Rezolucio de la 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search

Liberec' (Ĉeĥio), 18-an ĝis la 25-an de Julio 2009

20 jarojn post falo de la Fera Kurteno, la baroj inter la homoj ne jam estas for: Falis la fizikaj kaj ideologiaj muroj, sed restis kaj kreskas aliaj baroj. Naciegoisma pensmaniero, nutrita de malnovaj ŝovinismo kaj antaŭjuĝoj, kaj lingvaj baroj malhelpas al interhoma kompreniĝo trans la limoj lingvaj, naciaj kaj popolaj.

En la urbo Liberec (Ĉeĥio) kunvenis 300 junuloj el 40 landoj okaze de la Internacia Junulara Kongreso. 300 junaj homoj plej diversaj laŭ nacio, religio, lingvo kaj politikaj opinioj pere de la Internacia Lingvo Esperanto diskutis la temon „Libereco 20 jarojn post la falo de la fera kurteno“ kadre de diskutrondoj, prelegoj kaj seminarioj.

Dum unu semajno ni festis niajn kulturojn lokajn kaj internacian. Tiel, ni spertis pliriĉigon de niaj propraj kulturaj horizontoj pere de interŝanĝo kaj interago. Ni spertis ankaŭ, ke kulturo kaj identeco estas homaj ecoj tro valoraj kaj kompleksaj por esti karakterizitaj nur per nacia aparteno.

La partoprenantoj de la Internacia Junulara Kongreso travivis semajnon plenan da pliriĉigaj spertoj. Dum la semajno ni konatiĝis, amikiĝis, interdiskutis en internacia kaj plurkultura etoso, egalece kaj tute senzorge pri iu tielnomata „artefariteco“ de nia Internacia Lingvo. Niaj amikaj ligoj, niaj kulturaj valoraĵoj, niaj komunaj sentoj ja estas veraj kaj vivaj.

Spertinte unu semajnon kiel en monda vilaĝo, la partoprenantoj komunikis facile kaj egalece. Surbaze de diskutrondoj kaj seminarioj pri libereco evidentiĝis io dirinda kaj pripensinda: Ni konkludas, ke libereco havas multajn vizaĝojn kaj aspektojn. Libereco ankaŭ signifas ke ĉiu havas la rajton elekti kaj krei siajn proprajn identecojn – identecojn, kiuj prezentas la individuon kaj ne nepre popolon aŭ nacion.

Aprobita de la komitato de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en Liberec' la 24-an de Julio 2009.