Halina Weinstein — varma koro, Bonega esperantistino… Ŝin ebriigas, kiel vino, Por verda stelo streĉlaboro… Sinoferemo — ĉiu horo, La fingroj sur la skribmaŝino… Halina Weinstein — varma koro, Bonega esperantistino… Lilio pala — per fervoro Fariĝas rozo, flor-knabino… Ne havas koron en la sino, Kiu ŝin vidas sen adoro… Halina Weinstein — varma koro…