Se majo alvenos

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Novjara bondeziro Indekso : [[Unuaj agordoj]]
de Eska
Se majo alvenos
Ho, iam min la gloro...

Se majo alvenos


Se majo alvenos, floretoj ekfloros
Se herbo verdiĝos kampara,
Ho, mia knabino, mi tiam foriros,
Adiaŭ—mi diros plej kara.

Se majo alvenos, floretoj ekfloros
Se homoj someron festenos,
Ho, kara knabino, mi tiam foriros,
Al vi mi neniam revenos.

Se majo alvenos, floretoj ekfloros,
Se birdoj kantados sen ĉeso,
Ho, kara knabino, mi tiam foriros
Al lando plej bela... Forgeso!