Rikke-tikke-tak/X

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
IX Indekso : Rikke-tikke-tak
de Hendrik Conscience
Tradukita de Maria Posenaer
X

En la jaro 1831a, mallongan tempon post la Revolucio, soldato marŝis, portante la pafilon sur la ŝultro kaj la tornistron sur la dorso, tra la erikejo inter Moll kaj Desschel. Li baldaŭ alproksimiĝis al granda farmejo, kiu aspektis kiel kampobieno, kaj montris sian loĝbileton al viro kiu staris sur la sojlo. Tiu ĉi vokis servistinon, kaj ambaŭ, per amikaj elmontraĵoj, deprenis de la soldato lian tornistron kaj aliajn necesaĵojn. La juna militisto miris pri tiu kora akcepto, kaj, frapante la ŝultron de la kamparano, li diris senceremonie:

«Vi militservis, ĉu ne, farmisto?»

«Tamen ne,» respondis la kamparano, «sed vi certe trovos iujn tie ĉi, kiuj povas paroli pri milito kaj bataloj.—Eniru, amiko: la ŝinko kaj la biero jam staras sur la tablo.»

Enirante, la soldato vidis, sidantan apud la angulo de la fajrejo, viron, kies vizaĝo kaj grizaj haroj tuj inspiris al li respekton. Longa cikatro tra lia vizaĝo kaj la rubando de la Honorlegio sur lia vesto, vidigis ke li estas tiu pri kiu la kamparano estis dirinta: «kiu scias paroli pri milito kaj bataloj».

La maljuna militisto salutis la soldaton per bonvolema rideto kaj montris al li la tablon, kvazaŭ li volus diri: manĝu unue kaj trinku; poste ni parolos.

Dum la soldato plenumis tiun bonan konsilon kaj manĝis la al li prezentitajn nutraĵojn, li scivole lasis vagadi siajn okulojn sur la personojn kiuj estis ĉirkaŭ li.—En la fundo de la ĉambro virino sidis antaŭ ŝpinrado; apud ŝi staris la viro, kiun li unue estis vidinta sur la sojlo de la farmdomo. Saneco kaj kvieta ĝojo heligis ilian vizaĝon, kaj estis kvazaŭ amradio brilis en iliaj okuloj, ĉiufoje kiam ili unu la alian rigardis. Ĉe l’ alia flanko de la virino sidis maljunega Avinjo, kiu per siaj rigidaj fingroj ankoraŭ sur puntkuseno intermovis la plektilojn.

Kiam la soldato estis dum kelka tempo direktinta siajn okulojn al tiu parto de la ĉambro, li aŭdis malantaŭ si strangan kanton, kies neordinara ritmo lin rigardigis al la fajrejo. Sur ĉiu genuo de la viro kun la cikatro li nun vidis rajdantan sankoloran infanon,—knabeton kaj knabineton,—kaj estis dum la kantado, ke la avo rajdigis la infanetojn.

Baldaŭ la juna soldato interkonatiĝis kun ĉiuj loĝantoj de la farmejo. Li trovis tiom da dolĉa ĝuado inter tiuj homoj, kiuj ĉiuj ŝajnis kunigitaj per sama ligilo de amo kaj dankemo, ke, post dumonata restado, li ne povis sin deteni verŝi larmojn, kiam li estis devigata adiaŭdiri la paceman kaj feliĉan familion, kiu konsideris kaj amis lin kiel filon.

Je la momento kiam li, kun la tornistro sur la dorso, estis preta por foriri, ĉiuj kunhejmanoj venis ĉe la pordon kaj etendis ankoraŭ al li la manon de l’ amikeco; li, kun malsekaj okuloj, suriris la erikejan vojon, kaj, post kelkaj paŝoj sin turnante, li kriis kortuŝite:

«Adiaŭ, sinjoro kolonelo van Milgem! Adiaŭ, farmisto Daelmans! Adiaŭ, farmmastrino! Adiaŭ, Avinjo Teerlinck! Adiaŭ!»

Alveninte sur la erikejo, la soldato diris al si mem:

«Se mi estus verkisto aŭ poeto, mi rakontus tiun strangan historion.—Eble mi iam fariĝos tia. Nu, nu, sensencaĵo!»

Kaj tiam, plirapidigante sian marŝadon, li antaŭenpaŝis laŭ la ritmo de kanto, kiun li certe estis lerninta ĉe la farmejo. Li kantis:

          Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
                     Fero varmiĝas,
                     Brako leviĝas.
                     Frapu vi, nu!
                     Rikke-tikke-tu.

          Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!
                     Fer’ malmoliĝas,
                     Kor’ kuraĝiĝas.
                     Frapu vi, nu!
                     Rikke-tikke-tu.

Sinjoro leganto, vi vidas, ĉu ne, ke la juna soldato plenumis sian promeson?