Saltu al enhavo

Sableroj/Nia lingvo

El Vikifontaro

Nia lingvo.


Nia nobla reghidino,

Lingvo bela, sankta, klara,

De‘l feinoj la filino,

Ho, shi estas al ni kara! -


Nia estas la infano,

Shian nomon donis ni!

For de shi la via mano,

La koleron timu vi!


Entuziasmon vi ne konas,

Ghian forton kaj valoron,

Ni eterne ne fordonas

Nian amon kaj trezoron.

(17 an de Novembro 1907)