Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 2/La juĝproceso de Jesuo Kristo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mirinda kuracilo penicilino Indekso : Scienca Revuo (1949)
de R. Sakowicz
La juĝproceso de Jesuo Kristo
La kromatografio
vol. 1, n-ro. 2 (1949), p. 62–70
LA JUĜPROCESO DE JESUO KRISTO
de ROMAN SAKOWICZ (Polujo).

PDF-Dosiere

Ĝi estis la temo de pluraj verkoj de ekzegezistoj kaj juristoj. Sube estas prezentata la kompilajo de opinioj rilate tiun ĉi proceson. La opinioj de juristoj dividiĝis: unuj asertas ke la proceso estis kondukata ne laŭ la leĝaro, kaj, subtenate de partieca roma prokuroro, estis akto de politike-religia teroro. Aliaj juristoj opinias, ke la juĝproceso estis kondukata laŭ la juda kaj roma leĝaro, kaj la verdikto de mortpuno estis formale ĝuste argumentita, sed ke malgraŭ tio, la ekzekuto, sub la aspekto de justeco, estis murdo.

Tiu lasta teorio, priparolanta la kaŭzojn, elvokintajn la proceson, substrekas, ke du influaj judaj partioj — farizea kaj sadukea — kune aranĝis la proceson. Ilia konflikto kun Kristo datumis de preskaŭ la komenco de la agado de Kristo en Galileo. La senpera miskompreno estis bazita sur la evito de ritua sinlavo kaj la rompado de Sabata Festo flanke de Kristo. Sed la farizea interpretado de Sabata Festo ofte estis sensenca: ekz. en sabato oni ne rajtas diri al la malsanulo vorton de konsolo, ĉar tio estus kuracilo, kies alpreno en la sabato estas malpermesita. La nova religio kontraŭbatalis la senvivan formalecon de la farizeoj kaj tio kaŭzis ĝian batalon kun la plej potenca juda partio. La sadukeoj — partianoj de dua partio, aristokratia — indiferente rigardis la farizean kazuistikon, sed timis ĉian novan socian movadon, kiu minacis la interesojn de ilia klaso. Tiamaniere la jerusalemaj partiuloj sufiĉe frue ekinteresiĝis pri la nova movado en Galileo. Estis sendataj delegitoj por persone kontroli la staton de la movado. La praktikoj de tiuj ĉi delegitoj estis tute malkaŝe kaj klare kondamnataj de Kristo kaj la delegitoj informis la centran organizaĵon, kiu serĉis sufiĉan pruvmaterialon, kiu povus esti la bazo de akuzo. La ĉefgvidanto de la movado kontraŭ Kristo estis tiama ĉefo de la partio de sadukeoj kaj ĉefpastro de la jerusalema Templo Kajafas, kiu samtempe estis la prezidanto de la Supera Juĝejo en Jerusalemo: la Granda Sinedrio.

Sed fakte la gvidanto de la sadukea partio estis Anas, kiu same estis la ĉefpastro de la Templo inter la 7a kaj 14a jaroj de nia ero1, sed estis forigata pro la neleĝa mortekzekutigo de kelkaj judaj fanatikuloj. Malgraŭ tio, Anas en la daŭro de preskaŭ duonjarcento havis la faktan potencon en siaj manoj, dank’ al sia bofilo kaj kvin influaj filoj. La historio konigas lin kiel homon ruzan, monavidan, kruelan, pretan por fari ĉian malnoblaĵon. Kajafas estis lia bofilo kaj dank’ al li Anas havis grandan influon sur la Supera Juĝejo, kiu estis la ĉefjuĝejo por la tuta Palestino kaj kiu juĝis ĉiujn religiajn kaj politikajn aferojn. Antaŭ tiu Granda Sinedrio estis akuzataj ne nur profetoj, sed eĉ reĝoj.

La sepdek unu juĝistoj de la Granda Sinedrio juĝis en la tiel nomata Kvadrata Salono de la Templo.

La Sinedrio kun maltrankvilo observis la agadon de Kristo, sed ne povis agi malkaŝe pro la populareco de Kristo inter la popolamasoj. Gia agado estis nur spionado de Kristo kaj provokado per diversaj demandoj, kies respondoj povus, laŭ la opinio de la Sinedrio, kompromiti Kriston en la okuloj de Romo kaj la juda popolo.

Jam unu fojon okazis aresto de Kristo flanke de la templa gardistaro, sed dank’ al minacplena sintenado de popolamasoj la gardistaro estis devinta liberigi Kriston.

Baldaŭ post tiu ĉi okazintaĵo la Sinedrio denove kunvenis kaj estis sekrete decidite: pereigi Kriston. Post tiu ĉi kunsido estis anoncate, ke la devo de ĉiu judo estas informi pri la loko, kie troviĝas Kristo. Oni promesis eĉ monpremion de tridek sikloj t.e. arĝentaj moneroj. La valoro de tiama siklo egalis nunan duondolaron usonan. Sed eĉ la monpromeso ne donis la deziratan rezulton kaj ĝis la 29a de marto, la palma dimanĉo, la Sinedrio ne posedis ian sciigon pri Kristo. Sed en tiu ĉi tago Kristo venis Jerusalemon kaj okazis la fakto, kiu pliakrigis la situacion: la familio de eks-ĉefpastro Anas ĉerpis grandan profiton el senrivala komercado en la Templo: tiu ĉi foirejo eĉ estis konata sub la nomo de „la bazaro de filoj de Anas”. Kristo, indignante pro la profanado, forigis la vendistojn el la Templo.

Oni kunvokis novan kunvenon en la palaco de Kajafas kaj oni decidis tuj aresti Kriston, ĉar jam vendredon estos la komenco de la Festo kaj laŭleĝe juĝproceso ne povis esti komencata antaŭ la fino de la Festo. Sed Kristo estis informita pri tiuj ĉi intencoj de la Sinedrio kaj forlasis Jerusalemon.

Jam venis ĵaŭdo sen ia ŝanĝo kaj preskaŭ lastmomente sin anoncis homo, kiu prezentis sin kiel Judas Iskariota kaj proponis perfidi sian Majstron. Tuj estis sendata la templa gardistaro, kiu kune kun Judas venis en la ĝardenon de Getsemane por aresti Kriston. Unu el la disĉiploj kontraŭstaris, eĉ vundis la orelon de unu el la gardistaro, Malĥo, kiu manbatis Kriston. Sed Kristo submetiĝis, por ĉesigi la batalon.

Oni diras ke ekzistas antikva itala legendo, laŭ kiu, la tiel nomata „Eterna Judo”, eterne vaganta tra la mondo estas nome tiu ŝi Malĥo, kiu estis tiamaniere punata.

Ĉar estis jam malfrua horo, la sinedrianoj kolektiĝis ne en la juĝejo, sed en la palaco de Kajafas, kien ili estis alvokitaj.

Sed la unua juĝekzamenado de Kristo estis farata de Anas, kiu loĝis en la palaco de sia bofilo. Tiun kontraŭleĝan agon oni povas interpreti kiel deziron de „maljuna vulpo” kapti dum la ekzameno ion, sur kio oni povus poste bazi la akuzon de Kristo.

Antaŭ ĉio Anas interesiĝas pri la enhavo de la nova dogmo kaj la skolo de kiu ĝi devenas. Ĉu Kristo havas la rajton publike instrui sian dogmon kaj kiu donis tiun ĉi permeson al Kristo?

(Laŭ la juda leĝaro, ĉiu deziranta instrui publike devis antaŭe ricevi la permeson de iu el la jam oficialigitaj instruantoj).

Kristo respondas mallonge, ke li ricevis la permeson instrui de Dio mem kaj instruis publike — tion povas atesti la atestantoj.

Por bone kompreni tiun ĉi respondon de Kristo oni devas scii la rolon, kiun ludis atestantoj en la juda krimproceso. Nur ili decidis pri la kulpo de akuzito kaj eĉ lia konfeso bezonis la atestpruvon. La nombro de ĉi tiuj atestantoj estis minimume du kaj ĉiu el ili devis nepre havi altajn moralajn kvalitojn. La atestoj de ekz. sklavoj, hazardludantoj ktp. havis nenian signifon, eĉ virinoj apartenis al la sensignifaj atestantoj. Sed por verdikti mortpunon estis nepre necese ke la atestoj de ĉiuj atestantoj estu precize la samaj en ĉiuj detaloj. Eĉ se ili estis nur iomete diferencaj, la atestoj ne sufiĉis por verdikti la mortpunon. (Parenteze, en la okazo de mortpuna verdikto ofte tiuj ĉi atestantoj ekzekutis la kulpigiton).

Tiu ĉi regulo estis alprenita por eviti oftajn mortverdiktojn ĉar en la juda kriminala kodo estis multaj, eĉ malgrandaj krimoj, kiuj estis punataj per mortpuno: sufiĉis skribi ion sabate aŭ ligi nodon en tiu ĉi tago — pro tiuj ĉi faroj minacis la mortpuno.

Do, kiam Kristo postulis la ekzamenadon de la atestantoj Anas estis devigata ĉesi sian ekzamenadon kaj ordonis venigon de Kristo antaŭ la Grandan Sinedrion, kiu jam kolektiĝis en la palaco de Kajafas.

Li, kiel juĝprezidanto, sidis meze de juĝistaro, kiu sin lokis duonronde; du sekretarioj sidis ĉe ambaŭ flankoj.

Antaŭ la juĝistaro sidis en du vicoj la juĝpraktikantoj el kiuj estis nomataj la defendantoj (advokatoj) de la akuzato. Sed Kajafas ne nomis por Kristo defendanton, kiu certe povus elimini el la juĝistaro multajn juĝistojn, kontraŭ kiuj batalis Kristo: pastrojn, kies monavidecon Kristo mallaŭdis, „pliaĝulojn de la popolo”, kies hipokritecon Kristo primokis kaj „scienculojn”, kies farizeecon Kristo riproĉis. Do, la proceso de Kristo komenciĝis per regulrompado kaj daŭris en la sama atmosfero: laŭleĝe proceso en kiu povis esti verdiktata la mortpuno, devis esti komencita nepre matene, sed ne nokte, kiel en tiu ĉi okazo.

Post la malfermo de la kunsido la prezidanto Kajafas formulis la akuzon, ĉar juda proceso ne havis kulpiganton-prokuroron.

La ago pro kiu Kristo estis akuzata, estis tiel nomata „delogado”, religia krimo pro kiu minacis mortpuno.

Poste en la juĝsalonon eniris du atestantoj.

Laŭ la leĝo la prezidanto avertis ilin, ke ili respondecas pri la sango de kulpigoto, kiu falos sur iliajn kapojn en la okazo de falsa kulpiga atesto. La ekzameno de la atestantoj komenciĝis pri la cirkonstancoj de la punkto, temanta pri la detruo de la Templo.

Unu el la atestantoj konstatis ke li aŭdis Kriston diranta: „Mi povas detrui la sanktejon de Dio kaj rekonstrui ĝin en la daŭro de tri tagoj” (S-ta Mateo 26-61) sed alia citis tiun ĉi frazon en la alia teksto: „Mi detruos ĉi tiun sanktejon manfaritan kaj en la daŭro de tri tagoj mi konstruos alian, ne manfaritan” (S-ta Marko 14-58). Ĉar la atestoj ne precize akordiĝis, la akuzo falis. Sed tiu ĉi malakordo estus sensignifa en la okazo de konfeso de la akuzito. Tial Kajafas, dezirante akiri tiun ĉi konfeson de Kristo stariĝis kaj demandis Kriston „Ĉu vi respondas nenion? Kion atestas tiuj ĉi kontraŭ vi?” Sed Jesuo silentas — skribas la apostolo Mateo.

Pro tiu silentado povis esti anoncata nur liberiga verdikto. Sed Kajafas uzas la perfidan ruzaĵon, tre malofte uzatan, kiu konsistis el la tiel nomata „demando altruda”: la demando estas starigata tiamaniere, ke ĝi devigu akuziton ripeti la frazon, enhavantan plejparte la blasfemon. Se akuzito ripetas tiun ĉi frazon, tio estas pruvo de lia kulpo. Por gravigi tiun ĉi demandon Kajafas denove ne laŭleĝe plifortigas ĝin uzante tiel nomatan „solenan ĵurpeton” kiu egalas la ĵuron; ĝi estis permesata nur dum civilaj procesoj.

„Mi ĵurligas vin, per Dio vivanta, ke vi diru al ni, ĉu vi estas Kristo, la Filo de Dio” demandas Kajafas.

Oni povas facile kompreni kun kiel granda streĉo atendis la tuta Sinedrio la respondon de Kristo.

Kristo kun simpleco kaj nekutima kuraĝo jesigas:

„Vi diris, tamen mi diras al vi: poste vi vidos la Filon de homo, sidantan ĉe la dekstra mano de la Potenco kaj venantan sur la nuboj de la ĉielo”.

Post tiuj ĉi vortoj de Kristo Kajafas ŝiras sian veston sur la brusto. Tio esprimis la bedaŭron, ke oni estas devigataj aŭdi la blasfemon kaj samtempe signifis ke la kulpo de la akuzito estas pruvita. Sed Kajafas denove rompas la regularon de proceso, ĉar sen aŭskultado de la defend-atestantoj, sen plua diskutado li fermas la kunsidon: „Cu ni plu bezonas atestantojn? Jen vi aŭdis la blasfemon. Kion vi opinias?”

Oni voĉdonis, komencante je la plej junaĝa juĝisto. Ne estas konate kiom da juĝistoj voĉdonis, sed oni povas supozi ke ne unu voĉo estis kontraŭ mortpuno, ĉar laŭ S-ta Marko la verdikto estis unuanima: „kaj ili ĉiuj juĝis lin kondamninda al morto”. (14-64)

Estas interese ke ankaŭ en tiu ĉi okazo estis rompata la juĝregularo, ĉar laŭ la juda kodo, la akuzito, kies kulpon jesigas ĉiuj juĝistoj unuanime devas esti liberigata. Se inter la juĝistoj ne troviĝis eĉ unu, kiu voĉdonis por lia liberigo, la leĝo interpretis tiun fakton tiel, ke ili estis jam antaŭe inspiritaj kontraŭ la akuzito. Krome, en tiuj ĉi aferoj, la leĝo malpermesis la anoncon de verdikto ankoraŭ en la sama tago en kiu oni komencis la proceson, do, laŭleĝe la verdikto devis esti anoncata la sekvantan tagon, sed tiu estis sabato — la festo, kaj la verdikto tute ne povis esti anoncata. Cetere, la anonco de verdikto en vendredo, en la antaŭtago de la festo, ankaŭ estis rompo de la regularo de proceso.

Do, la ĉefa akto de la proceso estis finita per la anonco de mortpuna verdikto.

Kristo estis kondukata malliberejon, de kie frumatene li estis denove venigata juĝejon, kiu nun troviĝis jam en la Templo. La Sinedrio kunvenis por ŝajna konservo de la procesformalaĵoj, kiuj postulis ke en tiuj ĉi procesoj devas esti du kunsidoj. La juĝistoj jam ne ekzamenis la aferon sed konsultis kiamaniere oni povus akiri ĉe Pilato la konfirmon de ilia verdikto, ĉar la Prokuratoro de Judeo havis la rajton ne nur konfirmi sed ankaŭ nuligi la verdikton de juda juĝejo.

Plej necesis eviti plendon pri blasfemo (pro kiu Kristo estis kondamnita) ĉar antaŭ la pagana, roma tribunalo la juda religia akuzo estis sensignifa. Tiel, la tuta ekzamenado de Kristo en tiu ĉi matena kunsido konsistis el provoj de kaptado de ia ajn respondo de Kristo, kiu povus doni bazon por akuzo antaŭ la roma juĝisto. Sed Kristo, ne volante disputi kun sinedrianoj, respondas: „se mi diros al vi, vi ne kredos, kaj se mi demandos, vi ne respondos. Tamen de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio.” La juĝistoj demandas: „Ĉu vi estas la Filo de Dio?” kaj ricevas la respondon: „Vi diras ke mi estas”. Tiu ĉi formo de respondo laŭ juda tradicio signifis pli multe ol la simpla jeso, do la juĝistoj anoncas: „pro kio ni bezonas pluan ateston? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo”.

Tiamaniere sen plua ekzameno de la afero finiĝis la juda proceso en la Granda Sinedrio.

Nun, laŭ la leĝo devas esti komencata la roma proceso antaŭ la roma vic-reĝo (Prokuratoro).

Verŝajne estis ĉirkaŭ la sepa horo matene, kiam la sinedrianoj, sub la gvidado de Kajafas kondukis Kriston tra la urbo kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo — signo de la kondamno. Kiam la procesio atingis la palacon de Pilato neniu transiris ĝian sojlon, ĉar la domo de pagano estis „malpura” kaj ĉiu enirinta estus „malpurigita” por sep tagoj kaj tiamaniere ne estus povinta partopreni la feston de Pasko.

Pilato eliras el la palaco kaj eksciinte pri la afero demandas: „Kian akuzon vi prezentas kontraŭ ĉi tiu viro?”

Tio estis la komenco de la roma proceso — accusatio — esplorado de la akuzo. La sinedrianoj komprenis, ke Pilato ne konsentos senpruve konfirmi ilian verdikton kaj postulos la kondukon de proceso.

Pilato ne posedis specialan kvestoron por esplorado de juĝaferoj, li mem kontrolis ilin kaj, ne kredante al judoj, pro ilia fanatikeco, ne estis seka formalisto. Ne sciante ke Kristo jam estas kondamnita, Pilato sin turnas al la sinedrianoj kaj diras: „vi mem prenu lin kaj juĝu lin laŭ via leĝo”.

Tiu substreko de la aparteco de la judaj aferoj klare montris al la sinedrianoj, ke la akuzo de Kristo nur pri la blasfemo estus sensignifa en la okuloj de tolerema pagano, do la akuzantoj konscie uzas falsaĵon, ĉar ŝanĝas la bazon de la akuzo kaj jam akuzas Kriston pri tri politikaj agoj: revoluciigo de la popolo, agitado por nepagado de impostoj kaj alproprigo de la nomo „reĝo de Judeo”. La sinedrianoj bone komprenis ke koncerne tiujn ĉi politikajn agojn Pilato ne estos indiferenta, tiom pli, ĉar la tria punkto koncernis krimon kontraŭ majesto, kio estis treege severe punata dum la regado de Tiberio.

Post tiuj vortoj de la sinedrianoj Pilato komencas esploradon de la akuzo. Kristo eniras en la palacon, kie okazas memorinda sceno:

inter marmora kaj ora lukso staras ŝnurligita Homo, palvizaĝa, turmentita de torturoj, kun sangaj postsignoj. La mirigita Prokuratoro komencante la leĝan esploradon, la tiel nomatan „interrogatio”, demandas Kriston: „Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj?” Kristo starigas la kontraŭdemandon: „Ĉu vi diras tion de vi mem, aŭ ĉu aliaj diras ĝin al vi pri mi?” Pilato indignas: „ĉu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la ĉefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris? ” Kristo konfesas: „Mia regno ne estas el tiu ĉi mondo”. Pilato estas mirigita: „Ĉu vi do estas reĝo?” Kristo jesas la demandon, sed substrekas ke li venis en la mondon por ke li „atestu pri la vero”. Pilato senpacience finas la interparolon per skeptika demando: „kio estas la vero?” Kiel reprezentanto de la antikva penso filozofia li ne scias ĉu la vero ekzistas: ĉio estas necerta kaj duba en tiu ĉi mondo.

Nun, kiam Pilato vidas, ke antaŭ li staras senkulpa revulo, li alprenas la decidon, kiun li komunikas al la sinedrianoj: „Mi trovas en li nenian kulpon”. Sed tiu decido pliakrigas la situacion. Ĉu la Sinedrio povas konsenti, ke ĝia viktimo estos liberigata de pagano?

La homamasoj, instigitaj de la pastroj substrekas la politikan krimon de Kristo: „li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judeo kaj komencante de Galileo”.

Pilato, aŭdante pri Galileo uzas la eblon liberiĝi de tiu ĉi malagrabla proceso kaj sprite ŝanĝas la proceslokon, t.n. „forum aprehensionis” je „forum originis vel domicilii”, do, decidas, ke la akuzato, kiel aganta en Galileo, devas esti juĝata de galileaj aŭtoritatoj kaj direktas Kriston al la tetrarĥo de Galileo, Herodo-Antipaso, kiu ĉeestis en Jerusalemo por pasigi la Paskon.

Herodo, vidante Kriston „treege ĝojis”. Li jam delonge aŭdis pri Kristo kaj esperis „vidi ian signon, faritan de li” — t.e. vidi ian miraklon, faritan de Kristo, pri kiu Herodo jam aŭdis.

La sinedrianoj timas: se la miraklo estos farita, Kristo estos liberigata — „la ĉefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante”.

Sed malgraŭ la silento de Kristo kaj la forta akuzado de la ĉefpastroj kaj skribistoj Herodo ne volas ekzameni la aferon kaj resendas ĝin al Pilato, sub preteksto ke ĝi estas jam verdiktita.

Kiam Kristo denove ekstaris antaŭ Pilato komenciĝis la lasta fazo de la proceso. Pilato komprenas ke li devas esplori la aferon kaj verdikti ĝin. Do, li venas antaŭ sian palacon, eksidas sur la ornamita seĝo, nomata „bema” kaj metas sur sian kapon la diademon: — signo, ke li reprezentas Cezaron.

Pilato alvokas la sinedrianojn kaj anoncas al ili, ke li, kiel roma juĝisto, post esploro de la afero ne trovas ian kulpon en la agoj de Kristo kaj ĉar eĉ Herodo ne trovis la eblon konfirmi la verdikton de la Sinedrio, do li ankaŭ ne povas konfirmi ĝin.

Argumentante logike Pilato estus devinta tuj anonci la liberigan verdikton, sed timante la fanatikeman judan homamason kaj dezirante ĝin kvietigi Pilato anoncas sian decidon: Kristo estos punbatata kaj poste liberigata, ear laŭ la paska kutimo estas eble liberigi unu el la akuzitaj.

La decido estis tiel neatendita, ke la surprizitaj sinedrianoj ne havis tempon doni al la homamaso ian signalvorton.

Sed la helpo venis neatendite: la kuriero, sendita de Claudia, edzino de Pilato, interrompis la proceson. Nekutiman peton alportis tiu ĉi kuriero al Pilato: lia edzino petas, ke li ne kondamnu „tiun justulon”.

La interrompo sufiĉis por ke la homamasoj, instruitaj de la sinedrianoj petis liberigi la murdiston Barabason, sed ne Kriston.

Tiu peto tute malorientas Pilaton. Li forgesas ke li estas juĝisto, kiu devas verdikti laŭ sia konscienco, kaj anstataŭ ol verdikti li demandas: „kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo”? Komenciĝas granda krio: „li estu krucumita”.

Pilato hezitas kaj volas gajni tempon: li, ŝajne cedante, proponas, ke Kristo estos punata per skurĝo kaj nur post tiu puno povos esti liberigata.

Oni ne devas forgesi ke tiu ĉi puno estis kruela; estis uzataj ne simplaj vergoj, sed speciale aranĝita ilo, pri kiu Horatius diris „horribile flagellum” — terura vipo. La malfeliĉa viktimo, nudigita, estis alkroĉata al la fosto kaj poste batata per vipo, kiu konsistis el kelkaj longaj rimenoj, ĉe kies finoj estis alpinglitaj kelkaj metalaj kvadratetoj. Tiu vipbatado povis esti eĉ mortiga; ĉiaokaze, la viktimo perdis konsciencon post tiu ĉi puno.

Certe, oni povas miri, ke la potenca roma guberniestro tiel mole interparolis kun la homamaso kaj intertraktis kun ĝi, sed oni ne devas forgesi ke la juda homamaso estis treege impeta: la juda historiisto Flavius, priskribante la antaŭan ribelon de juda homamaso kontraŭ Pilato, atestas ke oni ne nur mallaŭdis, sed eĉ insultis lin.

Eĉ okazis jam, ke Pilato, pro akra konduto kontraŭ judoj, ricevis riproĉon de imperiestro Tiberio.

Post tiu ĉi decido de Pilato Kristo estas kondukata al kazernoj, kie okazas la kruela vippuno. Kiam Kristo svenanta kaj sanganta denove aperas antaŭ Pilato, ĉi tiu ne povas sin deteni kaj nevole ekkrias: „ecce homo2 — tiu ĉi krio ĝis nun penetras en milionoj da koroj.

Sed tiu ĉi humaneca reflekso de romano ne resonis en la koroj de fanatikema homamaso. Gi denove krias: „krucumu lin”.

La hezitema Pilato provas denove eviti la finan decidon kaj proponas: „mem prenu lin kaj krucumu lin, ĉar mi trovas en li nenian kulpon”.

Sed la sinedrianoj komprenis la hezitecon kaj malfortecon de la roma juĝisto; tiom pli ili volas transĵeti la respondecon sur lin.

„Ni havas leĝon” — respondas ili „kaj laŭ tiu leĝo li devas morti tial ke li pretendis esti Filo de Dio.” Tiu neatendita ŝanĝo de la akuzo de politika je religia, mirigas Pilaton kaj li denove kondukas Kriston por ekzameno.

Latina verkisto kristana, Tertuliano, priskribante tion ĉi substrekas, ke Pilato „jam pro sua sciencia christianus” — ke li jam estis kristano en sia konscio.

„De kie vi estas? ” ekzamenas Pilato. Ĉar Kristo silentas, koleranta Pilato avertas: „Ĉu vi ne parolas al mi? Ĉu vi ne scias ke mi havas povon krucumi vin kaj povon liberigi vin?”. La sekva respondo de Kristo volas montri al Pilato, ke malgraŭ lia minaco, pli pekaj estas tiuj, kiuj sendis Lin al Pilato.

Pilato sentas la konsciencpikojn kaj li volas eviti maljustan verdikton: li denove kondukas Kriston antaŭ la homamason kaj demandas: „Jen via Reĝo! Ĉu mi krucumu vian Reĝon?”

Kun miro aŭdas Pilato, ke tiu ĉi popolo, kiu ĉiam ribelis kontraŭ Cezaro fariĝis obeema kaj lojala: „Ni ne havas reĝon krom Cezaro”, do, kiu sin nomas la reĝo estas malamiko de Cezaro.

Tio estas la plej grava minaco, kiun povis elekti la sinedrianoj: „crimen laese majestatis” — la ofendo de majesto estis plej akre punata de la suspektema Tiberio — tiom pli ke Pilato jam konis la malgajan sorton de Seiano, plej granda favorato de la imperiestro. Pilato memoris ankaŭ ke dank’ al protekto de tiu ĉi Seiano li ricevis la postenon de Prokuratoro en Judeo kaj ke Tiberio jam kelkfoje montris al Pilato signojn de malkontenteco elektante la flankon de la Judoj.

Tiaj minacoj estis tre akraj: Pilato antaŭvidis kiel tekstos la akuzo kontraŭ li, kiun judoj sendos, se li liberigos Kriston. Timante riski sian sorton Pilato mansignas: venas la sklavo kun la arĝenta lavvazo kaj verŝas la akvon sur la manojn de Pilato. Kun tiu ĉi gesto Pilato transiras en la historion. La ironio estas, ke tiu ĉi gesto estis la gesto uzata de ĉiu roma juĝisto, tiel nomata „lustratio expiatoria”, kiu signifis ke la proceso estas finita kaj verdikto estas anoncata.

Do Pilato finas la proceson, kiu — kune kun la juda — daŭris ĉirkaŭ dek du horojn, kaj anoncas la verdikton, konfirmantan la verdikton de la Sinedrio. Sed estas karakteriza lia sintenado: eĉ post la konfirmo de mortpuna verdikto li intencas forĵeti de si la respondecon kaj kvazaŭ rekonas sian verdikton kiel maljustan: „mi estas senkulpa pri la sango de tiŭ justulo” li aldonas.

Sed malgraŭ tio, estas konataj juristoj, kiuj absolvas Pilaton, opiniante, ke lia verdikto, konfirmanta la verdikton de la Granda Sinedrio, estis korekta de procesa vidpunkto, sed estis erara de vidpunkto de materia juro, ĉar ĝi baziĝis sur fakta eraro. Sed pri tiu eraro Pilato ne estis konscia.

Tiu ĉi opinio pri manko de erarkonscio ĉe Pilato estas malvera — Pilato mem montras tion per provo de senkulpigo kaj la homamaso komprenis tion, alprenante la respondecon per la vortoj: „lia sango estu sur ni kaj niaj infanoj”.

La morto de Kristo estis la krimo, kiun faris la malnova juda partio, bazanta sin sur la leĝo de Moseo. Ĝi mortpunis ĉiun, kiu volus ĝin ŝanĝi. Kristo atakis ĝin kaj volis ĝin detrui. La leĝo estis terura kaj devis pasi jarcentoj ĝis la sango de Tiu, kiu verŝis ĝin, naskis la novan, eternan religion.

————————

1  erao (Redaktoro).

2  Tiuj ĉi du latinlingvaj vortoj estas bone konataj al ĉiuj, sed estus eraro pensi, ke la proceso antaŭ Pilato estis kondukata en la latina lingvo: en tiu ĉi tempo ĝi ne estis disvastigita en Palestino kaj la pli klera parto de la judoj uzis la lingvon grekan, kiun sendube posedis ankaŭ Pilato; do dum la roma proceso oni uzis la grekan lingvon. La judaj juĝejoj ankaŭ ne uzis la hebrean lingvon, ĉar ĝi estis malofte uzata, precipe de scienculoj; la tutpopola lingvo de Judeo estis la aramea.


Noto de la redaktoro. Bedaŭrinde persekutemo rilate al herezuloj kaj modernigantoj kaj alieculoj estas tro ofta, ja preskaŭ ĝenerala homa eco. Ne nur la anoj de la religio kiu konas la „okulon pro okulo, kaj denton pro dento” ekzekutis justulojn, ankaŭ pastroj kaj ĉefpastroj de tiu religio kiu predikas amon al dio kaj amon al la proksimulo, jes, eĉ pastroj de tiu religio, same abomene, same kruele, same netolereme murdis justulojn.