Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 2/Mirinda kuracilo penicilino

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pri la disfaktorigo de grandaj nombroj Indekso : Scienca Revuo (1949)
de T. L. C. Bluett
Mirinda kuracilo penicilino
La juĝproceso de Jesuo Kristo
vol. 1, n-ro. 2 (1949), p. 57–61
MIRINDA KURACILO
de T. L. C. BLUETT (Anglujo).

PDF-Dosiere

Dum la milito, kiu finiĝis antaŭ tri jaroj ni aŭdis multon pri la sukcesoj de la scienco; tamen tiaj sukcesoj ne estis ĝojigaj, sed tendencis eksciti dubon, ĉu la scienco efektive estas profito aŭ malprofito por la homaro. La scienco estas obeema servisto, kiu senkritike plenumas la dezirojn de sia mastro, ĉu ili estas virtaj aŭ malvirtaj, saĝaj aŭ malsaĝaj, gravaj aŭ negravaj, dignaj aŭ frivolaj. La potenco, kiun la scienco donis al la homoj, tiom pligrandiĝis, ke ĝi fariĝis danĝera; se ĝi falus en la manojn de malvirtaj frenezuloj, eble pereus la gajnoj de la civilizacio de miloj da jaroj. Tamen plejmulte la homoj estas bonkoraj, kaj eĉ la malvirtaj deziras la bonon pli ofte ol la malbonon, kaj ne tute mankas al ili la racio, do oni povas esperi. Plue apenaŭ ekzistas limoj al tio, kion ni povas esperi akiri per la scienco, se ni saĝe uzos la potencon, kiun ĝi donas. Ankaŭ eĉ la plej teruraj armiloj, kiujn oni iam elpensis, ne kaŭzis dum cent jaroj tiom da suferado, kiom forigis la eltrovintoj de la kloroformo, la etero kaj aliaj anesteziloj. La kavaliro James Simpson, en Britujo, Morton en Usono kaj aliaj igis la ĥirurgiajn operaciojn nedolorigaj; poste la lordo Lister k.c. igis ilin sendanĝeraj. Lastatempe oni multe plibonigis la anestezilojn; en la lasta okazo, kiam mi mem subiris operacion, oni ne metis maskon sur mian buŝon, kiel antaŭe, kaj mi ne devis enspiri gason aŭ vaporon, kaj senti kvazaŭ mi sufokiĝus, sed oni uzis novan specon de anestezilo, — mi kredas, ke ĝi estis tiu, kiu nomiĝas „pentothal” — mi konsciis pri nenio krom piketo de la injektilo je la kubuto, kaj poste mi vekiĝis en mia lito en la ĉambrego de la hospitalo, ne nur ne sentante ian doloron, sed eĉ ne sentante ian naŭzon tian, kian estigas la kutimaj anesteziloj. Mi ne konsciis eĉ pri perdo de konscio.

Estas vere, ke la scienco igis la militon multe pli terura kaj universala; apenaŭ ekzistas ie en la mondo homo kiu tute ne sentis ian efikon de la milito. Tamen unu el la efikoj, kiu ĉiam akompanis la militon, ĝi grandmezure forigis. Dum antaŭaj militoj la nombro de la soldatoj, kiuj mortis de malsanoj, preskaŭ egalis la nombron de tiuj, kiuj falis en batalo. Eĉ dum la milito en Suda Afriko de 1898 ĝis 1902 tiom da soldatoj pereis de intesta febro, kiom pereis per la armiloj de la malamikoj.

Sed dum la du mondmilitoj tio ne okazis; la plimulto da mortoj rezultis de vundoj. Ankaŭ eĉ por la vunditoj la ŝancoj de resaniĝo multe pligrandiĝis, ĉar en la jaro 1938 dum la interna milito en Hispanujo, d-ro Trueta, kuracisto en Barcelona, eltrovis pli bonan metodon por la kuracado de vunditoj; li enfermis la difektitajn korpopartojn en gipso kaj ili spontanee resaniĝis.

Germanaj sciencistoj jam de longe esploris la eblecojn de medikamentoj faritaj el anilinaj koloriloj. En la jaro 1933 la germana kuracisto Dogmagk enkondukis la unuan tian medikamenton, kiun li nomis „prontosil”; sed ĝi ne estis rimarkinde efika. Tamen post multaj provoj en multaj landoj, oni sukcesis apartigi tiun parton en kiu troviĝas preskaŭ la tuta saniga potenco; ĝi estas la sulfanilamido. Poste oni eltrovis multajn aliajn similajn „sulfajn” aŭ sulfurajn drogojn, kiuj estis utilaj ĉe la kuracado de pluraj malsanoj. El tiuj la plej utila estas la kuracilo, kiun multaj konas per la nomo „M. & B. 693.” Tio signifas la kuracilon, kiun oni sukcesis fari post 693 provoj faritaj en la laboratorio de la firmo „May and Baker” en Ilford apud Londono. Entute oni faris 760 eksperimentojn rilate al tiaj drogoj, sed ĉi tiu estis la plej kontentiga. Per tiaj „drogoj” oni gajnis dum la unuaj jaroj de la milito multajn mirindajn sukcesojn; sed ankaŭ okazis malsukcesoj, ĉar ili estas danĝeraj substancoj, kaj eble difektos la ĉelojn de la korpo de la pacientoj, same kiel la malsanigajn bakteriojn.

Do lastatempe oni preferis atenti grupon da substancoj, kiuj nomiĝas „antibiotikoj”. Laŭ la etimologio tiu vorto signifus substancojn, kiuj efikas „kontraŭ vivo”, do ĝi estus sinonimo de „venenoj”. Tamen efektive oni uzas ĝin por signifi substancojn, kiuj malutilas nur al unuĉelaj organismoj, sed ne al la ĉeloj de grandaj organismoj, ekzemple tiuj de la homoj. La plej grava el tiaj substancoj estas penicilino, (Angle penicillin). Oi tiel nomiĝas, ĉar ĝi devenas de kelkaj specoj de ŝimoj, kiuj apartenas al la genro Penicillium. La eltrovo de ĉi tiu mirinda kuracilo baziĝas sur observo, kiun faris Profesoro Alexander Fleming en la jaro 1922.

Estas rimarkinde, ke lastatempe du homoj, kun la sama nomo, sed, mi kredas, ne parencaj, — faris tre gravajn eltrovojn, per kiuj ili fariĝis eble la plej eminentaj bonfarantoj al la homaro. Ambaŭ estis britaj sciencistoj, kiuj kavaliriĝis pro siaj eltrovoj. Kavaliro Ambrose Fleming, profesoro de la elektra inĝeniera scienco en Londono, antaŭe helpanto de la glora Marconi, elpensis la termionajn valvojn, kiuj estas esencaj partoj de ĉiuj radio-aparatoj. Li mortis en la aĝo de 95 jaroj en Aprilo, 1945. Alexander Fleming, la eltrovinto de penicilino, estas profesoro de la medicino en Londono; li ankoraŭ vivas.

Ĉiu, kiu iam laboris en bakteriologia laboratorio, aŭ eĉ nur vizitis tian institucion, scias, ke grava parto de la laboro estas izoli bakteriojn farante „purajn kulturaĵojn”, — t.e. kolonioj, kiuj konsistas entute el nur unu speco. Por tio oni devas uzi nur zorge „steriligitajn” instrumentojn, ujojn, kaj materialojn, t.e. oni devas per fajro, bolanta akvo, aŭ taŭgaj kemiaĵoj detrui ĉiujn organismetojn, kaj kiel eble plej teni ilin kovritaj, tiel ke tiaj organismetoj ne revenu.

Kiam oni deziras transporti bakteriojn el tia kolonio en unu pelvo al steriligita nutra gelatenaĵo en alia pelvo por fondi novan kolonion oni devas momente levi la kovrilon por enmeti metalfadenon steriligitan per flamo, kaj elpreni ĝin kun bakterioj de la dezirata speco sur ĝi. Dum tiu momento oni riskas, ke eble iom da polvo enbloviĝu; la ĉeesto de la polvo mem ne gravas, sed preskaŭ ĉiu polvero estas kovrita de bakterioj kaj ŝimoj aŭ en aktiva aŭ neaktiva (t.e. spora) stato. Do ekzistas grava risko, ke malgraŭ ĉiuj antaŭzorgoj la enhavo de unu aŭ ambaŭ el la pelvoj difektiĝas, per la enkonduko de nedezirata organismo. Oni devas atendi iom da tempo, ĝis evidentiĝos, ĉu tia malbonŝanco okazis, aŭ ne; se jes, oni devas forĵetl en la defluejon la enhavon de la pelvo, kaj denove ekfari la ekspcrimenton.

Sed iam, kiam li intencis tion fari, Fleming haltis, ĉar li rimarkis ion, kio lin pripensigis. Kredeble multaj hoinoj antaŭe vidis la saman fenomenon, sed ili ne atentis ĝin, ĉar ne venis en la menson, ke ĝi havas ian gravan signifon. La mondo devis atendi, ĝis tion vidos observemulo, — kiel Fleming. Li rimarkis, ke kvankam la gelatenaĵo en la pelvo estas malklara pro la multigo de la bakterioj, en unu loko estas klara ronda spaceto. Tio signifas, ke nedezirata organismo hazarde enkondukiĝis, do la kolonio jam ne estas pura; oni devus ĝin forĵeti, kaj rekomenci la eksperimenton. Sed venis en lian menson, ke la afero ankaŭ havas alian signifon, — jen organismo, kiu povas detrui bakteriojn! Do anstataŭ forĵeti la gelatenaĵon, li studis ĝin — por esplori, kia organismo difektis la eksperimenton. Li trovis, ke estas sporo de ŝimo, kies Latina scienca nomo estas Penicillium.

Sed ekzistas pluraj dekoj da specoj de tia fungeto. La plej abundan specon konas ĉiuj, ĉar ĝi konsistigas la grizbluajn tufojn, kiuj aperas sur mucida pano, k.t.p.; ĝi estas Penicillium glaucum. Tio signifas „peniketon grizbluan”, ĉar sub mikroskopo ĝi aspektas kiel aro da malgrandaj penikoj, (aŭ „kaŭdetoj”, kion klarigas la deveno de la vorto, ĉar originale oni uzis la vostojn de malgrandaj bestoj, ekzemple kunikloj, kiel penikojn.) Sed bonŝance en tiu okazo la ŝima sporo, kiu enbloviĝis, apartenis al malpli abunda speco, Penicillium notatum, — mi supozas, ke ĝi notiĝas per makuloj. Estis bonŝance, ĉar ĉi tiu speco estas multe pli efika kontraŭ bakterioj ol la aliaj specoj de ŝimoj.

Ĉiuj organismoj, inkluzive la homojn, kiel ankaŭ la bakteriojn kaj la ŝimojn, posedas la proprecon, ke ili estigas kaj eligas substancojn, kiuj estas malutilaj al aliaj organismoj, ĉu alispecaj aŭ samspecaj, kiel ankaŭ al si mem, sed ne ĉiam egale malutilaj al ĉiuj specoj. La danĝeraj specoj de bakterioj, (kiuj bonŝance estas kompare malabundaj), plej ofte estas danĝeraj pro tio, ke ili estigas substancojn, kiuj estas venenaj al la ĉeloj de la homa korpo. La problemo estas, — trovi ion, kio estas venena al la danĝeraj bakterioj, sed ne konsiderinde malutila al aliaj organismoj, precipe ne al la homoj. Fleming kredis, ke tia substanco estas eligata de la ŝimo penicillium, kaj precipe de la speco P. notatum, do li nomis ĝin penicilino, (Angle penicillin). Do la problemo principe solviĝis, — oni apartigu la substancon, kiun eligas la ŝimo, kaj uzu ĝin por mortigi bakteriojn.

Tamen de la principo al la praktiko estas longa kaj peniga vojaĝo. Longa tempo forpasis, antaŭ ol oni povis ĝin fabriki je komerca skalo. Unue en la jaro 1940 oni konstruis en Oxford aparaton, per kiu oni povis fabriki sufiĉan kvanton da penicilino por eksperimentaj celoj. La eksperimentojn entreprenis Howard Florey, kiu poste kavaliriĝis pro siaj esploroj, kiel ankaŭ Alexander Fleming la originala eltrovinto. Por purigi kaj plidensigi la kuracilon Florey uzis improvizitan aparaton faritan el ordinaraj bankuvoj kaj buterigiloj. Pro la milito, kiu tiam furiozis, estis malfacile akiri materialojn kaj laboristojn por tiaj esploroj, kaj estis pli oportune efektivigi pli grandskalan fabrikadon en Usono; nur lastatempe oni konstruis grandajn fabrikojn tiuspecajn ankaŭ en Britujo.

Dum la milito ne ekzistis ia komercado je tiu valorega kuracilo; la etaj kvantoj, kiujn oni jam sukcesis estigi, estis rezervataj por la plej grave malsanaj pacientoj en militaj hospitaloj. Ne antaŭ Junio 1946a ekzistis la penicilino en sufiĉa kvanto, por ke oni permesu, ke ĝi estu aĉetebla de la ordinara publiko, — sed eĉ tiam nur se kvalifikita kuracisto aŭ dentisto ĝin preskribas. La valorega kuracilo ankoraŭ estas tro malabunda, por ke oni permesu, ke ĝi estu malsaĝe aŭ malŝpare uzata de nekompetentuloj por bagatelaj malsanetoj aŭ vundetoj.

Por kontentigi la postulon je la penicilino, jam ekzistas en Britujo kiel ankaŭ en Usono grandaj fabrikoj tre malsimilaj al la simpla aparato, kiun uzis Florey kaj liaj helpantoj. (Vidu „Science News” 6, p. 34–47 kaj „Discovery” por Junio, 1946, p. 163–166.) En la kutimaj fabrikoj oni atendas trovi neeviteble multe da malpuraĵo kaj polvo, sed en la fabrikoj de penicilino tio estas tiel zorge forigata, kiel en hospitaloj. Por ke la ŝimo vivu kaj kresku estas necese blovi aeron tra la nutra solvaĵo, ĉar ĝi povas estigi la penicilinon, nur se ĝi ricevas sufiĉe da oksigeno. La aero eniras nur tra altaj turoj, en kiuj ĝi estas zorge purigata. Por purigi la penicilinon estas necese ĝin solvi sinsekve en diversaj solviloj, kaj ĉe ĉiu paŝo de la komplika procedo oni riskas, ke parto de la valorega kuracilo detruiĝos se la kondiĉoj de acideco aŭ alkaleco, kiel ankaŭ de temperaturo, ne estas precize ĝustaj. Eĉ nuntempe oni ne povas eviti, ke 40% perdiĝu. Eĉ etaj, apenaŭ detekteblaj1, kvantoj de metaloj diversspecaj difektas la procedojn, sed bonŝance oni trovis, ke materialo sekure uzebla por la necesaj ujoj estas la „nekorodiĝema ŝtalo” (stainless steel). Kiel eble plej ofte la diversaj operacioj2 efektiviĝas aŭtomate, tiel ke la laborantoj mem ne bezonas tuŝi la aparatojn.

La penicilino mortigas bakteriojn de tre multaj specoj, sed kontraŭ kelkaj el la plej danĝeraj, — ekzemple kontraŭ tiu, kiu kaŭzas la tuberkulozon, — ĝi donas nenian protekton. Kontraŭ tiu malsano eble la plej nova kuracilo „streptomicino”, simila al la penicilino, estos efika, sed oni devos multe eksperimenti pri ĝi, antaŭ ol oni sin permesos libere uzi ĝin, ĉar nuntempe oni riskas difekti la pacienton pli ol la malsanon.

Sed ĉe multaj malsanoj ĝi estas treege efika; ekzemple en „Science Digest”por Marto, 1947 unu Usona kuracisto raportis, ke per la uzado de tiaj kuraciloj la mortigeco de kelkaj malsanoj malpligrandiĝis de 100, 98, aŭ 80% ĝis nur 30 aŭ eĉ 15%.

Oni lastatempe sukcesis estigi kristalojn de pura penicilino, sed tio estas tre multekosta, kaj oni nur malofte bezonas uzi ĝin en tiel pura kaj koncentrita formo.

Jam oni konas ses diversajn specojn de penicilino, kiuj diferencas laŭ la naturo de la grupo R en la suba formulo.

SciencaRevuovol1n-ro2penicilino.jpg

I aŭ F: -pentenilo.

Gigantata acido: pentilo (n-amilo) (el Aspergillus giganteus).

Flavacidino: -pentenilo (el Aspergillus flavus).

II aŭ G: benzilo.

III aŭ X: p-hidroksibenzilo.

IV aŭ K: n-heptilo.

Plena sintezo de penicilino ankoraŭ ne estas efektivigita. La „Oxford University Press” ĵus anoncis la aperon de 1100-paĝa verko pri penicilino de pli ol 60 biokemiistoj kaj biofizikistoj sub la titolo „The Chemistry of Penicitlin”.

————————

1  Ĉu ni uzu la vorton „detekti” en ĉi tiu senco? Aŭ ĉu preferE „konstati” aŭ „rimarki”? (La redaktoro).

2  Ĉu „operacio”? Aŭ prefere „pritrakto” aŭ io simila? (La redaktoro).