Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 3/La komuneco de la sciencoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hemoglobino en kreskaĵoj Indekso : Scienca Revuo (1949)
de J. H. Hulme
La komuneco de la sciencoj
Ĝenerala regulo pri la dividebleco de entjeroj per aliaj entjeroj
vol. 1, n-ro. 3 (1949), p. 83–84
LA KOMUNECO DE LA SCIENCOJ
de J. HOWARD HULME (Anglujo).

PDF-Dosiere

Estas homoj kiuj asertas, ke la limoj de distingo inter scienco, belarto kaj filozofio estas difineblaj kaj fiksitaj.

Miasperte tio ne estas fakto: ili tiel intermiksiĝas, ke en iuj okazoj oni ne scias en kiun kategorion meti ilin.

Konstruisto devas esti artisto, metiisto, arkeologo, kaj historiisto kaj scii la streĉofortojn en materialoj, la tendencojn al tordiĝo kaj la premojn kaj devas saĝe disponi ilin laŭ la bezonoj de sia plano. La scienca aranĝo de grupoj de arkoj en la volbo de gotika katedralo, iliaj kurbaj kaj belaj formoj, kvazaŭ de ventumilo tenata en la mano de bela virino, mirigas nin ĉiujn.

Adoranto en religia fervoro povas senti la influon de tia arto — ke la kreintoj de tia belartaĵo faris laboron de amo — ke ili ignoris la pasadon de tempo dum laboro kaj nur sentis la urĝon fari la plej bonan kaj la plej belan. Tiel okazis antaŭ nia tro rapida epoko, kiu estas instigata de amo al mono kaj de komerca konkurado — la adorado al la „ora bovido”.

Tempo pasas, sed restas la rezultoj de tiu laboro — monumentoj de la penoj de piaj monaĥoj de la Mezepoko. Ni mem kondutu kun la sama konscio pri la graveco de rezultoj.

La pli multaj sciencistoj konsentas, ke estas momentoj kiam emocio akompanas iun mirindan, kvazaŭ bonŝancan trovon; sed eĉ se la rezulto venis el konstanta peno en unu direkto sendube helpis scio en aliaj fakoj. Kaj ĉi tion mi trovis: ke kontribuis al ĉiu mia laboro sciado en aliaj kampoj.

Mi konas scienciston, kiu iam studadis kun mi en la Reĝa Kolegio de Scienco kaj Arto en Londono. Li, nun Doktoro de Scienco kaj Prezidanto de la Societo Metalurgia en Birmingham, inventis aparaton kiu montras al la okulo la internajn streĉojn kaj premojn en alojoj kaj kiamaniere ili konstante interbatalas, fine kaŭzante ŝiriĝon kaj detruante la faritaĵon. La Brita Asocio de Scienco, eble la plej bone konata asocio tia en la mondo, invitis lin elmontri sian aparaton en unu el ĝiaj kongresoj, kaj li, D-ro Cyril Franklin, kun multe da aparatoj sur la estrado, tion faris. La aparato el balanciĝantaj pendoloj havis inkplumon kiu teksis mirindajn desegnojn sur paperon — iuj estis verdire belaj, estis plenaj de ritmo kaj aspektis kiel floroj kaj aliaj belaj formoj de la Naturo. Jen scienco kreinta arton!

Mi legis antaŭnelonge la prelegon kiun li, kiel prezidanto de la Metalurgia Societo, prezentis, kaj mi konstatis, ke ĝi temas pri la rolo de moralaj valoroj en industrio kaj pri la neceso de sincereco en laboro ĉiutaga; ĝi vere estis verko filozofia!

D-ro Franklin unue studis la belarton de desegnado, kaj tio helpis lin fari aparaton kiu vidigas la ĉiam batalantajn elementojn en metaloj; en sia prelego li traktis sian temon de vidpunkto humanisma. Sendube en tiu homo troviĝas kombino de arto, scienco kaj filozofio — kombino tiel rara kaj altvalora en la hodiaŭa mondo.