Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 1/Vorto kaj penso

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Religiologio Indekso : Scienca Revuo (1949)
Vorto kaj penso
***
vol. 1, n-ro. 1 (1949), p. 7

VORTO KAJ PENSO[redakti]

PDF-Dosiere

Alparolo de prof-ro d-ro G Mannoury, okaze de la malferma kunsido de la SAT-kongreso, la 1an de Aŭg-o 1948a en Amsterdam.

Mi dankas la kongresan komitaton por la permeso diri kelkajn vortojn pri temo, kiu ĉiam varme interesis min, nome pri la rilato inter vorto kaj penso ĝenerale kaj pri la rolo kiun Esperanto plenumos en la evoluo de ĉi tiu interrilato speciale, rolo ne nur kiel internacia komunikilo sed ankaŭ kiel individua kaj amasa pensilo. Mi tute ne akceptas la ofte defenditan opinion ke neniu pensado estus ebla sen helpo de la vortlingvo: la bazo de nia spirita vivo kuŝas pli profunde ol tiu de niaj konversacioj aŭ babiloj, kaj la vorto ne estas patrino, sed ĝi estas filino de la penso. Sed aliflanke ne estas neigeble ke tiu filino povas esti kaj devas esti utilega helpistino de sia patrino, aŭ alivorte: ke la riĉeco de nia lingvo multe kontribuas al la riĉeco de nia penso. Tamen la vera riĉeco de ia lingvo ne dependas de la nombro de ĝiaj vortoj, sed de iliaj uzebleco kaj taŭgeco por esprimi niajn ideon kaj niajn intencojn, kaj en tiu senco, laŭ mia firma konvinko, Esperanto meritas la nomon de la plej riĉa lingvo ekzistanta en la hodiaŭa epoko. Kaj tio pro du kialoj: unue pro tio ke en la artfarita t.e. artkulturita mikslingvo Esperanto la vortsignifoj estas pli precizaj kaj pli unusencaj ol en ia tiel nomata „natura”, t.e. nekulturita lingvo, kaj due pro tio, ke la esperanta konstruprincipo de libera kunigado de vortradikoj kun vortsufiksoj kaj vortprefiksoj entenas la eblon de senlima kreado de novaj interrilatrimedoj. Sufiksoj kiel igi kaj iĝi, aĵo kaj eco, prefiksoj kiel ne aŭ mal , k.t.p., k.t.p., enhavas sugestian povon racie direkti la pensadon, ili malhelpas la konfuzadon de ideoj kaj faciligas la formadon de klare difinitaj konceptoj kaj firme bazitaj konkludoj. Estas tiuj ĉi ecoj kiuj faras Esperanton vera „vortfabriko”, kiel nomis ĝin la bone konata pastro Andreo Ĉe.

Mi ne celas ĉi tie priparoli detalojn, sed unu rimarkon mi ne povas prisilenti, nome tiun, ke la menciitaj fundamentaj principoj de la esperanta konstruo montriĝos multvaloraj ne nur por la scienca kaj la filozofia progreso, sed eble pli multvaloraj por la racia, la politika kaj la socia evoluoj de la estonta homaro.

Mi dankas vin.