Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 3/Nenio nova sub la suno

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pri la divena vergo Indekso : Scienca Revuo (1949)
de J. Giltay
Nenio nova sub la suno
Efiko kaj psikologia aplikado de koloroj
vol. 1, n-ro. 3 (1949), p. 87
NENIO NOVA SUB LA SUNO
de de J. GILTAY (Nederlando).

PDF-Dosiere

Tiun tre malnovan aforismon ni ne interpretas laŭvorte, sed nur kiel pardonindan ekkrion de mirigita homo, kiu ree kaj ree spertas, ke liaj elpensaĵoj estas jam elpensitaj antaŭe en ofte nur tre malmulte diferenca formo.

Ni trovis antaŭ nelonge en tiu ĉi rilato rimarkindan kazon. En la libro „Radarbeacons” (radioeĥejoj), de la usonano A. Roberts, oni legas, ke en la jaroj 1939-1942 en multaj militantaj landoj oni eltrovis la respondilon, kiel ni povas nomi la aparaton, kiu konsistas el radioricevilo kaj radiosendilo, kaj per kiu la ricevataj radiosignaloj estas denove elsendataj. Tiuj resendataj signaloj estas utilaj al la originala elsendanto por ekscii la lokon kaj por la identigado de la resendanto (identigado de amiko aŭ malamiko, angla mallongigo: IFF). Laŭ Robcrts la elpenso de la baza ideo de la respondilo, la resendado, ŝajnas ne tre malfacila. Ni opinias, ke li pravas, almenaŭ en la nomitaj jaroj. Sed ni iom miris, kiam montriĝis, ke la baza ideo estis jam publikigita en la jaro 1904a.

Vere A. kaj H. von Staszewski la 9-an de aprilo 1903a petis pri patento en Germanujo por: „aŭtomata signalaparato, sciiganta per elektraj ondoj al renkonte veturantaj, malproksimaj ŝipoj sian alproksimiĝon, karakterizita per tio, ke jam konata fluointerrompilo, elsendante kun fiksitaj tempodistancoj elektrajn ondojn, aŭtomate funkciigas en la riceva cirkvito elektromagneton, kies armaturo fermas novan cirkviton de induktilo, tiel ke la ŝipo unua avertita nun per tio aŭtomate resendas elektrajn ondojn al la ŝipo elsendinta la originalan signalon”, laŭ la resumo de la germana patento N-ro 148740.

Kvankam la en la patento detale priskribitaj rimedoj nuntempe kaŭzas rideton ĉe la moderna fakulo, oni devas konfesi, ke la baza ideo de la respondilo troviĝas kompleta en tiu malnova patento.

Sendube la ideo de la radioeĥejo estis en la jaro 1903a praktike senvalora, kaj en la jaroj 1940a-1945a nekredeble grava. Tio pruvas, ke la graveco de eltrovaĵo ne estas izola afero, sed povas dependi preskaŭ sole de la cirkonstancoj en kiuj la ideo estas proponata.


La aŭtoro de ĉi tiu artikolo proponas jenajn terminojn:

radioeĥilo = sendilo por la originalaj impulsoj + ricevilo por la eĥimpulsoj; eble preferinda estus radioeĥigiio.

radioeĥejo = la eĥanta objekto; mi preferus radioeĥantoradioeĥaĵo.

La aŭtoro distingas aktivajn „radioeĥejojn” kun plifortigilo, ankaŭ nomatajn (radio)respondiloj, kaj pasivajn „radioeĥejojn” sen plifortigilo. Fakuloj esprimu sian opinion pri ĉi tiuj proponoj. — La redaktoro.