Ri liberas

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Ri liberas
Aŭtoro: Guillaume Armide
Fonto: Ri liberas de Guillaume Armide ĉe SoundCloud
Permesilo: CC BY 3.0
Registraĵo de la kanto Ri liberas.

Trudas al li lia liec'
Agi, ami laŭ nia opini'

Trudas al ŝi ŝia ŝiec'
Ne elekti laŭ sia decidec'

Ĉu vi scias kiel kondutu tiu
Hom' kiu havas tiun sekson aŭ tiun ĉi?

En li kaj ŝi
Enfermitas
Veraj homoj laŭ mi
Enfermitas

Refreno
Sed ri liberas, senkatenas, kaj rajtas esti si mem
Libere amas kaj ne zorgas ĉu sam- aŭ malsamseksem'
Libere donas kaj akceptas kaj ne ĝenas rin ia dilem'

Donu al ĉiuj homoj la eblecon eliri
De li kaj ŝi