Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 1/Formuloj en esperantaj revuoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Diskuto pri terminoj Indekso : Scienca Revuo (1949)
de J. Giltay
Formuloj en esperantaj revuoj
Rimarkoj pri la funkcioj de Euler, la faktora funkcio kaj la binomaj nombroj
vol. 1, n-ro. 1 (1949), p. 23–24

FORMULOJ EN ESPERANTAJ REVUOJ
de J. GILTAY.
[redakti]

PDF-Dosiere

En artikoloj pri matematiko kaj fiziko por esperantaj revuoj oni kelkfoje ne povos eviti la uzon de malpli simplaj formuloj kaj de literoj de diversaj alfabetoj.

Pri la literoj ni volas rimarkigi, ke la uzo de supersignaj literoj en formuloj estas ĉiam malkonsilinda, ankaŭ en Esperanto. De la esperantaj literoj tiel restas nur 22. Oni ne timu uzi la neesperantajn literojn kaj , ĉar la trioj , , kaj estas jam longtempe internacie uzataj. Se ekzistas la neceso elparoli la literojn kaj oni nomu ilin: kvo, ŭo, kso kaj ipsilono.*

Pri la formuloj ni havas kelkajn rimarkojn, ktuj rilatas ne nur al Esperanto. La preskostoj de formuloj, kiuj bezonas mankomposton, estas ĝenerale tre grandaj. Skribante, kaj en lernolibroj, oni uzos la tradiciajn skribmanierojn, sed en revuoj oni povos uzi aliigitan skribmanieron, kiu permesas maŝinan komposton.

La necesaj reguloj estas:

1) Anstataŭigu la horizontalajn frakciajn liniojn per klinitaj. Ekzemple skribu: , .1 La denominatoro, entenas la faktorojn post la frakcia linio ĝis la imua sekvanta el la signoj +, –, ⋅ kaj ×, kiu ne troviĝas en la faktoroj mem. Memkompreneble ankaŭ la ferma krampo, kies malferma krampo troviĝas antaŭ la frakcia linio haltigas la influon de la frakcia linio. En la influo-kampo de frakcia linio oni ne uzu alian klinitan frakcian linion aŭ la signon : (kiu signifas ankaŭ kelkfoje dividita per). Tamen estas permesite, ke interne de interkrampa faktoro de la denominatoro troviĝu aliaj frakciaj linioj.

Ekzemploj ; .

2) Skribu la eksponentojn kaj indicojn, kiuj ne povas esti maŝine kompostataj, inter krampoj post la baza litero aŭ nombro, uzante la klinitan frakcian linion (sekvatan de apostrofo) por montri la destinan lokon (supran aŭ malsupran) de la literoj aŭ nombroj inter la krampoj.

Ekzemple: oni povos skribi: .2

Tie, kie la nur figura tizo de la frakcia linio estas klara, oni forlasu la apostrofon:

, , ,

.

La utilo de tiu notmaniero estas precipe granda, se, ekzemple, la eksponentoj mem enhavas potencojn kaj/aŭ indicojn.

3) Uzu la skribmanieron eksp() por la eksponencialo '.3

4) Konforme al 2) notu la binomajn nombrojn simple , kiun simbolon oni prononcu ankaŭ: super .

5) Notu la malsupran, respektive la supran limon de sumo, produto aŭ integraĵo antaŭ, respektive malantaŭ la signo. Kiel integrilo ia se eble iom longa, majuskla S sufiĉos. Metu la signon kun la limoj inter krampoj.

Ekzemploj:

4

5

6

(ekzemplo de nedifinita integrajo).

(ekzemplo de integraĵo laŭ Stieltjes).

6) Skribu limitojn laŭ la ekzemplo: 7

Tiuj reguloj ebligas la komunikon de la elirpunkto aŭ la rezulto de kalkuloj. Ili ne estas tre konvenaj por montri la kalkulojn mem. Tiuj ĉi tamen estas plej ofte forlasataj en revuoj.

Ne estas nia intenco, ke oni preferu la novajn skribmanierojn ol la kutimajn. Kontraŭe, se eble oni uzu la plej facile legeblajn konvenciajn simbolojn. Por ekscii, kio estas ebla sen tro grandaj ekstraj preskostoi, oni interkonsiliĝu kun la presejestro, se tio ne montriĝas el la presaĵoj de la presejo. Nia intenco estas nur, ke, se la cirkonstancoj devigas al plisimpligoj, normigita unuforma metodo estu uzata en la estonto.

————————

*  W. Farrar proponas: kuo, vovo, ikso kaj igreko (Esperanto 42 20, Febr. 1949).

Proponataj prononcoj:

1  unu [dividita] per a plus bo oble co plus do.

2  a nulo (aŭ: nula) je (en) la noa [potenco].

3  eksponencialo de zo.

4  la sumo de [la termoj] kso por kso de unu ĝis kvar.

5  la produto de [la faktoroj] a plus kso por kso de unu ĝis tri.

6  la integraĵo, de a ĝis bo, de kso laŭ do kso.

7  la limito, por zo iĝas nulo, de zo logaritmo de zo.