Scienca Revuo/vol. 1, n-ro. 3/Pri la divena vergo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĝenerala regulo pri la dividebleco de entjeroj per aliaj entjeroj Indekso : Scienca Revuo (1949)
de K. H. Wernicke
Pri la divena vergo
Nenio nova sub la suno
vol. 1, n-ro. 3 (1949), p. 86
PRI LA DIVENA VERGO
de K. H. WERNICKE (Germanujo).

PDF-Dosiere

Estas nerefutebla fakto ke kelkaj homoj estas kapablaj trovi subterajn akvovejnojn per la divena vergo. Tia vergo estas dubranĉa ligna forko, kies branĉojn la vergisto tenas per la manoj irante sur la esplorenda tereno. Kiam li transpaŝas subteran akvovejnon, tiam la vergo sen helpo de la vergisto moviĝas teren kun tiel granda forto, ke ĝi kelkfoje rompiĝas antaŭ la manoj firme tenantaj ĝin. Precipe taŭgas vergoj el aveluja aŭ salika ligno, sed ankaŭ estas eble diveni per faga vergo.

Kvankam la fakto de tia divenpovo estas konata de longa tempo, oni scias nenion ekzaktan pri la kaŭzoj, kiuj estigas tiajn grandetajn fortojn. Supozeble la kampo de la terradiado estas perturbata per la akvovejnoj kaj la divenkapablulo reagas je tiaj perturboj. Tiun supozon kredebligas la fakto, ke la vergo donas nenian signon super la akvo entera, kiu etendiĝas sub la tuta tereno, do estigas nevariantan radian kampon de l’ tero.

La vergo ne nur montras la ekziston de akvovejnoj, sed la vergisto estas kapabla diri, en kiu profundo la vejno troviĝas. La metodoj de la vergistoj estas tre diversaj; jen metodo uzata de l’ aŭtoro:

Dum la serĉado de vejno la vergo montras tiun jam antaŭ la trans-paŝado, ĉar ĝi ĉiam etendiĝas en la direkto al la vejno, kiam la vergisto alproksimiĝas al tiu. Kiam la direkto de la vergo formas angulon de proksimume 45° kun la tersupraĵo, la distanco inter tiu punkto de la supraĵo al kiu la vergo tiam montras, kaj la punkto de la supraĵo kiu troviĝas vertikale super la vejno, estas egala al la distanco de la vejno al la tersupraĵo (laŭ vertikala direkto). (Estas konsiderenda persona faktoro, kiu estas diversa por diversaj personoj). Laŭ tiu metodo la aŭtoro mezuris la altecon de pontoj super fosoj kaj riveretoj, kaj tiel li pruvis la ĝustecon de la metodo.