SR 1969 Atlantis

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Atestoj pri la ekzisto de Atlantis (Scienca Revuo 1969)[[Kategorio:Verkoj de Scienca Revuo 1969]]
de J. Chvosta


Scienca Revuo eldono de Internacia Scienca Asocio Esperantista, Vol. 20. n-ro 2 (1969)

UDK: 911(049): Atlantis

ATESTOJ PRI LA EKZISTO DE ATLANTIS[redakti]

J. Chvosta, Podebrady, Ceĥoslovakio

Kiam la greka filozofo Platon, kiu vivis en la kvara jarcento a. Kr. rakontis en siaj du filozofiaj verkoj pri la kontinento aŭ lando Atiantis, kiu longe antaŭ lia vivo estis pereinta en la ondoj de ŝtormiĝnta maro, li certe ne supozis, ke la ekzisto de tiu Atlantis aŭ Atlantido, kiu laŭ li pereis dum unu nokto en terurega katastrofo estinte englutita de ondoj de ŝtormiĝinta Atlantika oceamo, iĝos objekto de longdaŭra scienca konflikto, kiu ĝis nun ne estas solvita. Ĉu ĝi ekzistus aŭ ĉu ĝi estis nur lerta elpenso de filzofo, kiu volis tiamaniere subteni siajn filozofiajn traktaĵojn? Kie ĝi situis, kian kulturon ĝi havis kaj kiel ĝi influis la ceteran mondom? Kiu trovos pruvojn pri la ekzisto de tiu bakvigita kontimento? Jam baldaŭ post Platon aperis du partioj, unuj kredis pri la reala ekzisto de Atlantido, aliaj opiniis ekziston de Atlantido-mito. Ambaŭ partioj alportis atestojn pri siaj opinioj. Kaj eĉ en la nuna tempo neniu povas firme decdi, ĉu Atlantido estas realeco aŭ mito. Estas multaj atesoj pri la ekzisto de Atlantido.

Jam la rakontado de Platon estas tre viva kaj tre konkreta por esti nur lerta elpenso. Krome lia rakontado estas primenciata en aliaj grekaj verkoj, malnovaj mitoj kaj rakontoj. En la malnova epoko neniu kuiraĝis traesplori rekte la teruran maron, en kies ondoj Atlantido estis pereinta, sed multaj kredis pri iaj »insuloj de feliĉego«, kaj priskribis iln. En la meza epoko estis mito pri »lando de reĝo kai pastro Johano«, sed tiamaj navigistoj ne kuraĝis forlasi la bordojn de Eŭropo kaj Afriko. Kiam fine la hispanaj konkerintoj eniris la teritoriojn de la nuna Ameriko, ili estis surprizitaj de alta kulturo ĉe kelkaj amerikaj nacioj. Kiam hispanaj navigistoj ekvidis kaj priskribis la ĉefurbon de azteka imperio Tenohtitlan, aperis tuj analogio inter ilia priskribo kaj tiu de Plato, kiam li priskribis la ĉefurbon de Atlantido. La malkovro de la Inkaa imperio kun ĝia riĉeco de oro almemorigis Atlantidon de Platon, kaj ankaŭ estis abundo da metaloj. Sed la mitoj de amerikaj nacioj, kiuj rakontis pri sia deveno el oriento, montris, ke Ameriko ne estas tiu Atlantlido. La sciencistojn krome mirigis multaj rilatoj inter la konataj kulturoj de la malnova mondo kaj inter la nove malkovrita amerika kulturo. Ili vidis kun surprizo piramidojn sur amerika kontinento. Ja la piramidoj havis en amerika kulituro analogian pozicion kiel egiptaj piramidoj kaj babilonaj turoj. Eĉ la arkitekturo en urboj de amerikaj kulturoj estis simdla al tiu en Egipto aŭ Babilonio. Kaj ia tuta kraltraro de la amerika kontinento estlis tre simila al la mainovaj kulturoj de Egiiptlio, Babi-onio, Kreito kaj Miikeniio. Krome la restoj de tiu kulturo esitiis troviitaj eĉ aliloke en Afriko ka.j Eŭropo. Oni trovis en Ameriko kaj en malnova mondo simiptomojn de sunkuito. En Ameriko kaj en la malnova mondo estis unue Suno adorata kiel dio. La ceremonioj estis tre similaj. Ankaŭ la kulto de serpento aperis sur ambaŭ bordoj de ia Atlantika oceano. En malnovaj mitoj de nacioj en Eŭropo kaj Afriko kaj en Ameriko oni rakontas pri saĝuloj — instruiistoj, kiuj alvenis de malproksime, trans akvo, kaj alportis kulturon al unuopaj nacioj. Estas ankoraŭ aliiaj komunaj simboloj de kulturoj sur ambaŭ bordoj de la Atlantika oceano, ke ŝajnas, kvazaŭ iam ekzistus insulo inter Eŭropo kaj Ameriiko, el kiu la kulturo disvastiiĝius orienten kaj okcidenten.

Kiam oni komencis esplori la fundon de la Atlantika oceano, oni surprize konstatis, ke ĝi estas simila al firma kontinento. Oni trovis sur la fundo altajn kaj kruitajn deklivojn de montoj, oni trovis multajn vulkanojn, el kiu pluraj estis aktivaj. La tuta fundo de la Atlantika oceano vidiĝis en geologia maltrankvilo kaj la lasta katastrofo de la fundo povis okazi antaŭ geologie mallonga tempo, do akoraŭ dum la epoko, kiam jam homo vivis sur la tero. La Kanariaj kaj Acoraj insuloj ŝajnas esti kvazaŭ pintoj de montoj de subakvigita kontinento. Ili ja etendiĝas en formo de iamaj montkrestoj, kiuj restis el la subakvigita firma tero. Sed krome oni trovis sur la fundo de la oceano multajn mineralojn, kiuj ne povis ekesti sub akvo, nur en aero. Dum la metado de telegrafaj kabloj oni trovis mineralojn el densiĝinta lafo, sed la strukturo de tiuj mineraloj montris, ke la lafo densiĝis en aero. Oni trovis ilin en tiaj lokoj, kien ili ne povis esti ĵetitaj de vulkanoj aŭ altrenitaj de oceanaj fluoj. Fine la geologio konstatis, ke la fundo de la Atlatika oceano grave ŝanĝis sian aspekton antaŭ geologie nelonga tompo.

Preskaŭ ĉiuj nacioj konas miton pri granda inundo. Tiu ĉi mito ekzistas ankaŭ ĉe indianaj triboj en Ameriko. Oni ja povas vidi en tiu mito rememoron pri ia granda loka inundo, sed se agiĝas pri apudmaraj triboj, do tie oni parolas pri la granda ondo, kiu alkuris desur la maro. Kaj tiu inundo ja ne devas esti rezulto de loka torentpluvo, sed rezulto de ŝanĝoj de mara aŭ oceana fundo. Precipe en mitoj de amerikaj indianaj triboj oni rakontas pri fajrega nokto kaj falado de tero kaj kontinento.

La invemto de bronzo apartenas ankaŭ al misteroj. En ĉiuj lokoj, kie oni trovis bronzajn objektojn, estis la komencaj produktaĵoj tute simiaj, kvazaŭ ili estus faritaj en ununura laborejo. E1 la arkeologiaj elfosaĵoj montriĝas, ke bronzo estis importata. Ŝajnas, kvazaŭ ekzistus unu nacio, kiu okupis sin per la produktado de bronzo kaj importis ĝin al ceteraj nacioj. Kaj la grekaj mitoj rakontas pri geniaj metalfandistoj, ke en Atlantido estis abundo da metaloj. Li ja rakontis, ke oni tie ekspluatis eĉ nekonatan metalon, nome orihalek. Bronzo ja estas fandaĵo, sed oni ne trovis lokon, kie unue la bronzo estis kunfandita.

Dume ĉiuj menciitaj kaj ankoraŭ aliaj argumentoj estas nur atestoj pri la ekzisto de Atlantido, ili nur atestas pri la ebleco, ke Atlanto povis ekzisti en tia formo, en kiu ĝin priskribis Platon. Kompreneble la pruvon povas montri nur la scienco, kiu elportos restaĵojn de Atlantida kulturo el fundo de Atlantika oceano, se tiaj restaĵoj tie ekzistas.

Kategorioj[redakti]