Rikke-tikke-tak/VI

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
V Indekso : Rikke-tikke-tak
de Hendrik Conscience
Tradukita de Maria Posenaer
VII


Iun posttagmezon Jan denove staris revante antaŭ la fago, rigardante iajn memorsignojn, kiuj de antaŭ nelonge estis entranĉitaj en la glata arboŝelo. La kompatinda junulo ŝajnis malsana kaj konsumiĝanta, ĉar la ruĝo de l’ juneco estis anstataŭita sur lia vizaĝo de pala kaj travidebla koloro; liaj okuloj brilis kvazaŭ tiuj de frenezulo, kaj lia kapo kliniĝis senkuraĝe sur lian maldekstran ŝultron.

Post kiam li pli ol duonhoron estis starinta tie senmove, li aŭdis malantaŭ la alnovojeto la falintajn foliojn krakantajn sub la paŝado de homo; sin turnante, li vidis la maljunan pastron de Desschel lin alproksimiĝantan. Videble li penis por doni al siaj trajtoj kutiman kaj gajan esprimon; respekte salutante la ekleziulon, li provis rideti; sed, ve! lia rideto nur malkaŝis suferon kaj akran doloron.

La pastro signofaris al li ke li sidiĝu sur la herbon, prenis lian manon, kaj kun profunda kompato lin rigardante, li diris grave:

«Jan, Jan, ĉu tiel vi plenumas vian solenan promeson? Ankoraŭ ĉiam sub la fago? Ĉu vi do volas ke via patrino realigu sian minacon kaj forhakigu la arbon por resanigi vin?»

Je tiu diro kuntiriĝa ekmovo skuis la membrojn de l’ junulo; flame rigardante la pastron, li kriis:

«Kion? La arbon,—forhaki la fagon? Ho, ne, ne, patro, mi mortigus la laboristojn...»

Tia ekkrio mirigis la bonan pastron, kiu jam ofte per dolĉaj konsiloj estis klopodinta por igi la junulon forgesi la kaŭzon de sia doloro, kaj pensis esti baldaŭ sukcesonta. Li nur diris senkolere kaj per same patra voĉo:

«Jan, mia filo, estas pekaj vortoj kiujn vi parolas. Via patrino nur diris tion senpripense, kaj vi ja scias ke ĉiuj ŝiaj vortoj ne estas evangelio. Sed ke vi, kiu posedas sentemon kaj inteligentecon, lasas vin, pro tiaj negravaĵoj, forporti per malsaĝa revo ĝis minaco pri mortigo,—tion mi ne komprenas, kaj tio ĉagrenas min. Ĉu mi meritis, ke vi tiamaniere respondas min!»

«Pardonu al mi, patro,» diris la junulo kun sincera bedaŭro en la okuloj. «Mi scias ke vi nenion deziras, kio ne estus por mi taŭga kaj profitdona; sed en mia koro estas io nekomprenebla kio estas pli potenca ol via vorto kaj mia volo.»

«Jan, estas skribite: kiu serĉas la danĝeron, per ĝi pereos, kaj same estas por vi, knabo. Se vi ne plezuriĝus en revadoj, kiuj lamigas vian vivon pro manko de movado; se vi laborus sur la kampo kiel estas via devo, vi baldaŭ forgesus la kaŭzon de via doloro; saneco kaj kuraĝo revenus en vin, kaj vi kapablus labori por via malsana patrino. Sed ne, vi pasigas viajn tagojn sub ĉi tiu arbo aŭ sur la Sablomonto, kaj vi estas ne nur granda pekanto, ĉar vi ne konvene plenumas viajn devojn al Dio kaj via patrino, sed ankaŭ frenezulo, malsaĝulo, kiu nutras sin per la espero pri neeblaĵo, kaj donas sian vivon al vana ĥimero.»

«Ho, patro, post ŝia foriro, mi ankoraŭ longatempe laboris,—kaj tiam mi nur venis ĉi tien antaŭ kaj post la laborhoroj. Mi ankaŭ tiam esperis, ke mi kapablus ŝin forgesi. Ve, ŝia bildo ĉie min sekvis. Ĉe la plugilo ŝi murmuris mian nomon en mian orelon; ĉe la draŝplanko, la draŝiloj kantis la ĉarman Rikke-tikke-tak; en la kanto de l’ birdoj mi aŭdis ŝian voĉon; ĉiuj bruoj, ĉiuj voĉoj de l’ naturo kriis: Monica! Monica! Por kio utilis al mi la laboro? Ĉu mi sciis kion mi faras? Ho, ne, patro, tio ne helpis min. Eĉ mia dormo estis por mi pli konscia vivo ol la dumtaga: mi ĝuis konsolon, mi vidis ŝin, mi kun ŝi parolis; sed trankviliĝi mi neniam povis. Nun mi ne plu kapablas labori, eĉ se mi volus tion fari: mi estas malforta kaj malsana.»

La pastro skuis la kapon kaj silentis unu momenton; tiam li denove prenis la manon de l’ junulo kaj demandis:

«Nu, Jan, vi devas diri al mi ĉu vi volas resti tia aŭ ne. Estas certe, kaj vi tion scias, ke Monica ne plu venos ĉi tien,—kaj se ŝi venus, estus ankoraŭ pli bedaŭrinde: ŝi estas riĉa fraŭlino kaj vi kamparano. Via malsano estas do frenezaĵo.»

«Ho, se mi povus ŝin forgesi, patro!»

«Ĉu vi efektive tion deziras?»

«Mi ĝin deziras el la fundo de mia koro, patro; ĉar de longe miaj revoj estas plu nenio ol amareco kaj maldolĉeco. Malespero kaj hezito plenigas mian koron.»

«Nu, montru ke vi vere havas kuraĝon kaj volas resaniĝi. Kontentigu la deziron de via patrino, sekvu mian konsilon: iru al Meĥleno!»

«Mi mortus, patro.»

«Kial?»

«Ha, kial?—Patro, antaŭ kelkaj monatoj mi iris al Bruselo, kaj devis tie resti dum ok tagoj. Kiel malĝojajn larmojn mi verŝis dum tiu mallonga tempo! Kian nedireblan suferon mi elportis!»

«Mi ne komprenas vin.»

«Mi ĝin diros. Kiam estis al mi permesite reveni, mi marŝis nokte kaj tage sen ripozo. Kiam la unuan fojon la odoro de la erikfajroj estis al mi alportita de la vento, mi pro emocio ekploris kvazaŭ infano; pli malproksime, meze de l’ unua abiaro, mi surgenuiĝis kaj laŭtvoĉe dankis Dion, ĉar mi povis revidi miajn amatajn pintfoliarbojn. Mi manĝis de la unua eriko, kiun mi vidis, por havi la karan kreskaĵon pli apude ĉe la koro;—kaj, venante ĉi tien, mi ne rekte iris hejmen: mi unue venis por kisi mian amikon, la fagon, kaj estis kun larmiĝintaj okuloj ke mi parolis al la juniperoj, kvazaŭ ili estus homoj... Kaj vi proponas al mi, ke mi restu dum ses jaroj for de mia erikejo? Neeble!»

«Mia filo, mi scias pro kiu kaŭzo vi pli ol iu ajn amas la erikejon; sed estas precize tiu kaŭzo, kiun ni devas neniigi. Studado, pli efike ol korpa laboro, forpelos el via spirito la bildon kiu persekutas vin, kaj la konvinko ke vi estas destinata por plene vin dediĉi al la servado de Dio, certe venkos viajn surterajn revojn; ne dubu pri tio.»

La pastro donis al sia voĉo solenan kaj duonkoleran tonon, kiu faris profundan impreson sur la junulon, kaj daŭrigis:

«Aliajn argumentojn mi uzos, por konduki vin al pli bonaj pensoj. Jan, vi memmortigas vin, tial ke vi elĉerpas vian vivon per senĉesa malgajeco. Ĉu vi pensas ke Dio al vi pardonos tiun kriman malsaĝecon, se vi ĝis la agonio en ĝi persistas? En via vana revado vi nur pensas pri unu afero.—Ĉu iam en vian spiriton penetras penso, kiu supreniras al la Ĉielo? Ĉu estas preĝoj, kiujn vi elparolas buŝe, dum viaj pensoj ofendmokas Dion, ĉar vi adoras hombildon, eĉ en la templo de l’ Sinjoro? Kaj ĉu vi pripensas, ke la tombo por vi malfermiĝas,—ke vi liveras vian animon al la malsanktulo,—ke la eterna fajro estos la rekompenco de via freneza memforgeso?»

La vortoj de la pastro, parolitaj kun severa tono, tre emociis la koron de l’ junulo. Li sentis ja ke la pastro estis al li dirinta terurajn veraĵojn, kaj li tremis ankoraŭ eĉ post la minacantaj vortoj. Dum kelka tempo li mute terenrigardis, kaj tiam, levante la kapon, kiel iu kiu prenis malfacilan decidon, li diris:

«Nu, patro, estu tiele! Mi iros al Meĥleno.»

«Ĉu morgaŭ?» ĝoje demandis la pastro.

«Ĉu jam morgaŭ?» ripetis la junulo, «forlasi morgaŭ mian erikejon? Kaj eble por ĉiam!»

«Ne, Jan, ne parolu tiel malsaĝe,» diris la pastro. «Vi povos ja ĉiujare pli ol unu fojon viziti vian patrinon, kaj, dum la lerneja libertempo, sufiĉe longatempe revidi vian erikejon. Cetere, kiam vi estos pastro, vi rajtos esti enoficigita en vilaĝo en Kempenlando9,—kaj nur tiam vi povos trankvile kaj pace pasigi vian vivon sub la ĉielo de l’ erikejo.—Morgaŭ, ĉu ne?»

«Nu, morgaŭ! Estas dirite!» kriis la junulo per tiel akra voĉo, ke liaj vortoj resonis tra la alnoaleeto. «Morgaŭ! Morgaŭ!»

Kaj li metis ambaŭ manojn antaŭ siajn okulojn, el kiuj elŝprucis maldolĉa larmfluego.

Duonhoron poste, tenante la manon de l’ pastro, li reiris al la farmejo.

9  Oni nomas Kempenlando la vastan erikejan landon, kiu formas la nordan parton de Belgujo.