Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 1/Esperanto en la scienco

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rimarkoj pri la funkcioj de Euler, la faktora funkcio kaj la binomaj nombroj Indekso : Scienca Revuo (1949)
de J. Giltay
Esperanto en la scienco
Voĉdonadoj kaj iliaj rezultoj
vol. 1, n-ro. 1 (1949), p. 29

ESPERANTO EN LA SCIENCO[redakti]

PDF-Dosiere

Antaŭ unu jaro mi raportis en ESPERANTO (de IEL-UEA) pri sukceso kaj malsukceso en klopodoj enkonduki nian lingvon en sciencaj gazetoj en Nederlando. En la fino de 1947 la Sekcio Matematiko kaj Natursciencoj de la Reĝa Nederlanda Akademio de Sciencoj akceptis proponon de kelkaj siaj membroj (la profesoroj A. F. Holleman, M. Minnaert, J. Clay, kaj J. M. Burgers, kaj eble ankoraŭ aliaj) allasi en siajn Proceedings esperantlingvajn resumojn. Prof. Burgers (Delft) en la pasinta jaro regule uzis tiun novan eblon. Ĵus denove aperis du artikoloj de prof. Burgers. La sama scienculo, en kunlaboro kun angla scienculo, Scott Blair, preparas raporton pri la nomenklaturo reologia. Prof. Burgers intencas proponi aldonon de esperantlingvaj terminoj. Tial mi turnas min speciale al tiuj fizikistoj kaj kemiistoj esperantistaj, kiuj kredas sin iom kompetentaj en la kampo reologia. Ili bonvolu anonci sin ĉe la redaktoro, por ke tiu povu sendi al ili por kritiko provizoran terminaron.

La Redaktoro