Rikke-tikke-tak/III

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
II Indekso : Rikke-tikke-tak
de Hendrik Conscience
Tradukita de Maria Posenaer
III
IV

En la vilaĝo Westmal4 staris malgranda forĝejo, en kiu kvar viroj, la mastro kaj tri laboristoj, sin okupis pri diversaj forĝlaboroj. Tiom kiom ebligis la bruo de l’ fajliloj kaj marteloj, oni tie parolis pri l’ imperiestro Napoleono kaj pri liaj grandaj agoj. Unu el la helpantoj, al kiu mankis du fingroj de la maldekstra mano, ĵus komencis gravan rakonton el la milito de Italujo, kiam subite du rajdantoj haltis antaŭ la forĝejo, kaj unu el ili kriis al la forĝistoj:

«Ĉi tien, amikoj! oni hufnajlu mian ĉevalon!»

La laboristoj rigardis scivole la du fremdulojn, kiuj nun desaltis de siaj ĉevaloj. Oni facile povis rimarki ke ambaŭ estis militistoj, ĉar unu el ili havis profundan cikatron tra sia vizaĝo kaj portis ruĝan rubandon sur sia vesto; la alia, kvankam ankaŭ vestita per riĉaj burĝaj vestaĵoj, ŝajnis submetita al li kaj prenis la bridon de lia ĉevalo, kun la demando:

«Ĉe kiu piedo, kolonelo?»

«Antaŭe, maldekstre, leŭtenanto!» estis la simpla respondo.

Dum unu el la helpantoj prenis la ĉevalon kaj ĝin kondukis en la hufstalon, la kolonelo eniris la forĝejon, ĝin atente ĉirkaŭrigardis kaj prenis laŭvice diversajn laborilojn en la manon, kvazaŭ li provis rekoni kelkajn da ili. Kaj efektive li baldaŭ trovis kion li serĉis: per unu mano li tenis nun pezan prenilon kaj per la alia martelon, kaj rigardis tiujn ilojn kun nekomprenebla rideto, kiu tiel mirigis la laboristojn, ke ili restis kun malfermita buŝo rigardantaj la fremdulon.

Intertempe la fero estis metita en la fajron; la balgoblovilo ĝemis, kaj brilaj fajreroj ĉirkaŭis la flamajn karbojn. La laboristoj staris pretaj, kun la marteloj en la manoj; la mastro prenis la feron el la fajro kaj komencis la laŭritman forĝbruadon.

Tiu gaja muziko ŝajnis tre emocii la kolonelon; li aŭskultis kun ĝoja esprimo sur la vizaĝo, kvazaŭ alloga kordludado sonis en liaj oreloj. Tamen, kiam oni estis tuj deprenonta la hufferon de l’ amboso, por provi ĝin ĉe la piedo de la ĉevalo, fierega malŝato sin montris sur lia vizaĝo;—li prenis el la manoj de la mastro la prenilon kun la fero, tiun ĉi remetis en la fajron, kriante:

«Ne tiel! Kiel maldelikatan vi farus? Nu, gaje, knabo, blovu nur!»

Dum oni plenumis lian ordonon pro respekto kaj ĉiu lin kun miro rigardis, li demetis sian veston kaj nudigis siajn muskolhavajn brakojn. Kiam la fero estis blanke varmigita, li ĝin metis sur la amboson. Tiam, prenante la manmartelon, same kiel fajrolaboristo5, li gaje kriis al la helpantoj:

«Atentu, viroj! Mi batas takton, ni forĝos huffereton tian, ke la ĉevaloj de l’ imperiestro ne havas pli bonajn. Nu! Atentu la kanton!

Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
Fero varmiĝas,
Brako leviĝas.
Frapu vi, nu!
Rikke-tikke-tu.
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
Fer’ malmoliĝas,
Kor’ kuraĝiĝas.
Frapu vi, nu!
Rikke-tikke-tu.

Nu, rigardu tiun huffereton!»

La laboristoj rigardadis la belan kaj delikatan hufferon kun malfermita buŝo kaj kvazaŭ mutiĝintaj. Nur la mastro ŝajnis pensi pri io alia kaj de temp’ al tempo skuis la kapon, kiel iu, kiu enprofundiĝis en dubon. Li pliproksimiĝis al la fremdulo, kiu nun jam estis ree surmetinta sian veston; sed kiel ajn atentege li lin rigardadis, li tamen ŝajnis ne rekoni lin.

Rapide nun la ĉevalo estis hufnajlita, kaj jam atendis antaŭ la forĝejo por preni sian rajdanton. La kolonelo donis al la mastro kaj al ĉiuj laboristoj afablan manpremon, kaj metis du orajn Napoleonojn sur la amboson, dirante:

«Unu por la mastro,—unu por la helpantoj. Trinku vi ĉiuj gaje je mia sano!»

Poste li surĉevaliĝis kaj kun sia kunulo antaŭen rajdis en la vilaĝon.

La du fremduloj estis apenaŭ malaperintaj malantaŭ ia angulo, kiam la laboristoj kune sin turnis al la mastro kaj lin rigardis kun demandanta mieno.

«Kolonelo, kolonelo!» murmuris unu el ili, «mi diras ke la viro estas forĝisto, aŭ estis. Mi estas certa ke vi konas lin, mastro!»

«Verdire», respondis la mastro, «en mia vivo mi nur konis unu personon, kiu kun tiom da rapideco kapablis forĝi tian malpezan kaj delikatan hufferon. Kaj se mi ne eraras, la kolonelo estas neniu alia ol Karel van Milgem, kiun kutime oni nomis Rikke-tikke-tak.»

«Ĉu li eble estas la gaja forĝisto de Westmal?» diris unu el la laboristoj. «Mi multe aŭdis pri Karel Rikke-tikke-tak; sed tiu estis ebriulo, malsprita drinkemulo, kiu ofte malordigis la tutan vilaĝon. La kolonelo ŝajnas multe tro respektinda viro. Estas neeble!»

La mastro sidiĝis sur la amboson kiel iu, kiu sin preparas por rakonti, kaj jene parolis al la helpantoj:

«Amikoj, nia tagsalajro estas ĉiuokaze dekoble perlaborita; ni ne plu laboros antaŭ la ripoztempo. Aŭskultu kaj juĝu vi mem. La kolonelo estas certe Karel van Milgem. Antaŭ proksimume dekses jaroj loĝis tie ĉi, en tiu sama forĝejo, juna viro, kiu estis edziĝinta kun belega kamparanino el la ĉirkaŭaĵo de Moll. Ili tiel amegis unu la alian, ke la tuta vilaĝo miris pri tia ĉiela edziĝo. Karel van Milgem, ĉar tiu ĉi viro estis li, laboris de l’ mateno ĝis la vespero, tiom ke ŝvito gutetis de lia frunto, kaj ĉar la tutan tagon li kantis ĉe l’ amboso tiun saman strangan kanteton, kiun tiel bone konas la kolonelo, oni inter la amikoj lin nomis Karel Rikke-tikke-tak. Kontenta li estis ĉiam, humora en ĉiuj siaj respondoj, kaj neniam eliris el lia buŝo vorto kiu ne gaje ridigis. Pro tio, ne estis en Westmal unu homo tiom amata de ĉiuj kiom Karel, la gaja forĝisto. Jam Karel estis de kelkaj jaroj edziĝinta, ne havante infanojn, kiam subite li rimarkis ke li baldaŭ estos patro. Nun lia ĝojo ne plu havis limojn; la stranga kanto de Rikke-tikke-tak ne ĉesis sin aŭdigi de l’ mateno ĝis la vespero, kaj tie ĉi kaj tie oni ektimis, ke Karel povus freneziĝi; ĉar pro ĝojo li ne plu povis kvietiĝi. La tago fine venis: Karel iĝis patro de ĉarma filineto; sed, ho ve! lia malfeliĉa edzino ne plu leviĝis. Ŝi kuŝas en la tombejo;—vi ja scias, kie staras la fera kruceto. De post tiu malfeliĉa momento, Karel ne plu estis la sama viro; li lasis la martelon kuŝanta apud la amboso, ekbruligis sian fajron ne plu du fojojn ĉiusemajne kaj komencis drinki, kvazaŭ li volus sin memmortigi. Ĉiuj liaj kantetoj estis forgesitaj, kaj li tiel senmore vivadis, ke li fariĝis la skandalo de la tuta vilaĝo. Kiam li revenis hejmen, ebria kaj kolera, li kutime agis kvazaŭ frenezulo; sed la servistino, kiu loĝis ĉe li por prizorgi la infanon, konis certan rimedon por trankviligi lin. Ŝi metis lian filineton sur liajn brakojn,—kaj, kiel ajn ebria estis tiam Karel, li kvietiĝis per la vido de sia infano kvazaŭ per nekonata sorĉpotenco. Tiam li gaje ridis kiel antaŭe, metis la infanon sur sian genuon, kaj, ŝin rajdigante kvazaŭ sur ĉevalo, li ĉiufoje kantis ankoraŭ kun nova ĝojo sian strangan kanton de Rikke-tikke-tak. Ke Karel iam estis fariĝinta tute malbona viro, mi ne kredas; ĉiu sufiĉe sciis, ke la morto de lia tro amata edzino estis la kaŭzo de lia ĉagreno kaj de lia drinkemo; kaj ĉiufoje kiam Karel devis preteriri la tombejon kaj la feran krucon, eĉ kiam li estis tiel ebria ke li ne plu kapablis stari, tamen larmoj elŝprucis el liaj okuloj, dum ĉiuj tion vidis. Tial oni tre kompatis lin, kaj la najbaroj, sen lia scio, provizis lian infanon per ĉio. Tiu vivmaniero estis daŭrinta proksimume tri jarojn, kiam Karel grave malsaniĝis kaj sufiĉe longatempe devis resti en sia lito. Liaj amikoj, helpatoj de la pastro, tiel bone estis admonintaj lin dum lia malsano, ke li ŝajnis tute resanigita je sia drinkemo; sed alia ideo estis en li naskiĝinta. Li volis forlasi la vilaĝon, kie la tombo de lia edzino tro ofte sin al li prezentis; kaj, ne dirinte al iu ajn kien li volis iri, li vendis sian forĝejon, kunprenis ian frumatenon sian kvarjaran infanon tra la erikejo, kaj restis for. Neniam, de tiu tempo, ni aŭdis ion pri li aŭ lia infano.»

«La kolonelo estas Karel Rikke-tikke-tak; tio ne estas pridubebla!» kriis unu el la laboristoj.

«Certe, li estas van Milgem mem,» daŭrigis la mastro. «Li prenis multajn ilojn en la manon: tiuj kiujn mia patro aŭ mi faris aŭ aĉetis, li ĉiujn indiferente demetis, sed ĉiujn laborilojn kiuj estas konservitaj el la forĝejo de Rikke-tikke-tak, li rigardis kun emocio;—vi ja bone tion rimarkis,—kaj ankaŭ lia Kempenlanda lingvo, lia lerteco en la forĝado kaj super ĉio lia kanteto! Jes, jes, li estas knabo el nia vilaĝo... Kiu tion dirus, kolonelo!»

Dum en la forĝejo oni tiele daŭrigis paroli pri Karel Rikke-tikke-tak, la du fremduloj estis enirintaj la gastejon la Krono, estis enstaligintaj siajn ĉevalojn kaj iom manĝintaj; poste la kolonelo sole forlasis la gastejon, piediris sur la grandan vojon kaj alfrapis ĉe la sekretario de la komunumo. Li estis kondukata en apartan ĉambreton kaj atendis sufiĉe longe, antaŭ ol la sekretario revenis de la kampo kaj malfermis la pordon de la ĉambro kun profunda solena kliniĝo, dirante:

«Sinjoro kolonelo van Milgem, via humila servanto. Pardonu al mi, ke mi...»

Sed la kolonelo ne lasis al li la tempon por pliaj ĝentilaĵoj, kaj, afable prenante lian manon, li demandis:

«Nu, amiko, kion vi eksciis? Ĉu mia infano estas trovita?»

«Ne, sinjoro kolonelo, ne jam,» respondis la sekretario senkuraĝe.

«Ve!» ĝemis la militisto, malespere metante la manon sur la frunton, «ĉu mi do devus forlasi mian tutan esperon?»

«Sinjoro kolonelo,» rediris la sekretario, «bonvolu aŭskulti miajn klarigojn, kaj vi opinios ke, anstataŭ perdi ĉiun esperon, ni verŝajne alproksimiĝas al la malkovro de la vero. Je via lasta vizito vi lasis al mi sufiĉe da mono por ke mi ne ŝparu kostojn por enketoj, kaj vi povas kredi ke mi nenion preterlasis por meriti vian favoron kaj la promesitajn mil frankojn. Jen tio kion mi eksciis. Kiam Karel van Milgem (la sekretario profunde kliniĝis antaŭ la kolonelo) forlasis Westmal kun sia kvarjara infano, li diris al neniu kien li intencis iri; eble li mem tion ne sciis. Tiam mi per vi sciiĝis kaj trovis konfirmite per miaj esploroj, ke en Weelde, apud Turnhout, li konfidis sian infanon al ia maljuna lernejestro, Pieter Driessens, kiu ekster la vilaĝo vivis sole kaj izolite kun sia edzino. Karel van Milgem estis doninta al la adoptintaj gepatroj de sia infano malgrandan feran keston en kiu estis enŝlosita la vendmono de lia forĝejo, kaj kiun la du maljunuloj okaze de bezono povis malfermi, por ke al la infano kaj al ili mem ne manku io necesa. Tiam Karel van Milgem estas foririnta al Holando, kie, laŭ verŝajno, li eniris militservadon sub la komando de la Franca generalo Pichegru. Certe estas, ke de tiu tempo li ne plu zorgis pri sia infano. Tion almenaŭ rakontis al mi la enloĝantoj de Weelde, kiuj estas konintaj Pieter Driessens.»

«Tiuj homoj ne scias kion ili diras, amiko,» interrompis lin la kolonelo, «mi skribis eĉ du fojojn el Egiptujo por informiĝi pri la stato de mia infano. Ĉiuj miaj leteroj restis sen respondo; kaj kiam, post la morto de Kleber, mi revenis Francujon, kaj estis fine al mi permesite veni persone por viziti mian infanon; kiam kun malkvieta koro mi galopis tra la erikejo kaj alproksimiĝis al la loko kie mi estis lasinta mian filinon,—mi nur trovis cindramason! Al vi diri kion mi sentis antaŭ tiu terura vidaĵo, estas neeble, sekretario: vi ankaŭ havas infanojn... Feliĉe mi aŭdis el la buŝo de kelkaj kamparanoj, ke Pieter Driessens kun la malgranda Monica sin estis savinta el la brulado, kaj foririnta por peti almozojn.»

«Tio estas vera, sinjoro kolonelo; la edzino de Pieter Driessens cindriĝis; li sola, portante la malgrandan Monica sur la dorso kaj feran kesteton sub la brako, sukcesis sin savi el la flamoj. Tiam li ricevis belan rekomendleteron por almozpeti kaj forvojaĝis kun sia adoptita infano, por peti helpon en la vilaĝoj. Mi scias per fidindaj informoj, ke oni vidis lin almozpetantan kun la malgranda Monica en Ravels, Merxplas, Beerse, Arendonck kaj Rethy; sed de kiam li forlasis tiun lastan vilaĝon, li estis sola: oni vidis lin sen la malgranda Monica en Meerhout, Olmen, Balen kaj Moll, kie li malsaniĝis kaj mortis. Nur de antaŭhieraŭ mi konas la lokon kaj la tagon de lia morto. La sekretario de Moll sendas al mi lian mortateston kaj aldiras, ke en la poŝoj de la bruldetruita Driessens6 oni nenion trovis, kio povus retrovigi la postsignon de l’ infano, kiun, li tion scias, mi senhalte serĉadas. Li ankaŭ ne parolas pri la fera kesteto. Ĉu vi kredas, sinjoro kolonelo, ke Pieter Driessens estis kapabla por fari ion malbonan al via infano aŭ ŝin forlasi en la erikejo aŭ la arbaroj?»

«Ho, neniam!» respondis la kolonelo, «li iam estis mia instruisto kaj restis ĉiam mia plej bona amiko. Kiam mi venis ĉe lin kun mia infano kaj diris al li, ke mi volas iri Holandon por, kiel vi supozas, preni servon ĉe Pichegru, li mem petegis min ke mi lasu mian Monica loĝadi ĉe li, tiom por lia propra plezuro en liaj maljunecaj tagoj, kiom por la bono de l’ infano, ĉar sen tio mi estus devigita ŝin konfidi al fremdaj manoj. Mi estas certa, sekretario, ke li ie cedis la malgrandan Monica al bonaj homoj, kaj donis la feran kesteton, laŭ mia intenco, al ŝiaj novaj adoptintaj gepatroj.»

«Tio estas ankaŭ mia konvinko, sinjoro kolonelo; kaj, ĉar miaj informoj kredigas min ke Monica devas esti inter Rethy kaj Meerhout, mi intencis iri morgaŭ al Moll kaj viziti ĉiujn ĉirkaŭantajn vilaĝojn kaj farmbienojn.»

«Nu, sekretario, mia amiko, faru kiel vi diras; via peno ne restos sen rekompenco. Mi disponas ankoraŭ kelkajn tagojn, kaj volas ekprovi ĉu mi povas vin helpi. Hodiaŭ vespere ni noktloĝos en Lichtaert, kaj morgaŭ, je proksimume tagmezo, ni estos ankaŭ ĉe la sekretario de la komunumo Moll, por konsiliĝi kun vi pri tio, kion ni estas farontaj.—Ne ŝparu monon, mia amiko; prenu komfortan veturilon kaj ne senutile lacigu vin pro mi. Do ĝis morgaŭ; Dio havigu al ni feliĉan rezulton!»

Post tiuj ĉi vortoj la kolonelo stariĝis, premis la manon de la sekretario kaj reiris al la Krono. Unu horon poste, du rajdantoj eniris la vojon al Lichtaert.

Piednotoj[redakti]

4 Westmal, vilaĝo, kiu kuŝas je kvar horoj da piediro malproksime de Antverpeno, sur la granda vojo al Turnhout, meze de l’ erikejo.

5 Fajrolaboristo estas tiu, kiu, dum la forĝado, turnas la feron per la prenilo kaj tiel gvidas la laboron.

6 Laŭ popola plimallongigo: Driessens, kies domo estas bruldetruita. (Noto de la tradukintino).