Savarmeo London 1914 PE
El »Dziennik Polski"
Antaŭ kelka tempo en Londono okazis tutmonda kongreso de sav-armeo. La kongresanoj arangis grandiozan marŝadon tra la stratoj de Londono por kunveni en la gardeno Hyde-Park.
Tiu marŝo estis vere impona festo de popola interfratigo. Partoprenis en gi ĉirkaŭ 10.000 personoj reprezentantaj 54 diverskolorajn naciojn el ĉiuj partoj de terglobo. La marŝo aspektis tre pitoreske, ĉar ĉiu grupo portis siajn naciajn vestojn, tiamaniere oni povis vidi kaj afidi preskaŭ ĉiujn popolojn de ia tero. Inter apartaj grupoj iris orkestroj kaj ludis naciajn melodiojn.
Fronte marŝis anglaj sav-armeanoj en bluaj uniformoj de anglaj maristoj kaj nigraj de infanterio. Ili kantis atikvan anglan himnon el la tempo de kruc-militoj.
Post la angloj iris amerikanoj kaj kanadanoj. Parto da amerikanoj rajdis en vestoj de cow-boy'oj. Post ili marŝis grupoj el Australio kaj Sud-Afriko. Inter ili estis Zulusoj, Kafroj kaj Basutoj en originalaj afrikaj vestoj t.e. preskaŭ sen vestoj.
Tre ĉarme aspektis nederlandaj knabinetoj en naciaj kostumoj.
Germanoj vestis malhelbluajn jakojn kaj ĉapelojn kun blankaj plumoj; Svisoj havis montanajn vestojn kaj portis turistajn bast- onojn. Ludante per argentaj trumpetoj iris fortaj kaj lertaj svedoj en bluaj uniformoj kun flavaj rubandoj. Post ili veturis en ĉaro danaj rikoltistinoj. Per malgrandaj paŝoj iris Japan- oj, portante grandajn lanternojn kaj kriante «banzaj".
La publiko amasiĝinta en densaj vicoj ĉela stratoj salutis ĉiujn grupojn en angla lingvo kaj kiam aperis aro da Virinoj en rugaj frigiaj ĉapetoj, afidigis lafita ekkrio: „vivu Francujo" je kiu oni respondis: „vivu Anglujo*.
En granda veturilo sub palmoj sidis hindoj kaj ludis per flutoj; post ili en longaj vestoj, similaj al noktaj ĉemizoj kaj kun miniaturaj nigraj ĉapeloj rajdis flavaj koreanoj.
La tuta logantaro de Londono — de plej riĉaj gis plej mizeraj fervore bonvenigis la sav-armeon.
Kiam la marŝo eniris Hyde-Park'on, ŝajnis, ke oni estas kvazaŭ apud Babelturo. Dekdu tribunojn suriris dekdu oratoroj, kiuj ekparolis per plej malsamaj lingvoj. Amasego da publiko ĉirkafiis la bulvardojn. Oni kalkulas, ke en Hyde-Park estis ĉirkau milionkvarono da publiko. Tre karakteriza estis la parolado de adjutanto Bambov, zuluso kiu rakontis, kiamaniere li farigis ano de armeo.
— Mi venas el lando — fervore parolis la zuluso — kie la homoj havas nigran haŭton kaj multaj ankaŭ nigran koron.
Miloj da homoj vivas tie en malklero. Tiuj homoj ne konas Dion. Ili interbatalas per lancoj. Mia patro estas sorĉisto. Mi estis soldato de Dinizilu. En unu batalo oni min Vundis. Tiam_generalo Booth sendis al mia domo oficiron, kiu devis min kuraci.
Li diris al mi, ke mi havas animon, — ke malbone estas mortigi, — ke mi devas interami. Kaj tiam mi konvertigis. Mi estas feiĉa ĉar mi estas soldato de sav-armeo.
Tiel influas la homojn tiuj, kiuj havas kiel devizon: feliĉigi kaj glori Dion pro feliĉo.