Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 1/Ĉe la naskiĝo de Scienca Revuo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Al la membroj de I.S.A.E. Indekso : Scienca Revuo (1949)
de G. F. Makkink
Ĉe la naskiĝo de „Scienca Revuo”
ISAE-informoj
vol. 1, n-ro. 1 (1949), p. 3–4

ĈE LA NASKIĜO DE „SCIENCA REVUO”[redakti]

PDF-Dosiere

La redaktoro petis al mi inaŭguri per kelkaj vortoj nian gazeton „Scienca Revuo”, la novnaskiton de ISAE. Speciale pro historiaj motivoj mi volonte plenumos tiun peton.

En „Esperanto Internacia” de Aŭgusto 1946a Jaroslav Hanuŝ, sekretario de la Akademia Esperanto-Klubo en Praha, demandis ĉu reviviĝos „Bulteno” de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj li petis „ke ĉiuj scienculoj kaj kleruloj inter niaj samideanoj eklaboru en siaj fakoj por frua realigo de estonta Internacia Scienca Revuo”. Kiam la internaciaj kontaktoj pli kaj pli restariĝis ISAE denove fondiĝis en provizora aranĝo kaj dum la regula korespondado pri la planoj la nomo „Scienca Revuo” de Hanuŝ pli kaj pli fariĝis kutima. Komence Hanuŝ pensis ke la gazeto povos aperi en Ĉeĥoslovakujo kaj li faris la unuajn, ampleksajn preparajn paŝojn por kolektado de kunlaborontoj kaj fakredaktoroj. Por tiu laboro ni ŝuldas al li multe da danko.

Fine de Aprilo 1947a evidentiĝis ke la ŝancoj por eldonado en Ĉeĥoslovakujo estas malmultaj kaj Hanuŝ petis informojn pri eldonado en Anglujo aŭ Nederlando. Dume la bezono de gazeto por ISAE fariĝas pli kaj pli urĝa, speciale por ne lasi estingiĝi la entuziasmon de la membroj.

La decidaj instigoj al eldonado de Scienca Revuo en Nederlando venis en la komenco de 1948a de la britaj kaj germanaj membroj, planantaj la aperigon de stencilotaj naciaj gazetoj. Kvankam ni tre ĝojis ke en Britujo kaj Germanujo tiom viglas la asocia vivo ke vivi sen gazeto ne plu estus eble, ni bedaŭris ke tiuj periodaĵoj ne estos internaciaj kaj ne havos presitan aperaĵon. Papermanko, preslimigoj kaj mallumaj perspektivoj pri translima pagado malhelpis efektivigi en Britujo presitan revuon.

Ni povas ĝoji ke sinjoro Muusses-filo, esperantisto-eldonisto, entuziasme favoras nian intencojn, kaj opinias la eldonadon ebla. Ni estas feliĉaj povinte konstati ke niaj britaj samsocianoj, kvankam en la komenco tre retenemaj avertemaj rigarde al la malfacila internacia pagsituacio, fine aprobis la planon, promesis sian kunlaboron kaj eĉ anoncis transdoni al Scienca Revuo post ĝia apero la internacian parton de la tasko de sia „Scienco kaj Tekniko”. Ni alte taksas la larĝaniman sintenon de sinjoroj Durrant, sekretario de BESA, kaj Bean, redaktoro de „Scienco kaj Tekniko”. Ni ne povas ne esprimi nian esperon, ke same „Scienca Rondo” en Germanujo cedos tiun parton de sia kompetento, kiun pli bone povas prizorgi la internacia organo.

Ni sukcesis trovi ĉefredaktoron, kiu volonte akceptis la jam atingitan rezulton, postlasitan de Hanuŝ. Triope, la redaktoro, la eldonisto kaj mi, ni priparolis laŭlonge kaj laŭlarĝe la bazon, enhavon, formon kaj karakteron de Scienca Revuo, pri kiu la redaktoro diros ion. Do fine, ni nun ĝoju kaj samtempe prikonsciiĝu pri la demando kion signifos por ni, ke ne nur ISAE havas sian forumon, kie la membroj povas renkonti unu la alian, kaj laborejon, por apliki kaj disvolvi nian lingvon sur fakaj kampoj.

G. F. Makkink.