apartenas do nun vivo mia,
ĉio, kion jaroj lasis en la koro
vin mi sekvas nune, kiel somnambulo,
tute kontraŭvole, tute sen postulo,
kaj mi jam ne revas eĉ pri laŭr' kaj gloro.

Kie vi ja prenis tiun sorĉan forton?
Vi tra landoj marŝas sen la sang' sur glavo
sen kanonoj, nur kun via verda stelo,
kaj vin malgraŭ tio sekvas sen ribelo
ĉiam novaj, blinde obeemaj sklavoj.

Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj
vi alportis al ni en la mondon moron:
ili piedbatis homajn liberecojn,
de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn,
sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.

Kia evoluo en ĉi tiu volumo! La poeto jam majstras la instrumenton kaj komencas sian virtuozan ludon. Kaj... vi ja scias... ni perdis lin!

Kara Schulhof, mi ne povas nun skribi pri viaj poeziaj peketoj, ja vi jam ne legos por danki mian kritikon, kiel vi promesis en iu via antaŭparolo. Vi kaŝis vin de ni, kiel de vi via sovaĝa kanto, kaj via animo —

eble ĝi fariĝis bonodora floro,
kaj ĵus hejmenportas ĝin sur juna koro
iu sopiranta bela knabinet'.

(KOPAR)