Rikke-tikke-tak/Antaŭparolo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rikke-tikke-tak Indekso : Rikke-tikke-tak
de Hendrik Conscience
Tradukita de Maria Posenaer
Antaŭparolo
I


Kiam, antaŭ kelkaj monatoj, aperis en la lokaj ĵurnaloj la unuaj artikoletoj aludantaj la centan datrevenon de la naskiĝo de Conscience, mi sentis min tre feliĉa esti Esperantistino, kaj tuj mi faris projekton: Mi ankaŭ, laŭ mia maniero, laŭ mia povo, honoros la plej grandan el niaj Flandraj romanverkistoj; mi resonigos lian gloran nomon tra la tuta mondo, tradukante, Esperanten, unu el liaj verkoj.

Mia elekto ne daŭris longatempe. Al la festorganizontoj mi lasas la zorgon, rememorigi per brila procesio liajn historiajn romanojn, tiujn romanojn en kiuj la Flandraj herooj ĝis morto bataladas por la akiro aŭ la konservo de siaj plej sanktaj rajtoj. Kaj kiel ajn granda estas mia admiro por «la Leono de Flandro», «Jakobo de Artevelde», «la Kerloj de Flandro» kaj aliaj epopeoj, mi preferis kunvivi kun Conscience pli pacajn okazaĵojn, kies scenejo estas la erikejo, lia amata Antverpena erikejo. La ĉarma «Rikke-tikke-tak» plene nin forportas en tiun regionon, kiun Conscience tiel volonte kaj amplene prikantis.

La glora aŭtoro de tiu rava verketo kaj de pli ol cent aliaj romanoj, preskaŭ ĉiuj egale belaj kaj kortuŝaj, naskiĝis en Antverpeno la 3an de Decembro 1812a, en la popola havenkvartalo1. Lia patro, Pierre Conscience, estis Franco el Besançon, kaj servadis en la imperiestra ŝiparo. Trifoje li estis kaptita de la Angloj; fine li akiris sian liberecon, kaj enloĝiĝis en Antverpeno, kie li funkciis kiel subinspektoro de la imperiestraj konstruejoj. Li edziĝis kun Flandra virino; ilia unua infano estis Hendrik Conscience.

Malforta, malsaneta estaĵo estis la knabeto. La familia kuracisto antaŭdiris ke li pene vivos ĝis la sepa jaro; sed se li atingos tiun danĝeran aĝlimon, li certe plifortiĝos. Kaj efektive, ĝis la aĝo de sep jaroj, la infano restis terure malforta. Li ne kapablis marŝi, eĉ ne per helpo de lambastonoj. Apud la fenestro, kuŝante sur tablo aŭ sidante en alta kusenseĝo, li pasigis la longajn tagojn de sia mizera vivo, dum li vidis la petolaĵojn kiujn faris sur la strato liaj gajaj samaĝuloj.

Du jarojn post la naskiĝo de Hendrik, dua filo eniris la vivon; tute male je la unua, li estis tre forta kaj sana. La patrino plene sin dediĉis al la kompatinda malsanulo; ŝi rakontis al li mirigajn rakontojn, kiuj aperigis, antaŭ la okuloj de la knabeto, la feliĉan mondon de la anĝeloj, al kiu li ankaŭ deziris alflugi. Kaj la patro, siavice, rakontis impresigajn aventurojn el la marmilito.

Intertempe la Napoleona potenco falis, kaj Pierre Conscience, senigita je sia funkcio, devis serĉi aliajn vivrimedojn. Lia edzino starigis spicovendejon, dum li mem aĉetis difektitajn ŝipojn, kies restaĵojn, post malkonstruo, li revendis. Krom tio, li faris komercon de malnovaj libroj.

La juna Hendrik trovis baldaŭ plej grandan ĝuadon en tiuj forlasitaj volumoj, amasigitaj en la subtegmentejo. Komence li nur rigardis la bildojn, sed post kiam lia patro lin instruis legi, lia spirito des pli vastiĝis ju pli lia korpo estis malforta. Avide li tralegadis tiujn forigitajn literaturaĵojn, kiuj, kune kun la edukado de lia patrino, naskis en la intelekto de la knabeto tiun imagon, tiun fantazion, kiu igas liajn verkojn tiel ĉarmaj.

De post la sepa jaro la knabo plifortiĝis kaj kun sia frato vizitadis la lernejon, kie li faris mirindajn progresojn. Je tiu tempo mortis la kara patrino.

La patro lasis grandparte al la Naturo la zorgon korpe kaj spirite eduki la infanojn. Ili partoprenis laŭplaĉe la ludojn de la najbaraj knaboj. Vespere tiuj ĉi kuniĝis antaŭ la domo de Conscience. Sur la sojlo, meze de siaj kunuloj, la antaŭdestinita infano ekzercis sian imagforton per la rakontado de longaj lokaj historioj, kiuj kvazaŭ ensorĉis liajn aŭskultantojn. Kaj ĉiutage la rakontoj plilongiĝis per novaj, de la rakontanto elpensitaj okazaĵoj.

Ankaŭ la teatra arto allogis la junan Conscience; dum du jaroj li estis fidela vizitanto de tiuj subteraj marionetludejoj, nomitaj «Keloj de l’ Pulĉineloj», en kiuj, po du cendoj2, oni povis ĝui ĉiujn impresojn de teatra prezentado.

Conscience estis dekjara kiam lia patro decidis transloĝiĝi en la kamparon; ekster la tiamaj Antverpenaj remparoj, ĉe izola loko nomita la «Verda Angulo», li konstruis, per ruboj de ŝipoj, tute simplan lignan dometon. En tiu silenta kaj ripoziga rifuĝejo, for de la urbaj bruoj, la estonta romanverkisto pasigis kelkajn el siaj plej belaj jaroj. Tie efektive naskiĝis en li tiu varma amo al la naturo kiu tiel forte montriĝas en ĉiuj liaj verkoj. Pli ol iam forlasite al si mem, la knabo estis profunde impresata de la beleco de la kamparo, de la melankolia ĉarmo de la Flandraj ebenaĵoj. Ravate li pasigis la tagojn, observante la vivon de l’ bestetoj kaj kreskaĵoj; ĉiu mateno alportis al li novan kaŭzon de admiro: la leviĝo de la suno, la aromriĉa aero, la freŝa roso, la vekiĝo de la birdoj, la kresko de l’ burĝonoj, la apero de l’ folioj, la malfermiĝo de l’ florkronoj, la zumado de l’ insektoj kaj la murmurado de la ventoj; ĉiuj tiuj impresoj igis Conscience la delikata poeto, la paca revulo kaj sincera kredulo, kiu, en sia sentema kaj pura animo malfermita al ĉiuj noblaj sentoj, kreos ian tagon tiom da ĉarmaj kamparaj rakontoj.

Tri jaroj preterpasis en tiu ŝajna indiferenteco, kiu tamen tiel ege influos la estontecon. Tiam la patro de Conscience reedziĝis, li vendis la dometon de la Verda Angulo, kaj la tuta familio transloĝiĝis al Borgerhout. Infanoj naskiĝis tiel multnombraj ke, malgraŭ la ŝparemo de la nova edzino, la laboro de la eksmaristo ne plu sufiĉis por ilin nutri; kaj la malplej junaj filoj devis elekti profesion. Hendrik, la malfortulo, la klerulo, fariĝos instruisto, kaj lia pli forta frato, ĉarpentisto.

En tiu tempo ekzistis en Borgerhout iu lernejo, kies direktoro estis lerta pedagogo. De li, la juna Hendrik ricevis ĉiujn necesajn konojn, kaj baldaŭ fariĝis lia helpanto. La direktoro, rimarkinte lian neordinaran emon, instruis al li la anglan lingvon. Poste Conscience eniris alian instruejon, en Antverpeno, samtempe kiel lernanto kaj instruanto, kaj fine, kiel subinstruisto, la tiame tre konatan kolegion de Sro Delin, nur vizitatan de la nobelaj kaj riĉaj knaboj. Multe suferis la juna instruisto pro sia modesta ekstermoda vestmaniero. Lia patro pri tiu punkto ne estis milda; hejme devis ja manĝi la multnombraj gefratetoj.

En tiu instruejo funkciis ankoraŭ Conscience, kiam lin atingis la memorindaj okazintaĵoj de la jaro 1830a, en kiuj li tuj ageme partoprenis. Je la unuaj pafoj, li forlasis sian profesorseĝon, kaj kuris al la liberigo de la patrujo. En sia verko «la Revolucio de 1830a», li rememorigas inter aliaj faktoj ĉiujn okazaĵojn de sia militista vivo. Multaj el ili estas malgajaj. En la batalo de Loveno3 li estis vundita.

Dum la migradoj de la juna soldato tra Kempenlando, li konatiĝis kun la Flandraj kamparanoj, li pristudis iliajn morojn, kaj malkovris, sub la maldelikata supraĵo, la noblecon de ilia karaktero. Li kunvivis ilian vivon, kaj vespere, ĉe la familia tablo, li ĉarmis ilin per sia rakonttalento. Tiu vivado en Kempenlando dum lia militservado decidige influos lian estontan verkadon.

Dum forpermeso por viziti siajn gepatrojn, li konatiĝis kun Sro Jan Delaet, kiu al li konigis la literaturon. Ankaŭ Conscience volis fari versojn. Reirinte al sia regimento, li, en ĉiuj liberaj momentoj, sin tute dediĉis al verkado; li estis la «poeto» inter la soldatoj, kaj lia patro kun granda bedaŭro kaj timo pri l’ estonteco, eksciis tiun inklinon. Conscience, en tiu tempo, versfaris ankoraŭ franclingve, sed tiuj estis nur esploroj sur necerta kampo.

En 1836a, Conscience povis fine reiri en la civilan vivon. La infano nun estis viro, kiun sperto igis forta je korpo kaj spirito. Li revenis Antverpenon, en la gepatran domon, kaj vizitis seninterrompe la tiamajn junajn pentristojn kaj verkistojn. Li amikiĝis kun Theodoor Van Rijswijck, la Antverpena popola poeto; tiu ĉi incitis lin aliĝi al la artamanta klubo «Olijftak», kiu tiam reprezentis la Flandran skolon en ĝia plej nobla celado. Ĝiaj anoj entuziasme klopodis por la renoviĝo de Flandro kaj la reviviĝo de nia tiam tiel subpremata gepatra lingvo. Sed por fariĝi ano de tiu societo, la kandidato devis prezenti provaĵon. Je tiu tempo Conscience estis trovinta malnovan kronikon, priskribon de la Nederlandoj, de la Firenzano Guicciardini. Kaj li deziris verki skizon pri la disrompado de sanktfiguroj en Antverpeno, en 1566a. Li komencis franclingve, sed li ne estis kontenta pri sia laboro. Senkuraĝigite, li forĵetis sian skizon, kiam, preskaŭ nekonscie, li skribis la vortojn: «Het was in den jare 1566, ...» (Estis en la jaro 1566a). Kaj subite lia plumo kuris sur la papero, la frazoj sekvis la frazojn, dekkvin paĝoj pleniĝis. Ili estis la antaŭludo de lia unua verko «Het Wonderjaar» (la Jaro de l’ Mirindaĵoj).

La legado de tiu unua ĉapitro naskis grandan entuziasmon ĉe la klubanoj. Kaj sammaniere, ĉapitro post ĉapitro, la malgranda provo fariĝis fama historia romano. Dank’ al la helpo de malavaraj amikoj, ĝi povis esti presata (1837a).

Sed intertempe la juna verkisto devis vivi. Lia patro, kiel Franco, bedaŭre estis observinta lian eniron en la Flandran literaturmovadon. «Mia patro forgesis,» diris Conscience mem, «ke mia patrino estis Flandranino, ke mi estis edukita flandre kaj kreskis inter Flandranoj en la Flandra lando. Li tiel ofte kaj akre al mi riproĉis mian personan inklinon, ke mi fine forlasis la gepatran domon kaj enloĝiĝis en gastejo. Tiam, senigite je ĉiuj vivrimedoj, mi danke akceptis oficeton ĉe la provinca administracio. Tage mi kunmetis ciferojn, kaj nokte mi verkis novajn librojn.»

Kaj efektive, la sukceso de «la Jaro de l’ Mirindaĵoj» lin estis incitinta verki duan volumon, «Fantazio» (prozaĵoj kaj versaĵoj), kaj tuj poste la faman «Leono de Flandro», lian ĉefverkon.

Tie ĉi mankas al ni la loko por, paŝon post paŝo, sekvi Conscience kiel homon kaj verkiston. Ni diru nur ke komence li renkontis multajn malfacilaĵojn en la batalo por la vivo. Premita de mizero, li eĉ dubis pri sia talento, kaj fariĝis ĝardenisto ĉe sia amiko, la tiam tre konata kulturisto Van Geert. Sed ĝardenisto li ne restos, almenaŭ ne en la kulturejo de Van Geert. Li kreskigos florojn, belajn florojn literaturajn, en la ĝardeno de la malfeliĉa Flandro!

Post belega funebra parolado, de li farita, flandralingve, ĉe la tombo de la Direktoro de l’ Akademio de Belartoj, Conscience estis komisiita de la Registaro por verki Historion de Belgujo. Je la sama tempo li fariĝis registristo ĉe la Akademio; dum dekkvar jaroj li okupadis tiun funkcion.

En la jaro 1857a, Conscience transloĝiĝis al Kortrijk (Okcidenta Flandro, apud la Franca landlimo), kaj funkciis tie dum dek jaroj, kiel distrikta komisario. Malbona vento estis blovinta el la Sudo; senditoj de Napoleono IIIa propagandis ĉe la limloĝantoj por aliĝo al Francujo. Tial la Ministro pri Internaj Aferoj sendis en tiun regionon la patrujaman Conscience, la konvinkitan Flandranon, kies popolaj rakontoj devos pli ol ĉio alligi la loĝantojn al ilia patra tero.

En 1868a, Conscience estis nomata konservisto de la Reĝaj Muzeoj de Belartoj, en Bruselo. Antaŭe oni estis lin nominta profesoro pri Flandra literaturo ĉe la Universitato en Gent, sed Conscience estis rifuzinta tiun altan profesion, ĉar li timis, ke la okupado de la romanverkisto malutilos al tiu de la profesoro.

Pri la verkaro de Conscience, ni ripetos kelkajn vortojn diritajn de la aŭtoro mem:

«Mi volis igi ĉiujn miajn librojn legataj de la popolo. Verkante, mi ĉiam prenis kiel provilon la intelekton kaj la edukadon de la simplaj homoj. Mi nenion skribis, kion la popolo ne povis kompreni. Ĉiam mi evitis flati la pasiojn kaj plibeligi la malvirtojn, por prezenti malbonajn agojn kiel plaĉajn kaj allogajn.»

Kaj efektive la popolo legis la librojn de Conscience, kaj ĝi amis la verkiston kaj la homon kiu donis al ĝi tiun noblan ĝuadon. Neniu aŭtoro spertis saman popularecon. En la plej malgrandaj vilaĝoj de Kempenlando, de Flandro aŭ Brabanto, ĉie kie aperis Conscience dum siaj multnombraj esplorvagadoj, ĉie li tuj estis rekonata kaj aklamata, kaj oni citas multajn anekdotojn pri tiuj improvizitaj elmontroj.

Liaj simplaj rakontoj ĉarmis ne nur la Flandrajn gelegantojn. La plimulto el ili estis sinsekve germanen, anglen, italen kaj francen tradukataj. Kiam aperis la centa libro de Conscience, en 1881a, grandaj festoj estis organizitaj en Bruselo; el ĉiuj partoj de la lando alvenis societoj por honori Lin kiu igis sian popolon legi. Kaj la urbo Antverpeno sciigis ke ĝi starigos lian statuon. Du jarojn poste, la bildo estis inaŭgurata, dum, en Bruselo, la granda homo, morte malsana, kuŝis sur sia lito.

Antaŭ ol turni tiun finan paĝon el la vivo de Conscience, ni diru ankoraŭ kelkajn vortojn pri lia familio. En 1842a li estis edziĝinta kun la Antverpenanino Maria Peinen. Sinjorino Conscience diris ofte pri sia edzo: «Li estas la plej bona el la homoj. Neniam mi aŭdis de li malafablan vorton.» Du filoj kaj unu filino naskiĝis, la tuta ĝojo de la gepatroj. Kaj terura sortfrapo forrabis samtempe la du knabojn. Tifusa epidemio regis en la ĉefurbo. La pli juna filo malsaniĝis. Kaj la alia, dudeksepjara, laŭ la konsilo de la patro forlasis Bruselon por eviti la infekton. Sed baldaŭ alvenis telegramo: «Venu baldaŭ, Hildevert estas mortanta.» Kaj la malfeliĉa patro alvenis nur por fermi la okulojn de sia filo. Alia telegramo lin revokis Bruselon. Du tagojn poste, la dekdujara Hendrik ankaŭ estis mortinta.

Post tiu kruela frapo, la granda verkisto restis kvazaŭ neniigita. Lia famo, lia gloro, al kiu ili ankoraŭ utilus! Kaj ĉiujn memoraĵojn, manuskriptojn, admiresprimojn de eminentuloj el la tuta mondo, li pro malespero forbruligis.

Lia filino, Maria, edziniĝis kun la konata Flandra poeto Antheunis, kaj iliaj ĉarmaj gefiloj plibeligis la lastajn jarojn de la avo.

Ili ĉirkaŭis lian mortliton, kiam, la 10an de Septembro 1883a, la granda geniulo elspiris la lastan spiron.

La urbestraro de Antverpeno lin enterigis kvazaŭ princon. Imponanta monumento staras sur la tombo de la granda homo, sed pli grandan monumenton li havas en la memoro de la Flandra popolo, kiu dankas al li la rehonorigon de sia lingvo kaj la realtiĝon de Flandro.

Kaj nun, cent jaroj preterpasis de post la naskiĝo de la malsaneta infano en la Pompstraat, tiu infano kiu fariĝis unu el la plej famaj inter la Antverpenanoj. Kaj Antverpeno lin prifestos. Brila procesio traveturos la ĉefajn stratojn de la urbo. Ĉiu ĉaro reprezentos ian karakterizan paĝon el liaj verkoj. Lia tuta verkaro estos lukse eldonita. Kantato resonigos per dolĉaj sonoj lian memoron. Povu ankaŭ ĉi tiu tradukaĵo de unu el liaj plej belaj idiliaj rakontoj porti ĝis malproksime, tra la tuta Esperantista mondo, la gloran nomon de nia kara Conscience!

Marto 1912a. M. P.

PIEDNOTOJ:[redakti]

1  Ĉiujn detalojn pri la vivo de la granda verkisto mi ĉerpis el la libroj: «Hendrik Conscience», de George Eeckhoud, flandren tradukita de W. D. Leen, kaj «Het leven van Hendrik Conscience aan het volk verteld» (La vivo de Hendrik Conscience rakontata al la popolo), de A. Hans.

2  fr. 0.04 = Sm. 0.016.

3  Leuven—Louvain.