Rector potens, verax Deus

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Himno
> Sistema listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj
> Alfabeta listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj

Brevier-Himno[redakti]

esperante:

De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.

Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.

Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'.

latine:

Rector potens, verax Deus,
qui temperas rerum vices,
splendore mane instruis
et ignibus meridiem.

Extingue flammas litium,
aufer calorem noxium,
confer salutem corporum
veramque pacem cordium.

Præsta, Pater piissime,
Patrique compar Unice,
cum Spiritu Paraclito
regnans per omne sæculum.


Latina teksto:

eble de Ambrozio el Milano

Esperanta traduko:

Albrecht Kronenberger 2003

Breviero:

  • Ordinara tempo > meza horo > tagmeze > unua alternativo
  • Advento > ĝis la 16-a de decembro > meza horo > tagmeze
  • Kristnaska tempo > antaŭ Epifanio > meza horo > tagmeze

Eksteraj ligiloj[redakti]