Rikke-tikke-tak/VIII

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
VII Indekso : Rikke-tikke-tak
de Hendrik Conscience
Tradukita de Maria Posenaer
VIII
IX

Ses semajnoj estis pasintaj de post la alveno de la kolonelo en Antverpeno.

En la subtegmenta ĉambro de malriĉa dometo, ĉe la Ora Monto, maljunega virino je la komenco de l’ vespero apud lampeto puntfaradis. Mizera aspektis ŝia loĝejo, ĉar ŝi loĝis sub la nudaj tegoloj kaj havis kiel tutan meblaron tableton, du seĝojn kaj liton, kies kovrilo estis farita el ĉiuspecaj kunekudritaj ŝtofpecoj. Tiu ĉi virino ŝajnis indiferente intermovi siajn plektiletojn; tamen, de temp’ al tempo ŝi streĉis la orelon al la alkovo, kie staris la lito, kaj aŭskultis atente neaŭdeblan bruon.

Ŝi do ĵus estis metinta siajn du manojn senmove sur la puntkusenon, kiam la pordo de la subtegmenta ĉambreto malfermiĝis kaj alia virino eniris. La maljunulino metis sian fingron sur la buŝon kaj per mallaŭta pst! ŝi petis la enirantinon silenti. Leviĝante, ŝi iris al ŝi, ŝin kondukis per la mano ĝis la tablo, kaj montrante la seĝon, ŝi diris:

«Trien, estu iom senbrua, mia kara; ĉar li dormas tiel kviete!»

Trien eltiris trikaĵon el sia poŝo kaj diris kun same mallaŭta voĉo:

«Ha! tiu estas la homo, kiun vi alprenis en vian domon! Ĉu vi kredus, Avinjo Teerlinck, ke vi faris bonan agon, se estas tiel kiel oni diras?»

«Jes, Trien, estu certa pri tio: sen mi la junulo estus mortinta kaj enterigita, la kompatindulo!»

Post kiam ŝi estis unu momenton rigardinta ĉiujn angulojn de la subtegmentejo, Trien denove diris mallaŭte:

«Sed, Avinjo, se mi ne eraras, vi jam havas tiun homon dum kvin aŭ ses semajnoj en via ĉambro. Kie do vi dormas?»

«Jes, Trien, kie do vi dormas? En tiu angulo sur seĝo, kun mia kapo sur la tablo. Estas ja al mi ne multe plu perdebla: mi havis mian tempon, kara!»

«Nu, nu, kiel vi povas tion suferi! Ĉu ses semajnojn ne kuŝinta sub la littukoj? Tio estas mortdanĝera!»

«Jes, Trien, ĉiu donas al sia proksimulo kion li havas; la riĉaj homoj donas sian monon, kaj mi,—mi ankaŭ donas kion mi havas: mian liton kaj mian ripozon.»

«Nu, mi konfesas, ke mi ne kapablus tion fari; sed estas tamen bela ago, kaj vi havos pro ĝi meriton ĉe Dio, Avinjo.... Sed mi ne jam konas la finan klarigon de la historio; unu diras tion ĉi, alia diras tion, kaj fine oni nenion scias. Kiamaniere nun precize tio okazis?»

«Nu, mi foje diros tion al vi; sed venu, sidiĝu pli proksime, por ke li ne vekiĝu.—Estis antaŭ kvin aŭ ses semajnoj, je sabato, estis jam la dekunua vespere. Mi estis aĉetinta iom da lieno por mia kato, kaj ĉar ĝi de la tuta posttagmezo ne jam estis veninta hejmen, mi prenis mian ferladan lampeton, kaj mi iris tie ĉe la senfenestra muro, inter la ĉaretoj kaj ŝarĝveturiloj, por serĉi mian sorĉistinon.—Dum mi tiele ĉirkaŭpenadas kaj krias: puseto! puseto! mi subite aŭdas ekĝemon kiel homan; mi tiel impresiĝas ke mi eksaltas, kaj mi direktas miajn okulojn teren. Sed vidu, mi ne povas klarigi mian teruron: tie kuŝas homo sur la dorso kun sia vizaĝo tutmakulita de sango!»

«Ho Dio! de sango!»

«Jes, Trien, de sango. Vi povas imagi: mi rapide kuris ĉe la najbarojn, ili alkuris kun lumo, kaj tiam mi vidis ke estas junulo, kiu verŝajne estis kuŝiĝinta sur karboĉaro por dormi, kaj estis de ĝi falinta. Li kredeble jam de longe kuŝis tie, ĉar la sango, kiu ŝprucetis el lia kapo estis preskaŭ tute malfluidiĝinta.»

«Kaj ĉu li estis mortinta, Avinjo?»

«Ho, mortinta! kompatindulino, kia vi estas,—li ja dormas tie en la lito!»

«Jes, Avinjo, kion vi povas al tio helpi, kara? La memoro estas for! Nu, kion oni faris tiam?»

«Jes, kion oni faris? Nu, kiel ĉiam. Multe da konsiloj kaj malmulte da agoj; sed intertempe la junulo kuŝis tie en sia sango sur la malvarmaj ŝtonoj,—kaj mia koro ŝiriĝis tion vidante. Mi diris al mi mem: nu, nu, la homoj estas gefratoj; kaj mi ne atendis, ĝis kiam venos la kuracisto por portigi la malfeliĉulon al la malsanulejo. Mi deprenigis lin kaj lin kuŝigis ĉi tie en mian liton.»

«Sed, Avinjo, kiel vi kapablis lin flegi kaj nutri? aŭ ĉu eble vi havas ie ŝtrumpon sub la tegoloj10

«Ho, ne, Trien, mi multe laboris kaj faris kelkajn ŝuldojn; sed tio estas nenio; tion kio estas bonkore donacita, nia Sinjoro redonos.»

«Tio estas ja stranga! Ĉu vi konas liajn gepatrojn, kaj scias de kie li venis?»

«Ne, mi ne jam demandis lin pri tio. Sed kiam li havis kapfebron, li ĉiam sonĝis laŭtvoĉe, kaj mi aŭdis ja ke lia patro kaj lia patrino estas mortintaj.»

«Kaj ĉu vi nenion alian povis kompreni el liaj vortoj?»

«Ne, mi ne scias kion li babilis pri fago, pri l’ erikejo kaj pri abiaroj. Latine li ankaŭ parolis, kaj kelkfoje li kriis: Monica! Monica! Estas verŝajne la nomo de lia patrino aŭ de lia fratino. Li konas kanteton, Trien, kiun mi por dekses kaj duono11 dezirus ke vi aŭdus! Estas ĉiam pri Rikke-tikke-tak, tiel ke vi povus laŭ ĝi danci. Plej strange estis, ke li ĉiam parolis kvazaŭ oni volis kontraŭvole igi lin pastro aŭ ekleziulo,—kaj mi iris por rigardi ĉe lia kapo, ĉu oni ne tonsuris lin; sed nenia razilo tuŝis lian blondan buklaron.»

«Ho, Dio, estas eble malfeliĉa junulo, kiu ebriiĝis aŭ freneziĝis.»

«Freneziĝis, Trien? Freneziĝis? Se vi aŭdus lin parolantan, vi surgenuiĝus. Ĉio kion li diras, estas kvazaŭ skribita, kaj la plej bela prediko de nia vikario estas nenio kompare al ĝi. Tie pendas liaj vestaĵoj; vidu, ili estis faritaj el delikata drapo, Trien. Ĉiufoje kiam li malfermas la buŝon por danki min, larmoj elŝprucas el miaj okuloj: estas kvazaŭ anĝelo kiu parolas! Vi povas kredi min, mi multe pli amas lin ol se li estus mia propra infano, kaj se li volas resti apud mi, mi laboros por li ĝis sur mia mortlito.—Li nomas min patrino, Trien; vi devus aŭdi tiun vorton el lia buŝo!»

«Sed kiel li nun fartas? Ĉu li resaniĝas?»

«Nu jes, dum tuta monato li estis nekonscia kaj suferis kapfebrojn, sed de ok tagoj estas iomete pli bone. Li iom post iom rekonsciiĝas kaj revokas sian memoron. Krom tio li nun tute estas spiritsana. Se li estus pli babilema, mi ankaŭ scius pli multe; sed li neniam diras ion escepte por danki min; kaj pri nenio mi lin demandas. Li estas nomata Jan, tion li diris al mi hieraŭ; la cetero ja venos, Trien, kiam li estos pli bonfarta; nun li estas ankoraŭ tiel maldika kiel fiŝosto kaj tiel pala kiel via kufo: la unuan fojon kiam li leviĝis, li estis tiel malforta, ke mi devis lin subteni en miaj brakoj, se ne, li estus falinta.»

«Ho ve, tiu kompatindulo!»

«Nun li tamen fartas multe pli bone, kaj kapablas jam bone marŝi; ĉar hieraŭ li diris ke hodiaŭ vespere li eliros por spiri freŝan aeron.»

Apenaŭ Avinjo Teerlinck estis dirinta tiujn lastajn vortojn, kiam malantaŭ la litkurtenoj sonis dolĉa, amema voĉo, kiu diris:

«Patrino, bona patrino!»

Tiu nomo kaj la akcento al ĝi donita, certe havis neordinaran sorĉpotencon sur la koron de la maljuna virino; ĉar ŝiaj okuloj brilis pro emocio, dum ŝi rapide prenis la lampon kaj glason da laktakvo, kaj iris al la lito.

La malsanulo ŝin rigardis en la okulojn, kun tiom da amo kaj dankemo, ke Avinjo deturnis la kapon por forviŝi larmon de siaj okulharoj. Dume la junulo prenis unu el ŝiaj manoj kaj metis sur ĝin siajn lipojn per longa kiso.

«Bona patrino!» li ripetis ankoraŭ.

Trien sin klinis antaŭen kun batanta koro por vidi la vizaĝon de la malsanulo; profunda timo ŝin tremigis, kiam liaj kavaj okuloj ŝin rigardis, kaj ŝi malantaŭenŝovis sian seĝon, kvazaŭ ŝi volus malproksimiĝi de timiga aperaĵo.

La malsanulo ĉirkaŭprenis per sia maldika brako la kapon de Avinjo kaj tiris ŝin pli proksime al si; li verŝajne diris al ŝi ion en la orelon, ĉar tuj ŝi iris por preni liajn vestaĵojn kaj refermis la kurtenojn tuj post kiam ŝi estis ilin metinta sur la liton. Tiam, venante apud la tablon, ŝi diris mallaŭte kaj ĝojege al la tremanta Trien:

«Li tuj leviĝos!»

Tiu diro ŝajnis tute ne trankviligi la najbarinon; ĉar ŝia vizaĝo paliĝis kaj time ŝi rigardis la pordon. Sendube timego ŝin incitis forlasi la ĉambron, antaŭ ol la fantoma junulo aperos; virina scivolemo tamen ŝin tenis kvazaŭ najlita sur ŝia seĝo.

Post kelkaj minutoj malfermiĝis la litkurteno. Tiam Avinjo kuris al la malsanulo,—helpis lin por ellitiĝi kaj subtenis lin dum lia irado al la tablo.

Ĉu tiu vivanta skeleto vere estas la juna kamparano, kiun ni konas? Jes, estas li, la malfeliĉulo. Lia ostaro traboras la senkoloran haŭton; liaj okuloj estas enprofundiĝintaj en mallumaj kavaĵoj; lia dorso kurbiĝis, lia kapo flanken kliniĝis. Tiaj malpuraj kaj maldelikate flikitaj vestaĵoj povas kovri nur almozulon. Kia estis do la sorto de l’ junulo?

Nun li staris antaŭ la bonkora Avinjo kaj tenis unu el ŝiaj manoj; li rigardis ŝin kun tiu milda vizaĝesprimo, kiu nur estas propra al karesanta infano, kaj diris:

«Bona patrino, mi deziras eliri. Ĉu mi per tio ne ĉagrenos vin?»

«Sed, Jan, mia knabo,» respondis la maljuna virino, «vi estas ankoraŭ tiel malforta, mia kara! Vi riskas fali,—kaj pripensu kiel maltrankvila mi estos.»

La zorgemo de Avinjo tiel klare estis videbla sur ŝia sulkiĝinta vizaĝo, ke Jan, pro ŝiaj amplenaj rigardoj, ĝis la fundo de l’ koro emociiĝis.

«Ho, patrino,» li ekĝemis, «kial vi tiom amas min? Jes, estu vi mia gardanĝelo! Tion kion neniu kapablis fari, tion faros eble ankoraŭ la oferema amo de malriĉa virino! Mirinda animo de boneco! Ĉe la rando de l’ tombo estas ankoraŭ sufiĉe da amo en via koro, por dolĉigi la vivon de mizerulo kiel mi estas, kaj restarigi lin el la plej profunda abismo de l’ malespero. Ho! mi preĝis al Dio por ke Li benu vin!—Kaj, prijuĝu mian dankon al vi, bona patrino: ĝi estas la unua seninterrompa preĝo, kiun de sep jaroj mi kapablas alsendi al la Ĉielo!»

La voĉo de la junulo havis strangan kaj entuziasman tonon, kiu profunde impresis la animon de Trien; ŝia timo estis tute malaperinta, kaj nun ŝi aŭskultis kun malfermita buŝo kaj grandegaj okuloj la vortojn de l’ junulo, kiuj ravis kaj kortuŝis ŝin kvazaŭ ŝi aŭdus bonsonan kordmuzikon. Avinjo ŝin rigardis demande kaj ŝajnis diri: «Nu, kion vi diras pri mia filo? Ĉu li estas freneza?» Sed Trien aŭskultis silente, eĉ ankoraŭ kiam Jan ne plu parolis.

«Kompatinda junulo,» ĝemis Avinjo, «kuraĝu nur. Mi estas malriĉa kaj malforta, estas vere; sed, se vi volas resti apud mi, mi ĉiam amos vin,—kaj mi forlaboros por vi la fingrojn de miaj manoj.»

La junulo metis la manon de la maljunulino al siaj lipoj, sed ne respondis.

«Jan,» diris Avinjo dolĉe, «se vi deziras eliri, vi devus tion ne preterlasi pro mi: mi iros kun vi.»

«Bona patrino,» respondis Jan petegante, «mi deziras eliri; sed mi devas esti sola. Mia kapo brulas; en la soleco mi trovos refreŝiĝon. Morgaŭ, bona patrino, mi diros al vi kiu mi estas kaj kia nekomprenebla ĉagreno venenis mian vivon. Lasu min nun foriri,—kaj trankvila restu hejme; post unu horo mi revenos.»

Avinjo enmanigis al Jan sian lambastoneton, kondukis lin suben, diris ankoraŭ kelkajn dolĉajn vortojn kaj ŝlosis la pordon malantaŭ li.

Jen iras la malsana junulo kun ŝanceliĝantaj paŝoj, laŭlonge de la domoj, tra la mallumo; li apogas sin sur la manbastoneto, kiun Avinjo al li donacis, kaj malfacile spiregas, pro laceco. Certe lia irado havas celon, ĉar li ne hezitas pri la elekto de la stratoj. Kelkfoje li haltas kaj ripozas; tiam li daŭrigas sian vojiron kaj senĉese antaŭeniras ĝis la Meirplaco. Tie li iras tute apude de la domoj kaj malrapide sin antaŭenŝovas en la senlumeco, kvazaŭ ŝtelisto aŭ spiono. Baldaŭ li haltas ĉe la fermita fenestro de belega domo; li apogas sin per la kubuto sur la bluŝtona fenestrorando kaj provas trarigardi tra la kovriloj. Interne en la domo estas lumo; ĉar oblikva radio lumigas la vizaĝon de l’ aŭskultanta junulo, kiu, longtempe tie starinte, pro laceco tute fleksiĝas, kaj, kvazaŭ sensenta, kun la kapo sur la fenestrorando restas kuŝanta.

10  Multaj maljunaj malaltrangaj personoj faras sian ŝparkaseton en ŝtrumpo, kiu kutime estas kaŝita sub la tegmentaj tegoloj.

11  Arĝenta monero de dekses kaj duona soldoj.