Saltu al enhavo

Sableroj/La simbolo de l’amo

El Vikifontaro
Sableroj (p. 17)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La simbolo de l’amo.

Rozujo sovaĝa, simbolo de l’amo,
En vintro vi staras sen ia ornamo!
En kampo vi nuda ĉagrenas dezerte,
Rozujo, malvarmo mortigos vin certe.

Mallaŭte tre dolĉa voĉeto elsonas:
„Silentu, silentu, mi dormon bezonas,
„Min nutras denove patrino la tero.
„Pacience atendas mi ĝis la somero.“

Dormantan rozujon printempo vekigis,
Somero ĝin riĉe kaj bele florigis.
Ho, donu al mi nun kroneton belfloran,
Girlandan, balancan kaj brilekoloran!

„Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian,
„Mi pikos, mi vundos la manon, la vian,
„Pro amo mi miajn floretojn defendos,
„Pro amo mi miajn pikilojn forsendos.“

Al vento ĝi florofoliojn oferis,
Aŭtune la fruktoj fiere aperis:
Rozujo, simbolo de l’amo vi estas,
Pacienca, alloga, kuraĝa vi estas.

(1909)