Sekretaj Sonetoj/Enkonduka poezio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enkonduko Indekso : Sekretaj Sonetoj
de Peter Peneter
Enkonduka poezio
La kvindekdu sonetoj


Enkonduka poezio

La ardan amon trans ĉemizo
mi pentros, Kara, sen mensog'.
Kuraĝa estas la devizo
de mia eta versprolog'.
Vestinte sin per pruda tog',
poetoj haltas ĉe la kiso.
Sed ardan amon trans ĉemizo
mi pentros, Kara, sen mensog'.
 
La kis' pli dolĉas, ol ĉerizo,
pli ebriigas ĝi ol grog'.
Sed ĉu ni vivus sen la log'
al pli profunda paradizo?
Jen arda amo trans ĉemizo...