Rezolucio de la 68a Internacia Junulara Kongreso en Hanojo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Rezolucio de la 68a Internacia
Junulara Kongreso en Hanojo
Aŭtoro: TEJO
Fonto: [1]
Eldonita: je la 23-a de aŭgusto 2012
Permesilo: CC BY-SA 3.0

La komitato de TEJO kunveninta en Hanojo, Vjetnamujo, kadre de la 68a Internacia Junulara Kongreso, ĝojas je la plenumo de valoroj kiel Amikeco, Frateco kaj Amo, kiuj estas bazaj valoroj por la Esperanto-movado kaj kiuj plene ĉefrolas en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.

La internacia junulara Esperanto-movado povas fieri pri tio, kaj ekzempli al la mondo pri sia internacikomunumeco. Tio tamen ne estas nur celo en si mem, sed ankaŭ inspiro kaj motivigo por junaj aktivuloj labori kaj kontribui al la disvastigo de Esperanto kiel interhoma komunikilo kaj solvo al internacikomunikaj problemoj.

En la junulara movado jam estas kutime labori kaj por evoluigo kaj fortigo de la Esperanto-komunumo kaj kulturo, samkiel por la disvastigo de la lingvo internacia, neŭtrale homa. Ni kredas ke la TEJO-agado povas esti pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo.