Sekretaj Sonetoj/Enkonduko

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Dediĉo Indekso : Sekretaj Sonetoj
de Peter Peneter
Enkonduko
Enkonduka poezio


Enkonduko

Leganto, se vi estas pruda,
kaj naŭzas vin la amo nuda,
se indignigas vin la bolo
de la temperamento suda,
se ĝenas vian delikaton
la grimaceto amo-luda,
pripensu bone antaŭ lego:
tute ne estas mi altruda,
forĵetu min, retiru vin
al via dika ŝel' testuda.




Leganto! Mi avertas due!
Pripensu, ĉu vi legos plue!
Pilate lavas mi la manojn,
se mi efikos misinflue.
Neniu vin devigas legi;
anstataŭ indigniĝi brue,
forĵetu min, forĵetu min
ankoraŭ estas ne malfrue.




Leganto! Jen la lasta voko!
Tuj sekvas jam danĝera loko!
Forĵetu min! Bedaŭrus mi,
se vin mortigus nervo-ŝoko!