Saluto al Verda Radio
L. L. Zamenhof
Indekso : Saluto al Verda Radio de L. L. Zamenhof |
Fonto: Originala verkaro, p. 591; dosiero ĉe Commons. |
Saluto al Verda Radio
L. L. Zamenhof
Vi, „Verda Radio”, ekbrilo, karulo,
Per brilo fortika, per brilo konstanta,
Kaj malgraŭ malhelpoj de l’ norda nebulo
Vi restu fidiga, vi restu lumanta,
Ke ni vin rigardu kaj diru: „ĝi estas,
Ĝi provojn ne faras, ĝi vivas, ĝi restas”.