Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 2/Diskuto pri terminoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La kromatografio Indekso : Scienca Revuo (1949)
de D. T. Warren
Diskuto pri terminoj
***
vol. 1, n-ro. 2 (1949), p. 73
DISKUTO PRI TERMINOJ. (2)

PDF-Dosiere

En pluraj artikoloj en ĉi tiu numero troviĝas la vorto reakcio kaj derivaĵoj de ĝi. Mi supozas ke „kulpas” pri tio Plena Vortaro. Mi tamen volas pledi ĉi tie por tio, ke ni uzii tiun vorton ekskluzive nur en la socia-politika senco, sed ne por reagoj ĉu kemiaj, ĉu alispecaj. En la Enciklopedia Vortaro de Wiister oni trovas: reagi, reago (ekz. acida, alkala reagoj), reagema, reagilo. Sub „reago” troviĝas refero al „reakcio”, kiu vorto tamen troviĝas en la ankoraŭ ne aperinta parto de la libro.

La kemiistoj esperantistaj elektu unu el la du eblaj radikoj: valenc- kaj valent-. Mi opinias, ke estas racie atribui al unu el ĉi tiuj radikoj la sencon de ligo-unuo. Ekz.: la libera valenco (valento) de la metila radikalo. En ketonoj kaj aldehidoj atomo de oksigeno estas ligita per siaj du valencoj (valentoj) al unu atomo de karbono. Karbono estas kvarvalenca (kvarvalenta) elemento. La valenceco (valenteco) de aluminio estas tri. Kloro havas plurajn valencecojn (valentecojn). La jonoj aluminia kaj kromika estas samvalencecaj (samvalentecaj). Mi ne disponas pri vortaro en kiu la vorto jam troviĝas. Mi tre ŝatus aŭdi la opiniojn kaj preferojn de la fakuloj. Mi jam montris ke mia prefero estas por la radiko valenc-. La redaktoro.