Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 2/1.2-Cikloheksandion-dioksimo (Nioksimo) reakciilo por nikelo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Furfurolo kaj la nomado de parencaj kombinoj Indekso : Scienca Revuo (1949)
de W. C. Johnson, M. Simmons
Tradukita de R. P. Jervis
1.2-Cikloheksandion-dioksimo (Nioksimo) reakciilo por nikelo
Tritiko sur sablo
vol. 1, n-ro. 2 (1949), p. 76–78
1.2-CIKLOHEKSANDION-DIOKSIMO („NIOKSIMO”)* REAKCIILO POR NIKELO
de W. C. JOHNSON kaj M. SIMMONS (iom mallongigita, el The Analyst 1946, 71, 554, de R. J. JERVIS).

PDF-Dosiere

1.2-Cikloheksandion-dioksimon unua faris Wallach1 kiu trovis ke ĝi estas pli sentema reakciilo por nikelo ol dimetilglioksimo, kaj deklaris ke ĝi havas la kroman superecon de pli granda solvebleco en akvo. En 1940 Diehl2 tiris atenton al la reakciilo, sed deklaris ke ne ekzistas kontentiga metodo por sintezi ĝin. La fakto ke ĝi jam fariĝis havebla, sugestiis la jenan esploron pri ĝiaj ebloj kiel analiza reakciilo.

La pura dioksimo fandiĝas je 195-200° C kun iom da malkomponiĝo; la efektiva temperaturo de fandiĝo iom dependas de la rapido de varmigo. Punktoj de fandiĝo antaŭe publikigitaj estas 187° ĝis 190° C1 3 4 5. Gia solvebleco en akvo estas po 0.85 g en 100 ml ĉe 20° C. Ĝi estas multe pli solvebla en alkoholo. La nomo „Nioxime” estas proponita5 por la reakciilo, kaj estas uzata pro sia mallongeco en ĉi tiu artikolo.

Ankaŭ 1.2-ciklopentandion-dioksimo estis farata, kaj oni trovis ke solvaĵo en varma akvo donas la nikelreakcion karakterizan por α-dioksimoj. Gi estas, tamen, preskaŭ nesolvebla en malvarma akvo.

A. Sentemo. Wallach pretendis sentemon rilate al nikelo de 1 en 2 milionoj, kio signifas ke per ĝi ni povas konstati ankoraŭ unu parton da nikelo en partoj da solvaĵo. Ni trovis, tamen, ke la metalo povas facile rimarkiĝi en koncentriteco de 1 en 5 milionoj, donante purpreruĝan koloron kiam kelkaj gutoj da saturita akva solvaĵo de nioksimo estas aldonataj al iom acida, neŭtra, aŭ amoniaka solvaĵo de nikelo. Oni trovis ke nioksimo donas reakcion en rimarkinde pli acida solvaĵo ol dimetilglioksimo. Je titrado de acetatacida solvaĵo enhavanta 1 parton da nikelo en 2 milionoj kaj (a) nioksimon, (b) α-furildioksimon**, . aŭ 1 parton da nikelo en 1 miliono kaj (c) dimetilglioksimon, la karakterizaj koloroj aperas ĉe (a) pH 3.4, (b) pH 4.3, kaj (c) pH 5.1.

B. Efiko de aliaj jonoj ĉe la nikelreakcio. Permesis rimarkon de nikelo en koncentreco de 1 en 2 milionoj, sen neceso aldoni aliajn reakciilojn por formi kompleksaĵon aŭ por ŝirmi, la ĉeesto de la jenaj saloj kun koncentreco de sia metalo miloble tiel granda kiel tiu de la nikelo; ĉiuj, kiuj havas kolorajn jonojn, necesigas nur blankuman eksperimenton*** aŭ filtradon. , , , , (en ), , , , , , , , , natria kalia tartrato, , , kaj .

Rimarko de nikelo en kunesto de saloj de , , , kaj ne estas ebla per rekta provo per dimetilglioksimo. Hidrargozaj saloj estas tro acidaj por permesi rektan provon per nioksimo. Kuprikaj saloj donas brune-verdan koloron, sed oni povas rimarki nikelon, aldonante troaĵon de nioksimo al amoniaka solvaĵo. Ferikaj saloj donas fortan, brunan koloron, kaj krome estas tro acidaj por permesi rektan rimarkiĝon de nikelo, sed oni povas ricevi la reakcion en amoniaka tartrata solvaĵo. Bismuto ne malhelpas se tartrato kunestas. Kobalto donas brunan koloron, kaj kunprecipitiĝas kun nikelo en iom acida solvaĵo. Kiam ambaŭ metaloj havas malgrandan koncentrecon, oni povas apartigi ilin per eksceso de la reakciilo.

C. Reakcioj kun aliaj metaloj. Kun ferozo, bismuto kaj paladio, nioksimo donas reakciojn similajn al tiuj donataj de dimetilglioksimo6.

D. Perpeza mezurado de nikelo. Oni trovis ke nioksimo ne taŭgas por tiu celo, ĉar kun pura nikelo oni ricevis tro grandajn rezultojn, precipe per malvarma precipitatio, kredeble pro okludo de la troa reakciilo. La precipitaĵo ŝajnas ne kristala kaj malfacile elfiltriĝas.

E. Kolorometria mezurado de nikelo. Post oksidado per bromo aŭ jodo, nikelo donas kun dimetilglioksimo aŭ nioksimo solveblan ruĝan koloraĵon. Ĉi tiu reakcio estis uzata kun la unua el ĉi tiuj reakciiloj por kolorometrie mezuri nikelon7 8 sed oni scias ke la koloro estas iom malstabila7. Ni trovis ke la koloro donita de nioksimo kun nikelaj jonoj povas esti stabiligata taŭge por kolorometria mezurado. Post aldono de araba gumo, ni trovis ke la koloro kaŭzita de nikelo havanta koncentrecon de 1 en 100.000, restis same forta dum 24 horoj.

(Oni priskribas mezuradon pere de nioksimo per la lumelektra absorbometro laŭ Spekker de nikelo en kobaltaj saloj, kiu baziĝas sur la farado de kompleksaj cianidoj, kaj malkompono de la nikela per formaldehido9, kaj en ŝtalo per modifaĵo de la metodo de Vaughan).

————————


*  Angle: Nioxime.

**  Ni evitu ĉi tiun nomon. Prefere ni diru: bifuroil-dioksimo aŭ difurilglioksimo (La redaktoro).

***  Aŭ ĉu ni diru: „sena eksperimento”? (La redaktoro).

————————


1  Wallach, O., Annalen 1924, 437, 175.

2  Diehl, H. „The Applications of the Dioximes to Analytical Chemistry”, The G. Frederick Smith Chemical Co. Columbus, Ohio, 1940.

3  Jaeger, F. M. kaj van Dijk, J. A. Proc. Kon. Akad. Wet. Amsterdam 1936, 39, 384.

4  Jaeger, F. M., la sama ĵurnalo, 1937, 40, 12.

5  Rauh, E. F., Smith G. F., Banks C. V., kaj Diehl, H., J.Org.Chem. 1945, 10, 199.

6  Hopkins & Williams, Ltd., „Organic Reagents for Metals”, 4a eldono, 1943.

7  Mitchell, A. M., kaj Mellon, M. G., Ind.Eng.Chem., Anal.Edit. 1945, 17, 380.

8  Vaughan, E. J., „Further Advances in the Use of the Spekker Photoelectric Absorptiometer in Metallurgical Analysis”, Institute of Chemistry 1942.

9  Feigl, „Qualitative Analysis by Spot Tests” 2a Angla Eldono, 1939, p. 360.