Rusia Esperantista Unio aneksis Krimeon

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: Rusia Esperantista Unio
aneksis Krimeon
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 14-a de januaro 2017
Permesilo: CC BY 4.0

La landa asocio de UEA en Rusio elektis loĝanton de Krimeo "la Rusia esperantisto de la jaro 2016" kaj tiel agnoskis la anekson de la duoninsulo, kiu laŭ internacia juro apartenas al Ukrainio.

La "Rusia esperantisto de la jaro 2016" estas Jefim Zajdman, kiu loĝas en la urbo Jalto ĉe la suda marbordo de Krimeo. Laŭ la oficiala motivado li ricevas la agnoskon pro "senlaca laboro pri organizado de renkontiĝoj, preparado de novaj esperantistoj, modela gvidado de la loka klubo kaj pluraj aliaj meritoj".

La decido estis farita jam komence de decembro, sed daŭris longe ricevi komentojn de la koncernitoj. La prezidanto de UEA, Mark Fettes, ĝis nun ne respondis la demandojn de Libera Folio, senditajn la 10-an de decembro. Ankaŭ aliaj estraranoj de UEA ne komentis la aferon.

UEA principe sekvas la politikon de UN, laŭ kiu Krimeo estas parto de Ukrainio. Tial la sinteno de la landa asocio de UEA en Rusio ne estas senproblema por UEA, sed la gvidantaro de la asocio ŝajne esperas, ke la problemo malaperos per si mem, se oni silentos pri ĝi.

La prezidanto de Rusia Esperantista Unio, Svetlana Smetanina, siaflanke asertas, ke la diskuto pri la temo inter REU kaj UEA jam estas finita, kaj ke estas neniuj problemoj pri la afero:

– Laŭ la leĝaro de Rusio Krimeo apartenas al Rusio. Laŭ la Statuto REU rajtas akcepti al siaj vicoj civitanojn, kolektivojn, asociojn de iu ajn lando kaj mondoparto. Ni nenion rompis. Kiun sintenon havas UEA rilate Krimeon, mi scias kaj tio nin ne interesas. La diskuto pri tio kun UEA estis pasintaŭtune kaj ĝi estas delonge finita. Ni ne havas problemojn!

Laŭ Nikolaj Gudskov, estrarano de REU, la decido elekti loĝanton de Krimeo kiel "Rusian esperantiston de la jaro" ne estis politike motivita:

– Temis nur pri tio, ke Jefim multon faris ĉi-jare (kiel en la antaŭaj jaroj!), sed ni elektis ĝuste lin pro tio, ke li estas tre aĝa homo, kaj en sekvaj jaroj apenaŭ sukcesos fari same multe. Do, dum tio konvenas, necesas distingi bonan homon, membron de REU, kiu dum preskaŭ 60 jaroj sindone okupiĝas pri Esperanto, ĝia apliko, disvastigo kaj popularigo. Li apartenas al la plej malnova generacio de elstaraj esperantistoj, kiuj relevis la movadon en USSR post longa paŭzo. Liaj politikaj konvinkoj tute ne estis atentataj, ni atentis nur lian E-agadon.

Jefim Zajdman mem eksciis pri sia elekto, kiam Libera Folio petis lian komenton:

– Mi estis en Maroko, kiam venis via letero. Dank' al ĝi mi eksciis pri la afero. Nun mi revenis kaj povas respondi al vi. Mi povas informi vin, ke Krimea Esperanto-Centro, kies gvidanto mi estas, delonge estis akceptita en REU. Alia varianto ne eblis, ĉar la krimeanoj devas vivi laŭ rusiaj leĝoj.

La decidon registri Krimean Esperanto-Centron kiel regionan organizaĵon de REU la rusia landa asocio de UEA faris jam en 2015. Estraranoj de UEA ĝis nun publike ne esprimis sian sintenon al la decido, sed la tiama ĝenerala direktoro Osmo Buller komentis la aferon en la komitata listo:

"La Estraro nun esploras la aferon, i.a. la demandon, ĉu temas pri konstanta organizita agado de REU en Krimeo. Entute temas pri serioza afero, kiun la respondeculoj de UEA devas trankvile kaj objektive esplori, sen miksi en ĝin siajn eventualajn personajn opiniojn kaj sintenojn."

Ŝajne tiu esploro tamen neniam estis finfarita. Almenaŭ nenie aperis informoj pri ĝi.

Laŭ Euhen Kovtonjuk, la prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio, lia asocio sekvas la rezoluciojn de UN kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, laŭ kiuj Krimeo jure restas parto de Ukrainio, dum la decido de REU kontraŭas tiujn rezoluciojn.

– Certe Zajdman meritis laŭdojn pro E-aktivado. Sed la deklaro de REU estas aroga postsekvo de la okupacio de Krimeo. Ankaŭ konsideru, ke la pozicio de REU ne estas la pozicio de ĉiuj pensantaj rusaj esperantistoj.