Rikke-tikke-tak/IV

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
III Indekso : Rikke-tikke-tak
de Hendrik Conscience
Tradukita de Maria Posenaer
V


La morgaŭan tagon, frumatene, kolonelo van Milgem kun sia kunvojaĝanto rajdis sur la ondlinia erikeja vojo kiu kondukas de Lichtaert al Moll.

La suno brilege radiis ĉe la blua ĉielo kaj suprenigis el la sabla ebenaĵo moviĝantan nebulvualon, kiu similigis ĝin al brulanta maro kun malprecizkoloraj flamoj. La karakteriza aromo de l’ erikejo kaj la odoro de la erikbulfajroj7 plenigis la aeron; la cikadoj kantis sian unutonan kanton, kaj mil aliaj bestetoj petolis inter la floraro de l’ erikejo. Ĉio tio potence impresis la sentojn de la kolonelo: en tia aero li estis pasiginta siajn plej belajn jarojn; ĉio, eĉ la delikata herbo, revenigis en lian memoron pensojn emociantajn. Li do rajdis kun klinita kapo antaŭ sia kunulo kaj, profunde silentante, li lasis senatente pendi la bridon de sia ĉevalo.

Dum pli ol unu horo la juna leŭtenanto respektis la silentadon de sia superulo. Tamen, post tiu tempo li irigis sian ĉevalon flanke de tiu de sia kunvojaĝanto kaj diris kun konsolanta voĉo:

«Kolonelo, forpelu do vian malĝojon. Mi tre bone komprenas vian deziron revidi vian infanon; sed viro kiel vi, kiu centfoje rigardis sentime la malamikon kaj la morton, ĉu tiu lasus sin subpremi de ordinara sufero?»

«Ordinara sufero?» respondis la kolonelo, «efektive, Adolf, ĝi estas ordinara sufero; sed pro tio ĝi ne estas malpli profunda. Bone komprenu tion, mia amiko: dum mia tuta vivo mi nur unu fojon amis virinon. Kvankam ŝi estis kamparanino, ŝia memoro sekvas min eĉ sur la batalkampon. Ŝi estas mortinta, la kompatinda Barbara! sed ŝi lasis al mi infanon, la garantiaĵon de nia amo, kiun ŝi donis al mi je la kosto de sia vivo. Esti devigata timi ke la sola produkto de nia edziĝo eble vagadas almozpetante, suferas pro malsato kaj honto, dum mi havas la rimedojn por ŝin por ĉiam feliĉigi! Scii, ke mia Barbara eble el la ĉielo igas min responda pri sia infano...»

«Kolonelo, kolonelo!» interrompis la leŭtenanto, «vi trofantaziigas vian doloron; tio ne estas la rimedo por ĝin malakrigi. Konsideru do la aferojn kun kvieteco. Militisto havas ja sufiĉe da povo sur sian koron por konsoliĝi pri malfeliĉo, eĉ pli granda ol tiu ĉi.»

«Ĉu vi do pensas, Adolf,» rediris la kolonelo, «ke oni tiel facile per fero ĉirkaŭas sian koron kiel sian korpon? Vi eraras. Mi scias ke vi supozas vin sensenta, kaj vi ĉiam pri tio ŝajnas fiera. Vana estas tamen via supozo. De antaŭ dek jaroj vi forlasis vian vilaĝon, ĉu ne? Nu, diru al mi, se via okulo tie, ĉe la horizonto, subite ekvidus la dometon, en kiu loĝas via maljuna patrino, ĉu vi verŝus larmojn aŭ ne?»

La juna leŭtenanto silentis dum kelkaj minutoj kaj respondis kun mallevitaj okuloj, kvazaŭ li estus hontanta:

«Ho, mi surgenuiĝus kaj verŝus larmojn, kolonelo!»

«Ha, tiam vi ankaŭ facile komprenos, ke mi tute allasas min al la espero revidi mian infanon kaj senĝene verŝus larmojn, se Dio permesus al mi ŝin trovi. Sciu, Adolf: mi havas nek patrinon, nek patron, nek fraton, nek parencojn; en la mondo ekzistas nur unu estaĵo, al mi ligita per ligiloj de l’ sango kaj de l’ rememoro; tiu estaĵo estas la infano de mia malfeliĉa Barbara. Ŝi mortante donis ŝin al mi en miajn brakojn, kaj diris ankoraŭ dum ŝi ploregis: ho, ĉiam amu ŝin, amiko!»

La voĉo de l’ kolonelo estis dum tiuj vortoj fariĝinta tiel sensona, ke la leŭtenanto, pro respekto al lia emocio, restis malantaŭe kaj silentante malproksimiĝis de sia superulo. Tiu ĉi baldaŭ mem malakcelis sian ĉevalon kaj atendis sian kunulon. Tiam li antaŭenmontris per la fingro kaj diris profunde kortuŝite:

«Adolf, se vi metus vian manon sur mian koron, vi sentus kiel rapidege la sango fluas tra miaj vejnoj. Mia bona amiko, ne miru ke larmoj brilas en miaj okuloj. Ĉu vi vidas tie, super la juniperoj, altan fagon levantan sian imponantan supron apud la rivereto? Tiu arbo aŭdis mian unuan amvorton! En ĝia ombro tremetanta knabino ricevis mian timeman amkonfeson! Ĉio konas min ĉi tie: herbo, eriko, akvo, arboj, ĉio salutas min per lingvo kortuŝanta. Venu, malsupreniĝu ni ĉi tie. Mi volas vidi, ĉu la ŝelo de la fago konservis la signon de nia amo!...»

Dum kelkaj momentoj ili gvidis siajn ĉevalojn per la brido, ĝis kiam ili ne povis iri pli antaŭen kun la bestoj; tiam ili ligis ilin ĉiu al iu arbo, kaj transsaltis la rivereton. Alveninte antaŭ la fago, la kolonelo kunigis siajn manojn, klinis la kapon kaj rigardadis de sub siaj okulharoj la entranĉitan signon, kiu brilis al li renkonten, kiel saluto de lia Barbara.

Subite, kvazaŭ mistera frapo estus lin trafinta, li stariĝis kaj streĉis la orelon al mallaŭta kaj malproksima bruo. La leŭtenanto ektimis pri la movo de sia superulo kaj nevole metis la manon sur la flankon kie kutime pendis lia glavo; sed deviganta signo ordonis lin resti senbrua.

De malantaŭ la alnoaleeto, kiu plilongiĝis laŭlonge de la rivereto, laŭtiĝis nun kelkaj dolĉaj, arĝentecaj sonoj, kaj baldaŭ oni aŭdis distingeble kvazaŭ infanvoĉon, kantantan:

          «Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
                     Fero varmiĝas,
                     Brako leviĝas.
                     Frapu vi, nu!
                     Rikke-tikke-tu.»

Same senmova restis la kolonelo, post kiam la malproksima voĉo jam perdiĝis. Li verŝajne atendis duan strofon de la kanto. Ne aŭdante ĝin, li mem diris kun stranga mallaŭta tono:

          «Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
                     Fer’ malmoliĝas,
                     Kor’ kuraĝiĝas.
                     Frapu vi, nu!
                     Rikke-tikke-tu.»

Nenia sono lin respondis: la alnoaleeto restis muta. Li rapide iris al la leŭtenanto, kaj, lin fortirante, li diris kun mallaŭta voĉo:

«Venu,—venu, mia amiko; ĉiuj miaj nervoj tremegas. Mi estas morte kortuŝata. Estas mia Barbara, kiun vi aŭdis, ŝia voĉo, ŝia kanto!... Kion vi al mi rezervas, ho Dio!»

Subite la kolonelo haltigis sian akompananton, kaj montris al li, ne parolante, junan knabinon, kiu sidis sur la herbaro ĉe la subaĵo de kelkaj juniperarbetoj. Ŝi ne ŝajnis scii ke oni observis ŝin; ĉar ŝiaj grandaj nigraj okuloj fikse kaj senmove rigardis la fagon, kaj ĉe ŝia malfermita buŝo kurbiĝis la fingroj de ŝia dekstra mano, kvazaŭ ŝi volus forpeli ĉiujn bruojn de l’ erikejo por nur kapti unu solan.

La kolonelo faris movon por al ŝi alproksimiĝi, kaj nur tiam ŝi kun timo rimarkis, ke nekonataj personoj per akraj rigardoj ŝin observis. Tamen, ŝia timo tuj malaperis, kaj nepriskribebla rideto albrilis de ŝia vizaĝo al la du fremduloj.

La kolonelo, venkita de malpacienco, iris al la junulino, genufleksis apud ŝi, prenis unu el ŝiaj manoj, kaj demandis tremante:

«Infano, kiu estas via nomo?»

«Lena,» estis la respondo.

Dolora krio eliĝis el la brusto de la militisto; li diris malespere:

«Lena? Ho, ĉielo, ne estas ŝi!»

Dum tiu plendo larmoj ŝprucis el liaj okuloj, kaj li kaŝis sian vizaĝon per siaj manoj. La juna leŭtenanto volis helpi sian superulon por restarigi lin, sed tiu ĉi dolĉe forpuŝis lin kaj komprenigis ke li sen interrompo volis sin allasi al sia emocio.

Laŭvice Lena rigardis la du fremdulojn kun demandanta vizaĝo, ĝis kiam ŝi aŭdis ke la surgenuiĝinta viro maldolĉe ploras. Tiam ŝi mem prenis lian manon kaj diris tiel delikate kaj kompate:

«Kiu estas la kaŭzo de via doloro, sinjoro? Ĉu la kanteto de Rikke-tikke-tak vin suferigas? Mi ne plu kantos ĝin.»

La kolonelo, emociita de la tono de ŝia voĉo, perforte forviŝis la larmojn el siaj okuloj, kaj ankoraŭ pliproksimiĝante al ŝi, li demandis time kaj rapide parolante:

«Diru, knabino, kiu instruis al vi tiun kanton?»

«Mi ne scias,» estis la dolĉa respondo. «Mi jam konas ĝin de longe; sed mi ne scias de kiam.»

«Ĉu vi ne rememoras, mia infano, ke, kiam vi estis tre juna, vi ĉiam aŭdis bruon kvazaŭ de marteloj, kiuj laŭvice falas sur amboson?»

Lena ne respondis pri tiu demando; sed ŝiaj okuloj larĝe malfermiĝis, kaj per siaj ungoj ŝi frotis sian frunton, kvazaŭ ŝi volus el ĝi eligi rememoron.

«Aŭskultu!» diris la kolonelo ankoraŭ pli rapide. «Aŭskultu, ĉu vi ne ofte tion aŭdis?»

Li tiam frapis en sian manon per la tenilo de sia vipo, imitis la frapadon de la marteloj sur la amboson, kaj kantis:

«Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fer’ malmoliĝas, Kor’ kuraĝiĝas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.» Terure tremis la knabino ĝis la fino de la kanto; tiam ŝi ekkriis kun ravanta ĝojo:

«Jes, jes, Rikke-tikke-tak!»

Kaj ŝi ankaŭ kunfrapis la manojn laŭ la ritmo de la kanto.

«Ĉu vi ne rememoras, knabino, ke viro rajdigis vin sur sia genuo laŭ la ritmo de Rikke-tikke-tak?»

Lena metis la fingron al la buŝo kaj fermis la okulojn. Post momento da silento ŝi diris mallaŭte, kvazaŭ ŝi dubus:

«Tiu viro.... tiu viro.... estis mia patro?»

Je tiu vorto la kolonelo tremegis en ĉiuj membroj; li jam malfermis siajn brakojn por ĉirkaŭpremi Lena; sed li haltis kaj demandis:

«Ho, infano, ĉu via nomo vere estas Lena? Pripensu bone... Ĉu vi ne scias kiun nomon donis al vi la viro, kiam vi rajdis sur lia genuo?»

Lena terenrigardis kaj pripensis unu momenton; tiam ŝi diris malrapide:

«Li diris: kara... kara.... kara Monica!»

«Mia infano! mia infano!» kriis la kolonelo, tiel ke liaj vortoj resonis trans la ebenaĵo,—kaj li ĉirkaŭpremis Monica en siaj brakoj.

La junulino malrapide levis al li siajn gagatnigrajn okulojn, dolĉe ridetis, kaj baldaŭ, supermezure kortuŝita, ŝi apogis sin senforte kontraŭ la batanta koro de sia patro.

Unu horon poste, la kolonelo, kun sia filino ĉe sia brako, venis el la alnarbetaro sur la vojon al Moll; la leŭtenanto sidis sur unu el la ĉevaloj kaj kondukis la alian per la brido. Sur la pala vizaĝo de Monica brilis nun delikata ruĝo kiel oni ĝin vidas sur la petaloj de blankaj rozoj; ŝi ne povis deturni sian rigardon de la vizaĝo de sia patro kaj feliĉege alridis lin. Li karesis la knabinon ĉe ŝiaj kapo kaj ŝultro, kaj ofte haltigis ŝin por kisi ŝian frunton.

Tiel ili antaŭeniris tra la erikejo, ofte haltante, ĝis ili ekvidis dekstraflanke la izolitan farmejon, kaj ne povis iri pli antaŭen ne malproksimiĝante de ĝi.

Certe, la kolonelo intencis ne meti unu piedon en la domon, kie lia malfeliĉa filino estis suferinta tiel longan martirecon; precipe li volis eviti la vidon de la malbona virino, kiu estis ŝanĝinta la nomon de la infano al ŝi konfidita por posedi la feran kesteton kaj la trezoron enŝlositan en ĝi. Tial li kun ia malpacienco tiris Monica per la mano kaj provis, per dolĉaj vortoj kaj amaj karesoj, altiri ŝian atenton kaj deturni ĝin de la farmejo. Sendube Monica estis al li ĉion rakontinta kaj parolinta, kun nekaŝita amo, pri la juna kamparano, kiu tiel fidele kaj sinofereme ŝin protektis kaj amis. La kolonelo ja konjektis ke ŝi ne sen ĉagreno adiaŭdiros lin, kiu estis por ŝi frato kaj konsolanto dum ŝia maldolĉa suferado; sed, kiel ajn dankeme Monica estis parolinta pri Jan, ŝia patro sentis ja profundan antipation por la filo de la kruela turmentintino, kaj prefere estus rompinta por ĉiam ĉiujn rilatojn kun la malbona familio.

Spite la zorgemo de sia patro, Monica subite fortiris sin el liaj brakoj, turnis la vizaĝon al la farmejo kaj restis tiele staranta senmove.

La kolonelo respektis unu momenton ŝian profundan emocion; baldaŭ tamen li vidis multegajn larmojn elfluantajn el ŝiaj okuloj, kaj li diris:

«Kara Monica, ĉu vi povas ĉagreniĝi pro via foriro de loko, kie oni tiel multe suferigis vin?»

«Ĉu li ne mortos?» ŝi sopiris.

«Ne pensu pri tio, mia infano. Eble je la komenco via foriĝo ĉagrenos lin; sed li baldaŭ konsoliĝos kaj forgesos vin.»

Neordinara fajro brilis en la okulo de la junulino.

«Min forgesi?» ŝi kriis. «Li forgesi sian fratinon? Ho, se mi povus ankoraŭ unufoje lin revidi!—Vidu, vidu, jen li estas! Jan! Jan!»

Kaj kvazaŭ sago el la arko ŝi flugis tra la erikejo ĝis la juna kamparano, kiun ŝi estis ekvidinta, malproksime preterpasintan inter la alnoj. Kun malfermitaj brakoj ŝi saltis al li renkonten, dirante:

«Jan, mi foriras; malproksimen, malproksimen de tie ĉi.»

La junulo rigardis ŝin kun miro kaj ŝajnis ne kompreni ŝin. Ŝi tamen montris per la fingro al la erikejo kaj diris:

«Vidu, jen venas mia patro. Tio estis la voĉo, kiu ĉiam en mi parolis.»

«Ĉu tiu riĉa sinjoro via patro?» murmuris Jan kun kreskanta emocio.

«Jes, kaj mi ne plu nomiĝas Lena; mia nomo estas multe pli bela: Monica!»

La juna kamparano, kiu nur tiam klare komprenis sian malfeliĉon, ektremis kiel kano kaj senparole irigis siajn vagantajn okulojn de la kolonelo al la knabino. Baldaŭ li alkroĉiĝante ekkaptis alnotrunkon, kaj apogis kontraŭ ĝi siajn kapon kaj ŝultron, dum malĝojaj larmoj elfluis el liaj okuloj.

Monica komprenis la doloron kiu traboris lian koron; ŝi ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, kun dolĉa perforto fortiris lian kapon de l’ arbotrunko kaj premis, la unuan fojon de sia vivo, ardan kison sur lian frunton.

«Jan, Jan!» ŝi kriis, «ho, ne estu malĝoja, mi ankoraŭ ja revenos. Al mi ankaŭ tre doloras ke mi devas vin forlasi.»

Tiuj amelmontroj ŝajnis refortigi la junulon; kun pli silenta doloro li nun rigardadis la plorantan knabinon, kies brako ankoraŭ ĉirkaŭis lian kolon... Sed nun la kolonelo interrompis subite per sia alveno la elfluiĝon de ilia reciproka emocio. La patro nur vidis en tiu sceno la ateston de amikeco inter du infanoj. Alproksimiĝante la junan kamparanon, li prenis lian manon kaj diris:

«Jan Daelmans, mi dankas vin pro via bona amikeco al mia infano. Se iam vi bezonos ian protektanton, vi ĉiam en mi tian renkontos. Ni iras al Moll, kaj de tie al Francujo. Ne ĉagreniĝu, mia filo, pri la feliĉo de Monica: tio ne estus bona viaflanke. Venu post la tagmezo en Moll, en la Aglo’n, tie vi povos ankoraŭ resti kelkajn horojn kun Monica. Mi ja volas donaci al vi malgrandan rekompencon...»

Je tiuj vortoj li metis kelkajn Napoleonojn en la manon de la kamparano. Anstataŭ ŝajni danka, Jan rigardis kolere en la okulojn de la kolonelo, kaj ne ŝajnis kompreni kio okazis...

«Venu nun antaŭen, Monica,» diris la kolonelo al sia filino, «ni devas rapidi. Moderigu vian ĉagrenon; baldaŭ en Moll vi ja povos ankoraŭ sufiĉe longe kunesti.»

Kun brilantaj okuloj Monica prenis la manon de sia amiko kaj diris, dum ŝi malrapide malproksimiĝis:

«Do ĝis baldaŭ, Jan, ĝis baldaŭ!»

La juna kamparano terenrigardis kaj restis kelktempe senmova. Kiam li relevis la kapon, la kolonelo kun Monica estis jam malaperintaj. Nur tiam li sentis ion pezan en sia mano; li rigardis la ormonerojn per malŝatanta ridaĉo, kaj forĵetis ilin malproksimen sur la erikejon.

Li fleksiĝis ĉe la subo de l’ arbo kaj kaŝis sian vizaĝon per ambaŭ manoj.

Kelkajn tagojn poste bela poŝtkaleŝo forlasis la vilaĝon Moll. Tri personoj estis en la veturilo: imponanta militisto, bela fraŭlino, kaj juna oficiro, ilia kunvojaĝanto.


7 Erikbuloj estas buloj de mallonga eriko, kiujn sur la tuta erikeja ebenaĵo oni forigas per fosilo de la supro de la tero. Tiuj erikbuloj estas bruligataj kiel torfo kaj disĵetas en la aeron specialan odoron, kiu dum favora vetero antaŭflarigas la erikejon je mirige granda interspaco. Tiu kiu iafoje loĝis dum kelka tempo en Kempenlando, povas resti dum dudek aŭ pliaj jaroj de ĝi malproksimigita, li tamen rememoros la impreson pri l’ odoro de la erikfajroj.