Saluto al Balkanoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sago kaj kanto Indekso : Saluto al Balkanoj
de Penĉo Slavejkov
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Saluto al maro
Saluto al Balkanoj
elbulgarigis Antoni GRABOWSKI

 Aĥ, kade je, ta kade je
 Mojto serdce kleto?

Kie vi, ho ensorĉita
Koro mia, estas?
Enuanta, suferanta
Kor' ĉe mi ne restas.

Ne ĉi tie estas mia
Koro, la malsana,
Sed ĝi estas tie supre,
Sur montar' Balkana.

Sed vi estas malproksime,
Balkanaro bela,
Vi patruja, sankta, kara
Hejmo subĉiela!

Kie ajn mi vage migrus,
Serĉas koro mia
Vin, mirinda, vin, gepatra
Loko familia!

Kie ajn en bela lando
Resti for mi devas,
Mi de l' koro por ĉi tio
Dankon ne ricevas.

Por mi restas same karaj,
En kampar', ĉe l' maro,
Vi balkanaj, vi mirindaj
Montoj kaj tombaro.

Karsalutas mi montaron
Sub la neĝvualoj,
Vin, kvietaj ebenaĵoj
Kaj profundaj valoj!

Korsaluton al ombrecaj
Densaj vi arbaroj!
Korsaluton, bonodoraj
Verdaj vi herbaroj!

Korsaluton al balkanaj
Akvoj la arĝentaj,
Al ŝaŭmantaj akvofaloj,
Kaj al vi, torentoj!

Mi salutas vin, dezertoj,
Rokoj eĥoplenaj,
Intermontoj vi malsekaj,
Kavoj malserenaj!

Kie ajn vi estas, ventoj,
Perflugile, venu,
Kaj kun vi, al mia lando,
Korsalutojn prenu!

Ĉu mi sanas, aŭ malsanas,
Malbenita horo;
Sole tie, sole tie
Estas mia koro!