Rememoroj 1924 GE
Rememoroj el 1903[redakti]
Germana Esperantisto N-ro 2, 1924, p 23
La sciigo, ke la Berlina Esperantistaro baldaŭ festos la 20an datrevenon de la fondo de la unua Esperantista grupo en Berlin, vekas en mi karajn, sed iom melankoliajn rememorojn. Laŭ la deziro afable esprimita de fraŭlino Hildegard Nickel mi kun plezuro volas klopodi, resumi kelkajn memorojn, kiuj restis al mi el la jaro 1903.
Mi estis Esperantisto de proksimume du jaroj, kiam mi dum la monato Majo de tiu jaro vojaĝis el Svisujo al Berlin kun celo parte Esperantista, sed ne sciante ankoraŭ, ke mi tiom da tempo okupiĝos pri la afero en Germanujo.
Dum la travojaĝo mi vizitis en Konstanz la tiam ankoraŭ vivantan abaton Schleyer, la elpensinton de Volapük. Pri tiu vizito mi jam raportis aliloke, sed por mi pli gravan personon mi deziris vidi, nome nian majstron D-ron Zamenhof en Varsovio, kaj mi efektivigis tiun planon malmulte da tempo post mia unua restado en Berlin. Mi parolos pri tio.
Kiu estus kredinta, ke antaŭ 14 jaroj Germanujo estis la lulilo de Esperanto dum la tempo de la meritplenaj pioniroj Einstein kaj Trompeter? En la printempo de 1903 ekzistis nur tre malmultaj Esperantistoj en Germanujo, ebie 20. Mi haltis en München por viziti unu el la plej malnovaj, s-ron Ludwig Emil Meier, kiu estis eldoninta lernolibron, sed ne sukcesis vendi ĝin pro manko de intereso. Li ankaŭ fondis en München grupon, kiu vivetis kelkan tempon kaj mortis.
En Berlin mi havis la plezuron, renkonti kvar fervorajn Esperantistojn, nome nian eminentan samideanon D-ron Schmidt el Potsdam, direktoron Wetekamp kaj du agemajn junulojn: s-ron Maurice Pagnier el Paris, kiu tiam studadis en Berlin, kaj Hermann Jürgensen. En tiu tempo ankoraŭ estis en Berlin s-ro Fried, la konata propagandisto de la paca movado, kiu, kvankam nesperta Esperantisto, estis eldoninta malgrandan Esperantan lernolibron, sed tuj poste li forloĝiĝis al Wien.
Kun tiuj sinjoroj mi priparolis la demandon pri vekigo de intereso por nia lingvo en Germanujo per estigo de Esperanta centrejo en Berlin por unigo de la samideanoj disaj en la imperio. Efektive tre malgranda estis ilia nombro, sed la jamaj sukcesoj de Esperantismo en aliaj landoj, nome en Rusujo, Polujo, Svedujo, precipe la tre vigla movado en Francujo, sajnis promesi sukceson ankaŭ en Germanujo.
Tamen aŭdiĝis senkuraĝigaj voĉoj, kiuj antaŭdiris, ke Esperanto neniam prosperos en Germanujo, car en tiu lando la malsukceso de Volapük lasis pli ol aliloke malfavoran impreson pri la ideo de lingvo internacia. Kelkajn monatojn antaŭe prof. Carlo Bourlet el Paris, plej lerta propagandisto en Francujo, estis farinta rondvojaĝon en Germanlando por trovi eldoniston pretan kunlabori kun la potenca librejo Hachette & Co, por la vastigado de bonaj lerniloj Esperantaj en ĉiuj landoj, laŭ favoraj kondiĉoj kun financa apogo de tiu firmo, sed li vane klopodis. En Berlin kiel en Leipzig kaj aliaj urboj ĉiuj eldonistoj rifuzis okupiĝi pri lingvo internacia, asertante, ke ĝi neniam estos populara afero.
Sen taŭgaj lerniloj kaj propagandiloj por Germanoj Esperanto kompreneble ne povis progresi, kaj laŭ opinio de D-ro Zamenhof mem la du ekzistantaj lernolibroj estis pli danĝeraj ol utilaj "ĉar ili enhavis „terurajn erarojn".
La unua senerara libreto estis eldonata de Hachette en Paris kaj titolita „Anfangsgründe der Esperantosprache"; ĝi estis tre bona verketo de s-roj Cart kaj Pagnier, sed ne sufiĉe detala. Krome mankis vortaroj, ekzerclibroj, klarigaj broŝuroj por efika propagando, kaj ĵurnalo por Germanoj.
Tiam venis al mi la ideo, ĉar neniu eldonejo por tiuspecaj libroj konsentis publikigi Esperantajn verkojn, ke iu alia firmo povus ĝi fari, kaj mi proponis al mia frato Jules Borel, entrepreni la aferon.
Li tiam havis sub firmo Möller & Borel G.m.b.H. en Berlin presejon kaj eldonejon por verkoj pri higieno ktp., kaj li respondis, ke li akceptos kondiĉe, ke mi restu en Berlin por okupiĝi esence pri la Esperanta eldonado, ĉar li mem ne havas tempon por tio. Mi konsentis kaj baldaŭ komencis labori, sed intertempe mi devis reveturi Svisujon por ordigi miajn aferojn kaj pretiĝi por daura restado en Berlin.
Je la sama ternpo mi ankaŭ vizitis D-ron Zamenhof en Varsovio. La horoj pasigitaj kun li tiam lasis al mi neforgeseblan impreson. Precipe plaĉis ai mi lia praktika lingva sento, lia alta idealtsrno, ! kunligitaj kun perfekta modesteco. Kia diferenco kompare al la aroganta sintenado de abato Schleyer! ; Ni tagmanĝis kaj pasigis parton de sabata posttagmezo parolante pri ĉio, kio koncernas la lingvon kaj la Esperantan aferon, en la malnova loĝejo de Ulica Dzika n-o 9, kaj la sekvantan tagon ni revidis nin en kampara dometo, kie vivis la familio dum la somero. Tie mi konatiĝis kun s-ino Klara Zamenhof kaj la du pli aĝaj infanoj.
Estis vera ĝuo por mi, interparoli Esperante ; kun nia tiel simpatia majstro kaj konstati, ke ni ' interkomprenigas bonege, ĉar ĝis tiam mi ne estis [ parolinta kun tre spertaj Esperantistoj. Li havis la afablecon diri al mi, ke mia elparolo estas bona, kaj ke li ĝojas pri tio, ĉar mi estas la dua fremda (nepola kaj nerusa) Esperantisto, kun kiu li parolas, : kaj ke la unua estis franca inĝeniero, kiu vojaĝis Rusujon kaj ne havis korektan akcenton. D-ro Zamenhof nepre kuraĝigis min pri Ja eldono de ! Esperantaĵoj en Germanujo, dirante, ke li helpos laŭ sia povo kaj estas preta verki vortaron Germanan-Esperantan kaj revidi mem antaŭ presado ĉiujn de ni eldonotajn verkojn.
En Varsovio mi ankaü vizitis D-ron Kazimir Bein, novan Esperantiston, kiu kelkajn jarojn poste farigis nia plej fama verkisto sub pseŭdonimo Kabe. Li ankaü estas okulkuracisto kiel D-ro Zamenhof.
Mia unua laboro post reveno al Berlin estis la i verkado de klariga broŝuro titolita „Die Frage einer internationalen Hilfssprache und das Esperanto" kun mallonga resumo de gramatiko kaj vortaro. Poste venis propaganda folio kaj la grava demando pri praktika lernolibro, kiun oni urĝe bezonis. Mi decidis verki ĝin laŭ la bonega metodo de prof. Cart „Esperanto en dek lecionoj", sed pli detale laŭ klarigoj, ekzercoj kaj ekzemploj. Pli poste ni okupiĝis pri vortaro Esperanta-Germana, dum monatoj Hermann Jürgensen kaj mi dediĉis ĉiun vesperon al la verkado de ia manuskripto, kiu estis sendata al D-ro Zamenhof por fina revido.
Provizitaj per la plej bezonata propagandilaro, ni povis komenci labori efike. Je la fino de Novembro 1903 okazis kunvenoj de ĉiuj Esperantistoj en Berlin por pristudi la organizon de grupo. Ili estis kunvokitaj en la ejoj de la novefondita Esperanto Verlag Möller & Borel, Prinzenstraße 95, kelkaj havis lokon en domo de nova fervora samideano D-ro Adolf Mehlisch, Steinmetzstraße. Ĉeestis s-roj prof. Schmidt, D-ro Wetekamp, gesinjoroj Mehlisch, H. Jürgensen, mia frato Jules Borel kaj mi, La fondiĝo de la grupo okazis sub aŭspicioj de la Berlina sekcio de la Paca Societo, al kiu apartenis ĉiuj ĉi supre cititaj personoj. Aliĝis ankaŭ aliaj neesperantaj membroj de la Paca Societo, interalie la prezidanto D-ro Heiter kaj kelkaj sinjorinoj, kiuj fariĝis anoj nur pro konvinko, ke lingvo internacia povos utili al 1a paca movado, sed sub la kondiĉo, ke ili ne lernu ĝin. Ni promesis, ke ni ne tedos ilin.
La pretigo de la grupaj statutoj estis longa laboro, kiu daŭris tri vesperojn, ĉar la respekteginda D-ro Herter estis metoda, preciza homo, kiu ne kontentiĝis per supraja laboro. Kiel modelon oni prenis la regularon de la Paca Societo kun la necesaj modifoj kaj fine dum Novembra vespero, kies ekzaktan daton mi ne plu memoras, la Esperantista Grupo Berlin (Esperantisten-Gruppe Berlin) estis fondata. Prof. Schmidt bonvolis akcepti la prezidantecon, kaj la oficiala sidejo estis ĉe la Esperanto Verlag, Prinzenstraße. Kiel organon oni alprenis mian malgrandan folion „Esperantistische Mitteilungen", kiu post kelkaj monatoj farigis „Germana Esperantisto".
Kiel oni povas imagi, la komencoj de tiu gazeto, kies jara abono kostis nur 1.50 M, estis modestaj: nur dudeko da abonantoj! sed tio reprezentis proksimume la tutan germanan Esperantistaron. Maltima estis la unua paŝo, sed baldaŭ alvenis kuraĝigoj el diversaj urboj, nome Braunschweig (de s-roj Wallon kaj Schuk), Königsberg (de D-ro Ebner), Leipzig (s-ro Mielk), Wall. Meserisch (fraülino Scheerpeliz). Baldaŭ ankaŭ eksterlandanoj abonis nian ĵurnalon por subteni la movadon, precipe Francoj, Rusoj kaj Svisoj. Pix malfrue, dum ia jaro 1904, aperis sur la scenejo viroj, kies nomoj brilis en la Esperanta ĉielo, kiel D-ro Mybs en Altona, prof. Christaller en Stuttgart, D-ro Hanauer en Frankfurt a. M. ktp.
Gratuloj de Esperantistoj el ĉiuj mondpartoj salutis la naskiĝon de la Berlin-a grupo. Ciuj esprimis la deziron, ke tiu unua serioza paŝo veku fervoron por Esperanto en Germanujo, kiu kompare kun la ceteraj eŭropaj landoj estis preskaŭ la lasta en tiu rilato.
La sukceso venis iom post iom kaj ĉiam pli rapide, precipe el la provinco, kaj la sidejo de la Berlin-a grupo baldaŭ fariĝis la centro de la Esperanta movado en Germanujo. Ĉiumonate alvenis pli kaj pli da leteroj kun demandoj pri sciigoj, pri klarigoj rilate al la lingvo kaj al la tuta Esperanta afero, pruvo de ĉiam kreskanta intereso. Sed la de ni ĵetita serno pli rapide prosperis en la provinco ol en Berlin mem. Ni konstatis ĉiam, ke la progresoj en la ĉefurbo estas malpli facilaj ol en ĉiuj ceteraj urboj, kaj ke oni devas multe klopodi por kapti la intereson de la Berlinanoj.
Ne mankis fervoro por la propagando. Nia sindona prezidanto prof. Schmidt faris multajn paroladojn en diversaj societoj: sciencaj, filantropaj, eĉ politikaj. Unu vesperon unuiĝo, kies celo ne estis al ni tute klara, petis paroladon de li pri Esperanto. Li venis kaj miris troviĝi sur la scenejo de granda restoracio inter du policanoj en uniform, kiuj notis ĉiujn parolojn. Oni poste diris al ni, ke tio estis danĝera socialista unuiĝo, sed la polica oficiro ne longe malkvietiĝis pri la suspektindeco de nia kara prezidanto, kiu tre lerte kiel unuan provon de la lingvo deklamis la preĝon „Patro nia".
Ankaŭ ofte parolis pri Esperanto prof. Wetekamp kaj paroladisto popola s-ro Bab. Kursoj estis aranĝataj en diversaj lernejoj, ĉu de prof. Schmidt, ĉu de mi mem. La partoprenantoj montris intereson, sed malgraŭe ia grupanaro tre malrapide kreskadis. La gazetoj nevolonte akceptis artikolojn pri la lingvo internacia, tamen la malmultaj, kiuj aperis, bone efikis kaj venigis al ni : grandan nombron da demandoj, interalie originale artikolo de la redaktoro Gerling en „Naturarzt" ! sub la titolo: „Eine hygienische Sprache".
Parolante pri miaj Esperantistaj rememoroj el la jaro 1903, mi ankaŭ devus mencii la komencan movadon en Svisujo kaj 2 interesajn vojaĝojn en aŭstraj kaj hungaraj landoj kaj poste en Francujo kaj Belgujo, kie mi kun plezuro konatiĝis kun la ĉefaj pioniroj de tiuj landoj, sed mi ne volas troampleksigi tiun raporton destinitan precipe per la Berlin-aj samideanoj.
Konklude mi nur deziras aldoni, ke mi kalkuias la du unuajn jarojn de mia restado en Berlin por la vastigado de nia kara lingvo inter la plej belaj de mia vivo laŭ ideala vidpunkto. Mi opinias, ke la malmultaj homoj, kiuj ĉeestis la naskiĝon aŭ pli vere la renaskiĝon de Esperanto en Germanujo, estas privilegiuloj.
Esperanto estis tiam ankoraü nova, nekonata, kaj tiuj, kiuj konatiĝis kun ĝiaj mirindaj ecoj, havis la impreson, ke ili „malkovras" ion. Tio kaŭzis entuziasmon, kiu komunikiĝis al la novaj adeptoj kaj plenigis ilin je fervoro por propagandi. Tiu ĝojo de la unuaj paŝoj abunde kompensis la penojn de la komenca semado. Tiam oni rikoltis pli da mokaj kritikoj ol nun, sed ankaŭ pli da kuraĝigaj atestoj.
Kia plezuro estis, ricevi leterojn el ĉiuj partoj de la mondo kun ĉiam la sama esperplena sento, kiu ajn estis la nacieco kaj la lingvo de la skribinto! Pli granda ankoraŭ estis tiu sento, kiam oni havis okazon, interparoli kun fremduloj kaj konstati, ke oni komprenas sin reciproke perfekte. Tio estis nova fakto, kiu ŝajnis preskaŭ mirakla. Efektive oni ne povas kompari la facilan Esperantan konversacion al la peniga, malrapida volapüka interparolo, pri kiu mi memoris, ĉar mi lernis tiun lingvon dum la jaroj 1886 — 1887, sed neniam sukcesis paroli ĝin iom flue nek aŭdkompreni facile iun parolantan.
Oni nun havis unuafoje la klaran impreson, ke la problemo de lingvo universala estas definitive solvita, kaj ke la fina venko dependas nur de la fervoro de la adeptoj.
Tiam ni ne pensis, ke du gravegaj, pereigai danĝeroj baldau minacos la naskiĝintan infanon: unu interna: la idista batalo, alia ekstera: la tutmonda milito. Nun dank' al Dio ambaŭ malhelpaĵoj estas venke travivitaj, kaj post dudekjara klopodo ni rajtas antaŭvidi denovan sukcesplenan periodon ĝis la fina venko.
Ni laboru kaj esperu!
Jean Borel
Piednoto[redakti]
Bedaŭrinde la el-supra artikolo ne povis esti publikigata pli frue pro manko de spaco en nia gazeto. Ni opinias, ke eĉ nun ankoraŭ la rememoroj de s-ro Jean Borel havas intereson por nia legantaro, ĉar la nomoj citaj de li parte apartenas al Esperantistoj, kiuj ankaŭ nuntempe ludas gravan rolon en la esperantista movado- Ftksi i an sintenadon laŭ la diro de s-ro Jean Borel, ŝajnas. al ni honora devo. Krome la rememoroj montras, kvankam nur per malmultaj modestaj vortoj, kian rolon antaŭ jaroj ludis s-ro Jean Borel mem, la fondinto de nia gazeto. La Germana Esperantistaro ĉiam restos ŝuldanto al li. Red.