Scienca Revuo
T. L. C. Bluett
1949
1.2-Cikloheksandion-dioksimo (Nioksimo) reakciilo por nikelo | Indekso : Scienca Revuo (1949) Tradukita de T. L. C. Bluett Tritiko sur sablo |
Pri la stato de “Scienca Revuo” |
vol. 1, n-ro. 2 (1949), p. 78–79 |
Scienca Revuo
T. L. C. Bluett
1949
Kiel ni pligrandigu la tutmondan provizon de altkvalitaj nutraĵoj? Tion demandis Thomas Swanbrick en lastatempa disaŭdigo. Biologoj el multaj partoj de la mondo esploris tiun problemon.
Plenumante mian laboron, lastatempe al mi bonŝance okazis, ke mi vizitis Nederlandon. Dum mia vizito mi pasigis iom da tempo ĉe la Ter- kaj Gardenkultura Instituto en Wageningen, kaj vidis la laboron de d-ro Wellensiek kaj liaj kolegoj.
Troviĝas grandaj partoj de norda Eŭropo, kie la grundo estas malriĉa, sabla kaj acida. Sur tia grundo oni ne povas kreskigi la tritikon. Anstataŭ tio oni povas kreskigi nur la sekalon. D-ro Wellensiek entreprenis la taskon esplori, ĉu ne estas eble trovi metodon, per kiu oni povus kreskigi tie ankaŭ la tritikon. Nu, oni povas hibridigi sekalon kun tritiko. Tiel estiĝas speco de greno, kiu povas kreski ankaŭ en tiaj lokoj, sed kiam oni semas ĝin, estiĝas multe da folioj, sed neniom da semoj. Gi estas malfekunda.
D-ro Wellensiek prenis la malfekundajn kreskaĵojn kaj markotis ilin, tiel, ke el semo li akiris de 200 ĝis 300 vegetaĵojn — ĉiujn el la sama origino. Al ĉi tiuj li aplikis la drogon kolĉicino2, laŭ la kutima metodo. Rezulte de tiu aplikado, ĉe 5 % el la vegetaĵoj la nombro de la kromosomoj en iliaj ĉeloj duobliĝis, kaj ĉi tiuj, kiam ili maturiĝis, estis kapablaj sin reprodukti. Ili kombinas la kvalitojn, kiujn ŝatas la muelisto, de la tritiko, kaj la kapablon de la sekalo kreski eĉ sur sabla grundo. D-ro Wellensiek jam sukcesis estigi multajn novajn variaĵojn, pro kiuj eble aliiĝos la dieto en ĉi tiu mondparto.
La graveco de la esploro konsistas en la fakto, ke per ĝi disvolviĝis nova tekniko. Per ĝi estiĝis nova specio de vegetaĵoj. Kion dirus pri tio Charles Darwin, mi ne povas imagi; sed jen en tempo kaj spaco estiĝis nova specio, — per elpensado kaj antaŭpiovizo de homoj, kaj ne per natura ŝanco aŭ misŝanco! Eble ni povas apliki tiun novan teknikon al la problemo de la produktado de nutraĵoj en nia Brita Naciaro (Commonwealth of Nations). Se ni povos kreskigi tritikon en la sekaj regionoj de Hindujo kaj Sudafriko, uzante la teknikon de d-ro Wellensiek, eble ni povos estigi novan specon de pana greno, kiu kontentigos la nutraĵajn bezonojn de nia popolo.
Noto de la tradukinto
Tradukante la supran artikolon, mi renkontis problemon pri la traduko de la angla vorto „plant”. La kutima traduko estas „kreskaĵo”, kaj tion indikas U. V. Sed bestoj kaj homoj ankaŭ kreskas. Laŭ F. & L. la traduko estas „planto” aŭ „vegetaĵo”. Tamen laŭ U.V. radiko „plant” estas verba. Do mi preferas „vegetaĵo”.3
Simile, laŭ U. V. la radiko „spec-” signifas anglalingve „kind, species”. Sed efektive oni bezonas du vortojn. Krom la ordinara vorto „speco” uzata en ordinara konversacio, kiel ankaŭ en la logiko, oni bezonas alian vorton, Eble „specio” = „species”, kiel teknikan terminon de la biologio. Laŭ Plena Vortaro ĉi tio estas la primara aŭ unuagrada signifo de Speco. Ties difino tekstas jene: (1) Subdivido de genro; grupo da vivantaj estaĵoj prezentantaj plurajn difinitajn karakterizajn ecojn, kiuj konsistigas heredan tipon, ordinare neŝanĝeblan en la nunepokaj kondiĉoj. (2) Aro da estaĵoj aŭ objektoj havantaj komunajn karakterizajn ecojn. (3) Karakteriza eco aŭ maniero: diversspecaj vazoj.
Por (1) mi proponas „specio”. (2) estas la ordinara signifo de speco. Mi opinias (3) foriginda.
P. V. ne sufiĉe substrekas la gravecon de fekundeco; ĝi ne mencias la ĉefon karakterizaĵon de vera „speco” aŭ „specio”. Du malsamaj estaĵoj pariĝante (kopulaciante — Wüster) povas estigi hibridon, sed kutime hibridoj estas nefekundaj, (ekz. mulo) Sed se la hibrido estas fekunda, kaj povas sin reprodukti, estigante novnn heredan tipon, kiu daŭras en multaj generacioj, — tiam en tiu okazo efektive estiĝas novan „specio”.4
1 El la „Listener” de 31-1-1946, p. 137.
2 La tradukinto uzis la formon „kolĥicino”. Plena Vortaro donas: „kolĉikino”; Enciklopedia Vortaro: „kolĉicino” kaj „kolkicino”, montrante preferon por la unua formo. La nomo de la planto de kiu ĝi devenas estas, laŭ la cititaj vortaroj kaj laŭ tiu de Fulcher kaj Long, „kolĉiko” (Wüster donas ankaŭ „kolĥiko”). La formo ,,kolĉicino” ŝajnas al mi preferinda. (La redaktoro).
3 Mi kredas, ke la verba karaktero de la radiko „plant” ne bezonas ĝeni nin. Parolante pri kelkaj ekzempleroj de certa specio (aŭ speco) kiel en ĉi tiu artikolo en la esprimoj „200 ĝis 300 vegetaĵoj”, kaj „5% el la vegetaĵoj”, mi preferus la esprimon, „plantoj”.
4 S-ro Makkink informis min ke s-ro Støp-Bowitz jam delonge uzas la terminon „specio” en la indikita senco. La redaktoro.