Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 1/Al la membroj de I.S.A.E.

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Scienca Revuo (1949)
de C. Støp-Bowitz
Al la membroj de I.S.A.E.
Ĉe la naskiĝo de Scienca Revuo
vol. 1, n-ro. 1 (1949), p. 2

AL LA MEMBROJ DE I.S.A.E.

PDF-Dosiere

Karaj kunlaborantoj!

En nia moderna socio la sciencoj ludas ĉiam pli gravan rolon. La sciencistoj estas multrilate la gvidantoj de la homa socio. La scienco estas esence internacia; sed la diverseco de lingvoj estas grava baro por la libera kaj natura evoluado de sciencoj; en ĉiam pli multaj landoj la sciencistoj emas skribi siajn verkaĵojn en sia nacia lingvo. Ni esperantistaj sciencistoj havas potencan rimedon por venki ĉi tiun baron, sed ni devas konvinki ankaŭ niajn kolegojn pri la grandaj avantaĝoj, kiun Esperanto prezentos al ili.

Antaŭ la milito ekzistis Internacia Scienca Asocio Esperantista. Dum la milito ĝia meritplena prezidanto prof. d.ro Odo Bujwid en Krakovo, mortis, kaj post la milito la antaŭa ĝenerala sekretario, inĝ. M. D. Dupuis en Parizo, ne plu havis okazon prizorgi la aferojn de la Asocio.

Post la milito kelkaj interesiĝantoj, plejparte antaŭmilitaj membroj de I.S.A.E., kontaktiĝis por restarigi la Asocion kaj formis provizoran estraron aŭ reorganizan komitaton. Oni elektis min prezidanto, vicprezidantoj estas s.roj G. F. Makkink (Nederlando) kaj E. D. Durrant (Britujo), sekretario estas inĝ. S. Alexandersson (Svedujo). Dum la Universalaj Kongresoj en 1947 kaj 1948 okazis kunvenoj de I.S.A.E., kie oni diskutis la laboron de la Asocio kaj alprenis statuton.

Plej grave estas por la Asocio havi sian propran organon. Ĝia unua numero nun atingis vin. Laŭ la plano ĝi enhavos informojn, resumojn kaj originalajn artikolojn, kaj recenzojn. Sed la Asocio havas ankaŭ aliajn planojn: organizado de traduka kaj resuma servoj, ellaborado kaj eldonado de fakvortaroj kaj sciencaj terminaroj, k.t.p. Entute ni ĉiel klopodas por fari Esperanton utila por la sciencistoj. Nur tiam ni povos efike propagandi nian lingvon en sciencistaj rondoj.

I.S.A.E. havas jam membrojn kaj delegitojn en multaj landoj, kaj pere de la delegitoj la traduka kaj resuma servoj jam komencis funkcii: kiam sciencisto bezonas por sia laboro la enhavon de artikolo aŭ verko skribita en lingvo, kiun li ne konas, la delegito en la lando de la koncerna lingvo prizorgas por li tradukon aŭ resumon de la koncerna verko.

I.S.A.E. akceptas kiel membrojn sciencistojn de ĉiuj fakoj, inkluzive de inĝenieroj, farmaciistoj, k.t.p., kaj ankaŭ sciencamantojn kaj amatorojn pri scienco. Mi petas ĉiujn esperantistajn sciencistojn aligi al I.S.A.E., varbi por ĝi kaj kunlabori por fari ĝin potenca kaj efika.

C . Støp-Bowitz

(muzea kuratoro, Oslo, Norvegujo)

provizora prezidanto.