Rikke-tikke-tak/II

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
I Indekso : Rikke-tikke-tak
de Hendrik Conscience
Tradukita de Maria Posenaer
II
III


Jen marŝas Lena kun la bovino por serĉi laŭlonge de la rivereto la forgesitan herbon. Ŝi kondukas la beston per la ŝnuro kaj promenas malrapide antaŭ ĝi sur la vojeto. Alveninte ĉe loko, kie la erikejo limtuŝas la malaltajn marĉterojn, kaj estas samtempe ombrita de alnarbetoj kaj moviĝantaj juniperoj, Lena deflankiĝas kelkajn paŝojn de la vojeto. Tie ĉi staras fago, kiu eble estis semita de birdo; ĉar kiel ajn malproksimen oni povas vidi, oni ne plu renkontas foliaĵon similan al ĝia. Ĉe la piedo de la alta fago, Lena eksidas teren; ŝi profunde klinas la kapon, senmove rigardas malsupren, ellasas la ŝnuron kaj refalas en sian kutiman revadon.

Nun, en la libera aero, sub la nemezurebla ĉielo, ŝi deŝarĝas sian koron de l’ entenita malĝojo; ŝia buŝo ne plendas, neniu sopiro eliras el ŝia brusto; sed mallaŭta fluo de brilantaj akvoperloj ruliĝas sur ŝiajn genuojn. Longe, tre longe daŭras ŝia doloro; tamen, ŝiaj larmoj iom post iom malpliiĝas, kaj fine ŝi relevas la kapon. Ŝi direktas sian malsekan pupilon ĉielen kaj kantas, kvazaŭ ŝi sendus preĝon al Dio:

          Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
                     Fero varmiĝas,
                     Brako leviĝas.
                     Frapu vi, nu!
                     Rikke-tikke-tu.

Kion do povis en la buŝo de Lena signifi tiu mistera kaj stranga kanto? Vane oni pri tio demandus al ŝi klarigon; ĉar ŝi mem estis nekonscia kial ŝiaj lipoj, sen ŝia scio, konstante ripetis la saltetantajn vortojn de la kanto. Ŝi ankaŭ ne memoris ke iu estus iam antaŭ ŝi kantinta la kanton, kaj eĉ kredis ke ĝi, sen antaŭa kaŭzo, kun rimo kaj ritmo estis formiĝinta en la fundo de ŝia koro. Ĝi nun estis parto de ŝia mistera estaĵo, kiel dua, nur por ŝi komprenebla voĉo; kvankam la kanto nenion klaran esprimis al ŝia spirito, ŝi tamen amis ĝin kiel riĉan fonton de konsolo kaj plidolĉigo de sia sufero, kaj ŝi kutimis, en ĉiuj momentoj de ĝojo aŭ malĝojo, ĝin uzi kiel esprimon de siaj plej profundaj emocioj.

Tiel potenca estis la kanto sur ŝian propran animstaton, ke ŝi, post kiam ŝi estis ĝin diversfoje kaj kun pli kaj pli gaja tono ripetinta, ŝajnis tute forgesi ke ŝi estis destinita por perei kaj morti sub kruelaj agadoj. La sorĉa Rikke-tikke-tak lumigis ŝian vizaĝon per ripozo kaj paco; ŝi tiam malrapide leviĝis, kondukis la bovinon iom antaŭen al pli taŭga vojrando, kaj trakuris la erikejon ĝis sabla monteto, kiu iom pli malproksime altiĝis super la nemezurebla ebenaĵo.

Sur la supro de tiu nuda sablomonto, estis enpremita la formo de sidanta homa korpo. Sendube Lena tre ofte vizitis tiun lokon; ĉar ŝi nun ankaŭ sidiĝis sur la teron kiu portis la premsignon de ŝia korpo. Kun antaŭenklinita kapo, kun la malstreĉitaj brakoj sur la genuoj, ŝi direktis sian nigran pupilon al bluiĝanta punkto ĉe la senlima horizonto.

De tiu punkto, eble malproksima urbo, ŝajnis eliri vojo, kiu kun ĉiuspecaj kapricaj kurbiĝoj trazigzagis la erikejon kaj, flanke de la farmejo, perdiĝis en la marĉherbejoj. Al la apenaŭ videbla komenco de tiu vojo la okuloj de Lena estis senmove direktitaj; ŝi tie sidis kiel la orfino de l’ fiŝkaptisto, kiu de la supro de la dunoj superrigardas la kvietan maretendaĵon kaj kun timeganta koro atendas barkon kiu neniam plu revenos! Sed ne estis tute same por Lena; ŝi ankaŭ atendis ion, sed ne sciis kiun nek kion ŝia koro deziras. Ŝi, vere, ĉiam rigardadis sur la vojon, kaj eble kuŝis en ŝi la sekreta espero, ke laŭ tiu vojo alvenos savonto; sed ŝi konis neniun en la mondo; centoj da vojaĝantoj povus preterpasi, ne vekante ŝian atenton. Ĉu ŝi do estis freneza? Ho, tute ne,—kvankam la filinoj de la farmmastrino ŝin nomis la frenezulino.

Pro senĉesa doloro kaj sub la premegado de l’ malbona akcepto, Lena estis al si kreinta vivmanieron por si mem. Ŝiaj nekomprenitaj agoj ŝajnis ja ofte porti la stampon de l’ frenezeco; kaj tamen, pro tiu senĉesa pripensado, ŝia spirito estis delikatiĝinta, kaj ŝia imago estis akirinta mirindan potencon. La sekretaj emocioj, kiuj supreniĝis el ŝia brusto, neniel estis detruintaj ŝian juĝadon; ŝi pripensis kaj meditis ĉion kio al ŝi okazis, sed la rezulto de ŝia pensado ĉiam en ŝi restis enfermita. Por kio utilis al ŝi inteligenteco kaj prudento? Ĉu ŝi ne estis destinita al certa konsumiĝo?

La suno jam lumigis la okcidentan deklivon de l’ sablomonteto; jam estis de longe posttagmezo, kaj Lena sidis ankoraŭ tie, direktante sian fiksan rigardon al la bluiĝanta punkto. Ŝi malsatis kaj tion ja sentis; ŝiaj intestoj certe dolore sin sentigis... Sed ŝi restis sidanta.

Je tiu momento juna kamparano penetris singarde tra la alnarbetaro, laŭlonge de l’ rivereto; kelkfoje li deturnis la kapon al la farmejo, kvazaŭ li timis ke oni vidos lin, kaj fine alvenis ĉe la fago, kie la junulino estis verŝinta siajn larmojn.

Tiam, sin turnante al la sabloduno, li metis ambaŭ siajn manojn al la buŝo, por doni al sia voĉo difinitan kaj limigitan direkton, kaj kriis:

«Lena! Lena!»

La knabino leviĝis kaj alproksimiĝis kun malrapidaj paŝoj al la juna kamparano, kiu per la fingro montris al ŝi, ke ŝi sidiĝu apud li. Tiam li prenis de sub sia kitelo tranĉaĵon da nigra pano kaj pecon da lardo, distranĉis tiun ĉi lastan per sia tranĉilo en pecetojn sur la panon, kaj, ĝin prezentante al la junulino, li diris mallaŭte, dum li metis kruĉeton da biero kontraŭ juniperarbeton:

«Lena, jen manĝaĵo kaj trinkaĵo.»

La junulino lin rigardis kun profunda dankeco kaj komencis efektive manĝi la nutraĵon, dirante per mallaŭta voĉo:

«Jan, Dio vin rekompencos, ĉar vi protektas min en mia mizera vivo. Dankon pro via dolĉa amikeco.»

Intertempe la brusto de la juna kamparano estis premita de doloro; li nenion diris, kaj rapida larmo fluis el liaj bluaj okuloj, ĝis kiam Lena, finmanĝinte, metis sian manon sur lian ŝultron kaj komencis kun li la jenan interparoladon:

«Jan, mia bona amiko, ne ĉagreniĝu pro mi. Viaj larmoj pli doloras min ol la frapoj de via patrino.»

«Pardonu ŝin pro mi. Ĉar se vi mortus ne preĝinte por ŝi, ho, tiam post ĉi tiu vivo ne estus por ŝi ĉielo... Ŝi estas tamen mia patrino, Lena. Pardonu do al ŝi.»

«Estas nenio por al ŝi pardoni, Jan; en mi ne estas malamo, eĉ ne memoro pri la sufero. Mi jam ĉion forgesis.»

«Ne trompu min, Lena. Kiu povas forgesi tiajn malbonajn agadojn?»

«Mi jam pli ol unu fojon diris tion al vi, kaj vi ne komprenas min, ĉar mi mem ne komprenas kiamaniere mi vivas. Dum oni man- kaj piedfrapas min, mia korpo sentas ja doloron, sed mia spirito restas libera, kaj ĝi daŭrigas revadi pri io duba kaj nekonata, kio preterflugas antaŭ miaj okuloj, kaj karesas min. Tiuj revoj estas la nutraĵo de mia animo;—per ili mi ĉion forgesas: ili parolas al mi pri alia, pli bona vivo kaj kredigas al mi, ke mi ne ĉiam restos orfino. Ĉu Dio en la ĉielo fariĝos mia patro, aŭ ĉu mi revidos mian patrinon, antaŭ ol morti? Mi ne scias!»

«Viaj gepatroj estas mortintaj, Lena. Mia patrino ofte diris tion al mi. Sed pro tio ne estu malgaja: vidu miajn brakojn, kiel fortaj ili jam estas! Ankoraŭ kelkajn jarojn, kaj mi estos viro. Ho, vivu ĝis tiu tempo, Lena! Mi laboros por vi de l’ mateno ĝis la vespero, eĉ se mi eterne devus esti via servisto.»

«Mia servisto, vi!... Tio ne okazos, Jan. Rigardu mian vizaĝon, kaj diru, kion vi vidas en miaj travideblaj vangoj?»

La juna kamparano metis ambaŭ manojn antaŭ sian kapon, kaj diris enbuŝe kun dolora ekĝemo:

«La morton, la morton!»

Longa silento regis nun sub la tremetantaj juniperoj, ĝis kiam Jan, prenante la manon de Lena, ŝin jene alparolis:

«Lena, vi neniam konis viajn mortintajn gepatrojn; de via infaneco vi estis edukata de mia patrino, kaj vi travivis pli da sufero kaj doloro, ol dek homoj povus elporti. Se tio daŭrus, vi mortus, mi tion konfesas kun plorantaj okuloj; sed se de nun oni lasus vin trankvila kaj bone agus al vi, ĉu vi ne daŭrigus vivi?»

«Daŭrigi vivi?» ripetis Lena, «kiu konas la horon de sia morto? Mi komprenas kion vi volas fari.—Kial pro mi eksciti vian patrinon kaj altiri sur vin ŝian malamon?»

«Kial!» kriis Jan kun duonkolera esprimo. «Kial? Ho, mi nescias; sed, kredu min: se vi havas fiksan ideon, revon, kiu tute plenigas vin, mi ankaŭ havas ideon, kiu ĉiam akompanas min, ĉe la plej peniga laboro same kiel dum la plej profunda dormado. Tiu ideo, estas ke mi devas kompensi por vi la malbonaĵojn kiujn faris al vi mia patrino. Ho, Lena, mi ne parolas tiel bele kaj konvinke kiel vi; sed, pro Dio, ne dubu pri tio: de post la tago de via morto Jan ne plu laboros, kaj baldaŭ, en la tombejo, li kuŝos sub la tero apud vi! Kaj se vi demandus min kial, mi ne povus doni al vi klarigon. Sub mia kitelo batas koro kiu sentas ĉi tion: vi estas malfeliĉa orfino,—tio al mi sufiĉas. Daŭrigu do vivi, Lena, ĝis kiam mi estos plenkreska kaj plenaĝa; tiam mia laboro...»

«Hejmen kun la bovino!» subite kriis de malproksime minacanta voĉo.

Jan leviĝis, rigardis petegante en la okulojn de Lena kaj malaperis inter la alnarbetaro, dum li dolĉe diris:

«Mi tuj venos al la farmejo. Iru kviete, ŝi ne frapos vin!»

Lena prenis la bovinŝnuron en la manon kaj enpaŝis malrapide la vojeton al la farmejo.