Salva, Redemptor

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Himno
> Sistema listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj
> Alfabeta listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj

Brevier-Himno[redakti]

esperante:

Krist', Redemptoro, savu Vi la Viajn nun,
noblajn, signitajn per la lum' de Via vid',
por ke demona fraŭdo ne frakasu nin,
pro kiuj pagis Vi la prezon de la mort'.

Sentu kompaton, ke ni estas sklavoj nur,
rompu katenojn, kaj de ŝuld' absolvu nin.
Nin, kiujn savis Vi per Via propra sang',
faru eterne ĝoji, bona Reĝ', kun Vi.

latine:

Salva, Redemptor, plasma tuum nobile,
signatum sancto vultus tui lumine,
ne lacerari sinas fraude dæmonum,
propter quod mortis exsolvisti pretium.

Dole captivos esse tuos servulos,
absolve reos, compeditos erige,
et quos cruore redemisti proprio,
rex bone, tecum fac gaudere perpetim.


Latina teksto:

anonima, 10-a jarcento

Esperanta traduko:

Albrecht Kronenberger 2008

Breviero:

Karesmo > Sankta Semajno > Sankta Vendredo > meza horo > antaŭtagmeze

Eksteraj ligiloj[redakti]