Satano en la nukso
P. Chr. Asbjørnsen
H. Th. Thomsen
Indekso : Satano en la nukso de P. Chr. Asbjørnsen Tradukita de H. Th. Thomsen |
El Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj. Esperanto-Forlaget, Kristiania, 1908. |
Satano en la nukso
P. Chr. Asbjørnsen
H. Th. Thomsen
Iam estis knabo, kiu vojirante rompis nuksojn; jen li trovis unu vermboritan, kaj en la sama momento li renkontis Satanon.
""Ĉu estas vere," diris la knabo, "kion oni diras, ke Satano sin povas tiom malgrandigi, kiom li mem volas, kaj trairi truon de kudrilo ?"
"Jes," respondis Satano.
"Montru tion al mi, kaj enrampu ĉi-tiun nukson," diris la knabo, kaj tion faris Satano.
Kiam li estis enrampinta tra la vermotruo, la knabo ŝtopis ĝin per lignaĵeto. "Nun mi vin havas tie-ĉi," li pensis enpoŝigante la nukson.
Irinte iom da distanco, li venis al forĝejo; li eniris ĝin kaj petis al la forĝisto dispecigi tiun nukson por li.
"Jes, tio estas tre facile farota," respondis la forĝisto, prenante la plej malgrandan martelon, metis la nukson sur amboson kaj ekbatis. Sed ĝi ne difektiĝis. Li prenis martelon iom pli grandan, sed ne ankaŭ ĝi estas sufiĉe peza; li prenis ankoraŭ pli grandan, tamen kun sama rezultato. Nun la forĝisto koleris kaj prenis la martelegon. "Mi do vin dispecigu," li diris, ekbatante tiel forte, kiel li povis; jen la nukso frakasiĝis, tiel ke la duono de la tegmento deflugis la forĝejon, kaj kun krakego, kvazaŭ la dometo estus falonta.
"Mi opinias, ke Satano estis en la nukso," ekdiris la forĝisto.
"Li tiel estis," diris la knabo.