Redonu al mi forprenitajn jarojn!

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La dikulino Indekso : Redonu al mi forprenitajn jarojn!
de Claude Piron
Ne moviĝu

Redonu al mi forprenitajn jarojn![redakti]

Mi jam sciis multon pri mi, multon malfacile akcepteblan. Ekzemple, mi sciis, ke miaj gepatroj ne estas miaj gepatroj. Ili akceptis min kiel sian filinon, sed mi ne estas ilia filino: ili adoptis min. Ili estas bonaj svisoj, sed mi naskiĝis kaj travivis la unuajn jarojn de mia vivo en Kolombio, en tiel malaminda ĉirkaŭaĵo, ke... Ne. Ne eblas priskribi tion al vi, kiuj vivas en lando, kie eĉ la hundoj aperas riĉaj. Esti malriĉa estas nenio, rilate al tio, kion mi spertis. Malriĉulo estas homo, kiu havas malmulton. Mi havis malpli ol tion: mi estis senhava. Eta mi estis, kiam miaj nunaj gepatroj "aĉetis" min. Jes, tiun vivoŝanĝon mi sentis kiel aĉeton fare de ili. Sed mi klare memoras, kiel mi vivis antaŭe. Ho jes, mi memoras. Ekzistas travivaĵoj, kiujn ne eblas forgesi. Sed pardonu, se mi preferas ne paroli pri tiu tempo. Nur pensi pri ĝi min tro malĝojigas.

Mi scias krome, ke mia frato ne estas mia frato. Li venas el Bolivio. Oni lin "vendis" al miaj gepatroj pli malpli samtempe. Videblis, ke ni havas la saman aĝon. Miaj gepatroj opiniis, ke tiel estos pli facile. Se ni samaĝas, ni ludos la samajn ludojn. Neniu el ni estos sola: li aŭ ŝi ĉiam havos kunludanton similan al ŝi aŭ li. Kaj kiam ni vizitados lernejon, ni iros kune kaj sidos en la sama klaso. Tiel pensis la adoptaj gepatroj: tiuj infanoj antaŭe vivis, kiel dombestoj, kiujn oni forsendis morten for el la domo, senfamilie, sen amo, en plenan solecon. Kunesti kun similulo helpos ilin pli facile akcepti la novan vivon, kaj ili estos pli feliĉaj.

Kaj nun ĉio disfalis.

Ne, ne. Ne pro mia frato. Li plu vivas kun ni. Kaj li ne starigas specialajn problemojn. Li estas knabo, agas knabe, volas montri, ke li estas pli forta ol mi. Fakte mi estas pli forta, sed al mi estas negrave, se li superas min. Mi do lasas lin superi en ludoj. Tiam li vidas sin grandulo.Viro. Kiel ridindaj estas knaboj! Multon mi faras pli bone ol li, sed tion mi ne montras. Se feliĉigas lin kredi sin supera, kial mi kontraŭu? Ne estas laŭ mia intereso. Mi travivis tro da malfacilaĵoj en mia antaŭa vivo. Nun, kiam mi vivas en riĉeco - eĉ se miaj gepatroj tion ne scias pri si - mi ne metu al mi pli da malfacilaĵoj ol necesas. La vivo ĉiaokaze jam estas sufiĉe malsimpla.

Se ĉion kunrigardi, rilate al multaj knaboj, mia frato estas tute akceptebla. Mi ne lasas lin frapi min forte. Nur iomete, por ke li kontentu. Inter ni do ne estas multaj problemoj. Iel, la vivo instruis al mi la arton pensi ĝuste laŭ miaj interesoj. Mi scias, kiel paroli al li, kaj al patrino, kaj al patro. Kaj al la instruistino.

Ni estas en la tria klaso. Niaj samklasanoj aĝas ĝenerale ok jarojn. Pablo kaj mi estas, onidire, naŭjaraj. Sed ni sentas nin bone kun ili. Ni ja vivis en plej timigaj lokoj, jen en soleco aŭ preskaŭ-soleco, jen meze de malbonuloj, kiajn vi ne povas bildigi al vi. Eĉ se sidi la tutan tagon ĉe libroj, skribiloj kaj papero ne estas vivo plej plezuriga, tamen, al la tiama libera vivo mi preferas la ĉi-tiean ĉiutagan restadon en la lernejo. Libereco ne estas libereco, se vi ĉiam malsatas, soifas, timas, sentas vin malbone.

Sed nun, ĉu mi povos reiri al tiu klaso? Nun, post kiam mia vivo dispeciĝis...

Ne temas pri la rilato kun miaj gepatroj. Ili estas tute akcepteblaj. Eĉ ameblaj. Mi ne povas diri, ke ili komprenas ĉion, sed tion oni ne atendu de plenkreskulo. Ili pensas pri si: "Kiel bonaj ni estas, ke ni adoptis tiujn du geknabojn!" Ili eligis nin el senflorejo por doni vivon al ni. Ili preskaŭ kredigus, ke nur dank'al ili la naturo belas. Jes ja, post nia antaŭa vivo, senflora kaj en-kore sensuna, la nuna montriĝas multrilate kolora, plej feliĉige. Tamen, ili estas iom ridindaj. Tiom videblas, ke ili atendas dankemon! Bone, bone. Mi lernis agi laŭ miaj interesoj, kaj mi donas al ili la dankemon, kiun ili esperas ricevi. Ili do kontentas, kaj agas ankoraŭ pli ame-varme, pli doneme al mi. Kaj ankaŭ al Pablo, mia frato, eĉ se li montras sin malpli danka.

Komprenu bone: ni estas la infanoj, kiujn ili ne povis havi. Mi ne scias, ĉu patro ne havas ĉion viran, aŭ ĉu al patrino io mankas. Negrave. Sed mi aŭdis ilin diri tion al amikaj geedzoj, kiuj foje venis vespermanĝi niahejme. Ili ne sciis, ke mi aŭskultas. Ni do estas la aĉeto, kiu rebonigas la malbelajn agojn de Sinjorino Naturo. Tial nia valoro estas nekalkulebla. Ni eĉ komencas iom simili ilin. Jaroj da kunvivado formas komunecon, kiu finfine vidiĝas. Al homoj, kiuj renkontas la tutan familion kune, ne venas la ideo, ke nin naskis foruloj. Tion la gepatroj alte ŝatas: oni rigardas ilin naskopovaj, kaj do senmankaj viro kaj virino. Dank'al ni ili rericevis sian tutecon.

Kompreneble, nun, tio ŝanĝiĝos. Nun, post kiam nin frapis tiu informo...

Jes, estas ege malfacile por mi, tiel malfacile, ke mi min demandas, kiel mi sukcesos plu vivi. Sed eble ankaŭ por patro kaj patrino estas frapo nesuperebla. Ĉiuj homoj, kiuj kredis, ke ni estas iliaj gefiloj, nun scios la veron. Min igas malfeliĉa pensi, kiel senesperige estos por ili. Ilin mi ja amas. Pli malpli.

La afero komenciĝis jene. Ekdoloris la ventro. Poste sango venis. Unue patrino diris, ke estas nenio. Sed ŝi montris sin zorgoplena. Finfine ni iris al doktoro. Li diris: "Naŭjara, ĉu? Nialande, tio estus vere frue, sed se vi diras, ke ŝi estas latinamerika..." Tiel parolis la infandoktoro. Sed la postan monaton, kiam la samo okazis, mia patrino iris kun mi al virindoktorino. Ŝi simile respondis, sed ŝi donis la adreson de tria doktoro. Fakulo. Mi ne memoras, kiel oni nomas tiun fakon. Longa vorto por mi sensignifa. Io pri kresko, verŝajne.

Tiu plej faka fakulo rigardis min laŭ ĉiuj flankoj. Li faris provon pri tio kaj tio ĉi. Li kalkulis, kiom mi grandas tiudirekte, kaj ĉi-direkte, kaj alidirekte. Li rigardis, kio estas dika, kio maldika. Kaj kiom. Li faris al mia patrino multegajn demandojn. Li kalkulis kaj rekalkulis. Kaj jen li iris:

- Ne estas eĉ plej eta malcerto: ŝi estas dekdujara.

Dekdujara! Mi! La vortoj de la doktoro falis sur min kiel mortiga frapo kaj turnis miajn sentojn dise al ĉiuj direktoj. Ĉio ene de mi ekestis malvarma. Mi sentis, ke oni prenis mian vivon, kaj sub mia rigardo tranĉis ĝin al mil etaj pecoj. Mi ne plu estis la persono, kiun mi konis. Mi ne plu estis mi.

Mia patrino estis ege malkontenta, ke li diris tion dum mi ĉeestis. Mi aŭdis ŝin diri tion poste al patro. Sed kion fari? La diro estis dirita.

Kaj el mia vivo, el miaj ideoj pri mi, restis nenio. Mi estis iu alia.

Dekdujara! Sed se neniu rimarkis tion antaŭe, ĉu vi prezentas al vi, kion tio signifas? Kiom malproksima mi estas, ĉiurilate, de miaj samaĝuloj! Ne mirige, ke mi estas iom pli forta ol mia frato! Sed mi ne tre brilas lerneje. Pensu, al kio nin venigas tiu rimarko: kian menson mi havas, kiel mi funkcias en la kapo, por ke pluraj etuloj naŭjaraj sukcesu pli bone ol dekdujara mi?

Mian aĝon oni neniam sciis. Mi estas trovita knabino. Mi scias nenion pri miaj veraj gepatroj, nur, ke ili forlasis min. Mi ne malamas ilin. Eble, ili tion ne volis, sed okazis io nesuperebla. Mi ŝatus scii. Mi ŝatus foje vojaĝi tien kaj demandi. Sed mi scias, ke mi neniam sukcesos. Neniu memoras, neniu zorgas. Kiel mi retrovus iun kun kredebla informo, kiam ekzistas miloj da infanoj kiel Pablo kaj mi? Sed mi tiom ŝatus vidi foton de mia vera patrino. Scii, kie kaj kiam mi naskiĝis. Povi legi mian horoskopon, kiel ĉiuj aliaj (mi havas naskiĝdaton, sed mi scias, ke ĝi ne estas vera, ĝi estis elpensita nur por la paperoj ; oni ja ne povas vivi ĉi tie sen naskiĝdato). Aŭ, se ne ĉion ĉi, eble tamen sur kiu strato de kiu urbo oni komence trovis min...

Mi scias, kial mi lasas la pensojn devojiĝi tiadirekte: ĉar mi ne povas preni sur min la veron. Akcepti ĝin. Pensi pri ĝi. Hieraŭ mi estis sufiĉe feliĉa knabino, naŭjara. Kaj mi nun devas porti dekdu jarojn da jam-vivo!

Kiu redonos la tri jarojn, kiujn en unu minuto oni deprenis de mi?