Rikke-tikke-tak/VII

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
VI Indekso : Rikke-tikke-tak
de Hendrik Conscience
Tradukita de Maria Posenaer
VII
VIII


Kiam Monica forlasis la erikejon por vojaĝi al Francujo, ŝia koro estis plena de kvazaŭĉiela feliĉo. Ŝiaj revoj estis plenumitaj: ŝi estis lin trovinta, lin, al kiu, de la Sablomonto, ŝi estis dum tiom da jaroj rigardinta! Tute fordonita al la amo de sia patro kaj senĉese dorlotita per liaj dolĉaj karesoj, ŝi iom post iom forgesis, ke iu en la soleca farmbieno ĉagreniĝas pro ŝia foriro, kaj baldaŭ la memoro pri ŝia antaŭa sorto kaj pri tiu, kiu estis por ŝi protektanto kaj amiko dum la malfeliĉo, ŝajnis tute malaperinta el ŝia spirito.

Tuj kiam ŝi estis alveninta en Parizo kun sia patro, la plej lertaj profesoroj estis pri ŝi zorgontaj; kaj ĉar ŝi havis delikatan intelekton kaj sin sentis kuraĝigita per la senĉesaj laŭdoj de sia patro, ŝi konis en la daŭro de kvar jaroj ĉion kion bone edukita fraŭlino bezonas scii por brili en mondumaj kunvenoj flanke de aliaj, se la naturo estas al ŝi belecon donacinta.

Je la komenco ruĝo vidiĝis sur la vangoj de Monica, kaj ŝi korpe plifortiĝis. Senĉesa kontenteco estis al ŝi redoninta la sanon; oni povis pensi ke la konsuma malsano ŝin estis tute forlasinta. La homo kutimiĝas je ĉio; eble plej rapide je feliĉo. Estis ankaŭ tiel por Monica: dum tuta jaro ŝi trovis plezuron en ĉio; ŝi ĉeestis vesperfestojn kaj balojn, ŝatis la mondumon kaj deziris ĝiajn aplaŭdojn...

Tamen, tiu frivola kaj libera ĝuado ne longe daŭris; kelkfoje aperis forflugemaj rememoroj antaŭ la okuloj de Monica kaj dum la dua jaro silentaj revadoj ŝajnis denove nebulkovri ŝian animon. Dum la ekscitigaj sonoj de l’ muziko, sub la brilego de la lustroj, meze de l’ festbruado, ŝi restis ĉiam malatenta, kvazaŭ sekretaj rememoraĵoj ŝin estus sekvintaj. Malforta estis ja tiu moviĝo de ŝia revanta koro, kaj ŝi eĉ sincere konfesis al sia patro ke ŝi kelkfoje vidis ankoraŭ antaŭ si la erikejon kun la altfiera fago kaj la moviĝantaj juniperarbetoj. Tiun konfeson ŝi faris ridante kaj mokante pri sia propra revmalsano, kiel ŝi nomis ĝin.

Ĉu ŝi ankaŭ, inter la revbildoj de l’ erikeja kreskaĵaro, vidis homan figuron, junulon, plorantan pri ŝi? Kiu scias? Ĉiuokaze, ŝi neniam estis tion al si mem aŭ al aliaj konfesinta.

Iom post iom Monica eksentis malŝaton por la mondumo kaj ĝiaj plezuroj; ŝi ne plu iris al vesperfestoj kaj aliaj kunvenoj, krom post grava insisto de sia patro, kaj ŝi ekserĉis solecon. De temp’ al tempo ŝiaj lipoj moviĝis senkonscie, kaj la forgesita kanto de Rikke-tikke-tak ŝvebis neaŭdeble sur ŝia buŝo. Ŝiaj vangoj ree paliĝis; ŝi ree maldikiĝis kaj malfortiĝis, tiel ke ŝia patro, post ĉiuj eblaj klopodoj por ŝin distri, ektimis ke li postvivos sian infanon. Klera kuracisto, kun kiu li konsiliĝis, montris al li la edziniĝon kiel la plej taŭgan rimedon, kaj certigis ke Monica nepre resaniĝus, se oni povus ŝin decidigi elekti edzon. Kolonelo van Milgem je tio povis nur pensi al la juna oficiro, Adolf, sia fidela amiko, kiu estis ĉeestinta la rekonon de lia infano.

Intertempe la kolonelo faris ĉiujn eblajn klopodojn apud sia filino por atentigi ŝin pri Adolf; li ja trovis ŝin impresita de liaj amatestoj kaj liaj belaj ecoj; sed reciproka amo ne estis en ŝi: malvarmega restadis ŝia koro por la juna oficiro. Tio tre ĉagrenis la patron, ĉar li vidis sin senigita je la sola rimedo, je kiu li estis esperinta por savi sian infanon. Preskaŭ ĉiutage la kolonelo penadis apud sia filino por ekscii kion deziras ŝia koro kaj el kio devenas ŝia ĉagreno; sed ŝi asertis ke ŝi ne estas malsana, kaj sukcesis ĉiufoje deturni liajn demandojn per elmontroj de plej varma amo. La nuro kion ja aŭdis kaj komprenis la kolonelo, estis ke ŝi deziras reiri al Brabanto kaj al la erikejo; unuvorte ke ŝi suferas la alhejman sopiron aŭ nostalgion.

Pli ol unu fojon li estis promesinta al sia filino, ke li vojaĝos kun ŝi al Kempenlando kaj longatempe tie restados, por ke ŝi serĉu refortiĝon en la erikeja aero; sed liaj koncernaj projektoj estis ĉiufoje neniigitaj de la rapide intersekvaj militokazintaĵoj.

Je la fino de l’ jaro 1813a, per senĉesa insisto, li estis akirinta de la ministro de l’ milito la promeson ke, dum la venonta printempo, trimonata libertempo estos al li donata. Monica ĝojis pri la certeco de la revena vojaĝo al la kara patrujo, kaj ŝi ŝajnis elstariĝi el sia meditemo. Sed alvenis el la Nordo ĉiuspecaj teruraj sciigoj: la Franca armeo estis preskaŭ tute pereinta pro la netolerebla malvarmo; neniu povis antaŭvidi, kiaj novaj okazontaĵoj devenos de la malvenko de Napoleono. Tial nepriskribebla emocio ekkaptis la militistojn, kiuj estis restintaj en Francujo. La kolonelo ne povis malhelpi ke Monica eksciis la disvastiĝantajn novaĵojn, nek antaŭgardi ŝin de la ĉagreno kiu plenigis ŝian koron je la konvinko ke nenio en la mondo nun estis malpli certa ol ŝia vojaĝo al Kempenlando.

Subite la imperiestro revenis el Rusujo sen sia armeo, kaj proklamigis de la Senato avizon, per kiu 350.000 junuloj estis kunvokotaj al la milito. La kolonelo ankaŭ ricevis ordonon, ke li reatingu kun siaj soldatoj la armeon en Germanujo. Li gardigis sian filinon en edukejo en Parizo, miksis siajn larmojn kun ŝiaj, kaj sin forŝiris de sia formortanta infano por sekvi la imperiestron trans la Rejnon.

Ses monatojn poste, sur la batalkampo de Dresdeno, kuglo lin trafis en la genuon. Post la resaniĝo de lia vundo, lia kruro restis kurbigita: li dum sia tuta vivo lamos kaj marŝos per bastono. Tiu kripleco estis kaŭzo ke, laŭ lia peto, oni permesis al li reiri al Parizo. Li trovis sian Monica ankoraŭ pli maldikiĝinta, kun travidebla vizaĝo kaj brilaj okuloj, parolanta senatente kaj reveme.

Nur du fibrojn li trovis ankoraŭ impresigeblajn en ŝia koro, du pasiojn egale ardajn: ŝian amon al li kaj ŝian sopiron al la bedaŭrata Kempenlando.

Tuje kaj kiel eble plej rapide li faris la necesajn pretigojn por reiri kun Monica al Brabanto. Servisto estis sendata al Antverpeno por tie lui kaj aranĝi konvenan domon ĝis la tiamaj cirkonstancoj estus klariĝintaj kaj la kolonelo estus povinta aĉeti aŭ lui malgrandan kampodomon en la ĉirkaŭaĵo de Moll.

Kelkajn tagojn poste ili forveturis en poŝtkaleŝo. Nenio speciala interrompis la ĝojigan vojaĝon al la patrujo; nur en Antverpeno mem, kaj kiam la veturilo alproksimiĝis al la nova domo de la kolonelo, Monica hazarde rigardis en la straton, kaj aŭdigis akran mirkrion, kiu eksaltigis la kolonelon pro timo.

Kiam li demandis ŝin pri la kaŭzo de ŝia subita emocio, ŝi respondis:

«Ho, estas nenio, patro. Mi estas tiel impresiĝema. Mi vidis tie en la strato malriĉan junulon kun nezorgitaj vestaĵoj, kiu preterpasante rigardadis min, kvazaŭ li volas per siaj okuloj trabori mian koron. Kaj vidu, patro, ĉar li tiom similas Jan Daelmans, mi kriis nevole. Sed, ne estis li.—Estas jam finite, mi estas trankvila.»