S-ro Diablo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : S-ro Diablo
de Miguel Bosé
Tradukita de Vikifontaro
El la disko Miguel (1980). Libera traduko

La diablo ĵus eskapis
Vi ne imagas kio okazis
Mi avertas por la okazo, ĉu vi...
Li restas en kestoj
Kaj kuŝas en la tirkestoj
De la predo, kiun decidos kapti li
Kapti li, se li persistos
Mi tuj diros al li
Ke vin kantu, ho! knabino
Mi ja ĝuas pro okulsigno
Etan kison mi ja volus doni al vi
Kun sving’ tie kaj tie ĉi
Mi volus etan kison kun sving’, haa!
Mi volus etan kison kun sving’
Li kaptas al vi tre milde
Tuj-tuje li finas vin
Lin mankas moral’
Vi ja ne satigos lin
Vi ĝuas kaj li ĝuas vin
La diablo estas tre ruza
Kiam la artifikon uzas
De l' estonto estonta per kulmina fin’
Kaj se vi hazarde cedos
Mil plezurojn li forcedos
Por klopodi ĉiel fine kapti vin
Kapti vin
Se li persistos mi tuj diros al li
(Refreno)
unu, du, tri, kvar, kvin, ses, ok, naŭ, dek, dekunu, dekdu
La diablo parfumiĝas
Kaj kun ŝaŭmo li raziĝas
Ruzul' vanta
Kaĵolema estas li
Li ĉarmas kaj sorĉigas
Al iu ajn li frenezigas
Preĝu, petu, ke li ekpostkuru vin
Postkuru vin
Se li persistos mi tuj diros al li
(Refreno)
Ja ne, neniel, mi tute ne falos
Pensu kio okazos...
(tri pliajn fojojn)
(Rum’ kun kokakola’)
Malgrandeta kiso
Kun vang’-ĉe-vanga svingo
Laralalalala, tie ĉi
Malgrandeta kiso
Kun vang’-ĉe-vanga svingo
Laralalalala, ĉi tie