Schwartz Parizo 1914 GE

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Germana Esperantisto 1914 No 6B p. 89

Venu ĉiuj al Parizo![redakti]

Ŝercversaĵo de Raymond Schwartz

Kun ĝojplena la valizo
Venu ĉiuj al Parizo!
Kun batanta, febra koro
Plenplenega je fervoro!
Verda estu la ĉapelo,
Verda estu la mantelo,
Verdaj estu viaj ŝuoj
Kaj la pantalonaj truoj!
Kun brodita verdĉemizo
Venu ĉiuj al Parizo!
Venu kun edzin' kaj ido
A1 la festo de l' revido!