Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 1/Religiologio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Al la aŭtoroj kaj tradukantoj Indekso : Scienca Revuo (1949)
de W. Jezierski
Vorto kaj penso
vol. 1, n-ro. 1 (1949), p. 6

RELIOLOGIO[redakti]

PDF-Dosiere

En Polujo formiĝis organiza komitato por Tutmonda Federacio de Religioj (ankaŭ ne-kristanaj) kaj por Internacia Instituto por Religiologio (por sciencaj esploradoj en la kampo de sistema religiologio, psikologio, sociologio, kaj historio de religioj). Oni serĉas adresojn de scientistoj (kulturologoj, historiistoj, psikologoj, sociologoj, teologoj, k.t.p), kiuj dezirus aniĝi al la Instituto kaj kunlabori kun ĝi. La Instituto intencas uzi Esperanton en sia korespondado kaj en siaj eldonaĵoj.

Prof. W. Jezierski, 4/22, Sloneczna str., Kraków 1, Polujo.