Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 1/Diskuto pri terminoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
D.D.T. Indekso : Scienca Revuo (1949)
de W. P. Roelofs
Diskutto pri terminoj
Formuloj en esperantaj revuoj
vol. 1, n-ro. 1 (1949), p. 21–22

DISKUTO PRI TERMINOJ[redakti]

PDF-Dosiere

Tensio. Ĉi tiu vorto, laŭ Plena Vortaro, montras elektran potencialan diferencon. Mi mem uzas ĝin ankaŭ en aliaj sencoj, parolante pri „surfaca tensio” kaj „adhera tensio”; ankaŭ pri „vaportensio”.

Prof-o Burgers proponas uzi la vorton „tensio” nur en la senco de „etenda streĉo”, „tirstreĉo”. La origino de la vorto ja estas trovebla en la latina „tendo” (= mi streĉas). Tial li kondamnas tiel la uzon de la vorto tensio kun la signifo de potenciala diferenco, por kiu kazo, liaopinie, taŭgus la esprimo „elektra premo”, — kiel ankaŭ la uzon de la esprimo „vaportensio”, kiun mi uzas ne en la senco de vaporpremo, sed en la senco de tendenco vaporiĝi de likvajoj kaj solidaĵoj mezurata per la premo de la vaporo en ekvilibro kun la negasa fazo. La vaportensio do ne estas premo de vaporo, sed eco de likvaĵoj kaj solidaĵoj. Estas nepre nekorekte uzi por tiu nocio la terminon „vaporpremo”, kaj ankaŭ la vorto „vaporiĝemo” ŝajnas al mi ne adekvata, ĉar fakte la „vaportensio" rezultas el ,,vaporiĝemo” kaj el la „kondensiĝemo” de la vaporo. Cetere mi rimarkigu ke ankaŭ la vorto ,,tendenco” devenas de la sama latina vorto „tendo”. Tio igas por mi la uzon de ,,tensio” en „vaportensio” tute akceptebla. Por signifi tute klaran „tirstreĉon” ni fakte ne bezonas la specialan vorton „tensio”, kiun mi prefere rezervus por dubaj kazoj, (kiel ekzemple en la esprimo „adhera tensio”), kaj por esprimi certajn tendencecajn ecojn.

D-ro D. R. Duncan jam sciigis al mi, ke li emas subskribi la opinion de prof-o Burgers. Mi ŝatas ekscii ankaŭ la opiniojn de aliaj. Tiuj kiuj volas rezervi la vorton tensio por signifi tirstreeon, bonvolu indiki kion ili proponas diri por „vaportensio” kiel supre difinita.

Correlation. Ĉi tiu angla kaj franca vorto (en aliaj lingvoj ekzistas similaj) signifas grandon kiu mezuras la gradon de interkupliteco de du fenomenoj (funkĉioj de la tempo). Estas klare ke por esprimi tiun nocion ne taŭgas tiel ĝenerala vorto, kiel „interrilato”. Mi proponas uzi la vorton „korelacio”, dum „korelacii” signifu „esti en korelacio”, „korelaciigi”: konstati kaj determini la korelacion.

Relaxation ankaŭ estas internacie konata esprimo, kiu proksimume signifas streĉoperdon, malstreĉiĝon. Kiam oni aplikas forton, kaj la objekto al kiu oni aplikas ĝin, reagas tiel, ke, se eble, la forto malpligrandiĝas, tiam temas pri „relaxation”. Pro la jama signifo de „laksa”, laŭ mia opinio „relaks(iĝ)o” ne estas taŭga termino por ĉi tiu nocio. Ankaŭ la vorto „streĉoperdo” ne estas oportuna, ne nur ĉar ĝi estas tro malsimila al internacie konataj terminoj, sed ankaŭ ĉar ĝi ne estas tute korekta en ĉiuj kazoj. Cetere ni devus paroli pri „tempo de streĉoperdo” kaj „osciloj de streĉoperdo”. Ŝajnas al mi ke ni devas elekti inter neologismo „rilakso” (= ago „rilaksi"), aŭ kunmetita vorto kiu multe similas al la internacie konata vorto relaxation, kaj sufiĉe taŭge esprimas la ideon, kvankam ĝi diferencas etimologie: re-las-o. Derivitaj nocioj: relaso-tempo, relaso-osciloj aŭ relas-osciloj.

Ĉar mi opinias ke ,,relaso” adekvate kaj en taŭga formo esprimas la koncernatan nocion, mi preferas tiun vorton. Mi petas ke ankaŭ aliaj esprimu sian opinion pri ĉi tiuj terminoj.

La Redaktoro