Scienco 1914 PE

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Scienco kaj vivo

Pola Esperantisto 1914 p. 85


Urbo 7.000 jara[redakti]

Amerika inĝeniero kaj arkeologiisto Lafau asertas, ke en stato Orizona (Nord-Ameriko) apud urbo Feniks trovigas ruinoj de antaŭ 7.000 jaroj. Liaj esploroj supozigas, ke en tiu urbo vivis altkultura popolo. La urbo estas konstruita el sabloŝtono kaj la formo de konstruajoj atestas pri granda disvolvo de arkitektura arto. Ing. L. trovis tie kotonon kaj pro tio konkludas, ke en Orizona estis iam tute alia klimato. Sur unu muro li trovis religian pentrajon, kiu indikas, ke la nekonataj loganto de Orizona adoris sunon.

La tuta urbo estas kovrita per tera tavolo alta je tri metroj. Nuntempe oni laboras pri elfosigo de'la ruinoj.