Sekretaj Sonetoj/Komplezaj klarigoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Komplezaj klarigoj

Por ke neniu devu ion perdi el la edifo de ĉi tiu libro, nun mi klarigos ĉiujn vortojn novajn, kaj eĉ malnovajn, kiujn ĉiu uzas, Sed kiujn la Akademio Moŝta ĝis nun rifuzis oficialigi, kaj ankaŭ vortojn iom tro vulgarajn, kiuj neniam oficialiĝos, sed kiuj estas agrablege "sukaj", kaj ĝis nun nekonataj aŭ mankantaj. Ekzemple por paroli pri l' virino laŭ Schwartz "cedanta virton po detalo", ni bone devis nin per spir' provizi, ke trejni nian langon, eldirante "ĉiesulino", "prostituitino". Jen al vi: meretrico kaj putino. Elektu do, aŭ uzu ilin ambaŭ (nu, ne la inojn mem, sed nur la vortojn). Sed mi tro deflankiĝis, mi daŭrigas: do mi klarigos ĉiujn novajn vortojn, atentu, ili sekvos alfabete kun la klarigoj, kaj eĉ kun ekzemploj, laŭ manier' de Kabe kaj de l' Plena Vortar' de SAT. Okulojn viajn streĉu!

Agapo estas amregalo sankta, komuniiĝo de l' prakristanaro.

Aperti? Jen la senc': malmalmalfermi.

Ascendi estas supreniri monton, suriri tramon, trajnon, veturilon, eĉ oni povas diri ankaŭ tion, ke ĉevalinon virĉeval' ascendas.

Cico: karesa nomo de mampinto; la suĉinfano nutras sin cicante.

La damo estas simple sinjorino, sed malpli longa kaj internacia, do kial signu nur kartludan damon ĉi bela vort', havanta kaŝan sencon, ĉar damo en si kaŝas ja la amon.

Deflori estas dolĉa vort': prepari per sanga operacieto karnlanceta baritan vojon de virgulineto por posta ofta, pli komforta iro.

Kaj drasta estas krudefika, signas efikon de tro fortaj laksigiloj, sed ankaŭ krudan kaj sentaktan agon.

Ni diras drivi, se la akvofluo el la direkto ŝipon deflankigas. Ekzemple, se kunsidas en boato junul' kaj junulin', kaj la junulo remilon sian ĵetas el la mano, kaj inter kisoj per remil' alia klopodas remi en pli dolĉan rodon, la bark' feliĉa drivas per la fluo.

Ekrano estas forna ŝirmtabulo, aŭ meblo, por forbari ĉambroparton; por trovi ĝin pli poezia, post ĝi imagu belulinon en ĉemizo.

La faltoj estas sulkoj sur la haŭto, malbelaj ili estas sur l' vizaĝo, sed dolĉe tiklas en la ingo ina.

La feto estas ido en utero, naĝanta dolĉe en la fetfluido.

Kaj fiki? Ĝena vort', sed ĝin abunde klarigas la soneto tridekkvina.

Ni fuĝas, kiam ŝtele ni forkuras de l' teda edzo aŭ rigora patro, fuĝigas la amanto amatinon.

Generi estas fiki, sed efike, aŭ per popola dir', infanon fari.

La glano estas kverkofrukto, kaj ĉi-sence estas ĝi oficiala, sed estas ankaŭ medicina vorto; butonon signas de la vira klabo,

kaj por klareco plena ni malkaŝas, ke klabo estas batalbastonego.

La senc' de hasti estas rapidegi. Ekzemple, oni hastas am-avide, se oni ne malvestas delikate la amatinon, sed malpacience per kruda man' disŝiras de la brusto ĝis la genuoj robon kaj ĉemizon.

Humida estas la volupta buŝo, humida estas la malsupra, dolĉa virinpordeto dum la ekscitiĝo, humida estas la lit-tol' de l' knabo, se li sonĝante, ĝuis en duopo, kion maldorme sola li ĝuadas, melkante ĉuron el la kakaceto. (La vorton ĉuro certe vi divenas: ĝi estas suk' virinon asperganta.) Sed kial klarigadi plu sen fino, oficiale estas ĝi malseka.

Impeta estas forte, arde viva, sinĵete, salte vigla, fervorega. Okazis jam, ke tro impeta Bubo detruis, kion ĝi antaŭe faris.

La kaco estas la vulgara nomo de l' virorgano (el Itala cazzo). Ni havas ja "penison", sed ĝi estas scienca vort', sen familiareco; aŭdante ĝin ni sentas kuracistan odoron (ne agrablan ĉi-rilate). Nur "kaco" taŭgas en parol' de viro, kaj ankaŭ en buŝeto de virino. (Ne miskomprenu min, mi nur aludas tiujn sekretajn interparoladojn, dum kiuj la anĝelaj ĉarmulinoj porketas inter si kun granda ĝuo, kaj per la sukaj vortoj kaj esprimoj konkuras meritplenan kaporalon.) Eĉ, mi proponus por infanpeniso, por tiu ĉarma, kurba vermiĉelo, kaŝanta en si tiom de esperoj, apartan vorton, ludan, ŝercan, ĉarman, kun duobligo de l' silab unua nomante ĝin petole kakaceto.

Kaj kaki? Nu, mi nomu ĝin malmanĝi, sed ne per vomo, tute male, sube, aŭ per esprimo pleba: naski merdon.

Klozeto estas bela konkeraĵo de la kulturaj tempoj higienaj. La angloj tute rajte ja fieras pri la eltrovo de l' akvoklozeto, signita per la du literoj WC. Kaj tre sendanke estas malhonori ĉi trankviligan ejon per du nuloj.

Kondomo (en la SAT-vortar' kondono) estas surtuto guma, kiun portas la Bubo, se ĝi timas nazkataron, kaj ĝi malhelpas naskon; sed atentu: ekzistas homoj, kiuj dankas sian ekziston al kondomo ŝiriĝinta.

Kriĉi signifas: akcipitre krii.

Langvora oni sternas sin en lito post la kaj-tiel-plua amnumero (rigardu la soneton dudeksesan). Precizklarige do "langvoro" estas la korpa kaj anima malstreĉiĝo.

Lasciva: voluptama aŭ fik-ama.

Libido: seksinstinkto, seksimpulso.

Kulmino estas la plej alta punkto, ekzemple, dum amumo la orgasmo. Kaj la orgasmo? Mi klarigos sube.

Lingamo estas hinda nom' de l' Membro, la virsimbol' de l' hinda dio Ŝiva. Ĝin la hindinoj kultas en la templo; virinoj niaj, saĝe, nur en lito.

Masturbi estas seksvolupti sola, aŭ tre obscene melki sian voston; aŭ pri virino: fingri sian ingon, per knaba vort' familiara: ĉuri. La SAT-vortaro nomas ĝin "onani", kaj tio estas tre komuna vorto, kvankam la bona Onan el Biblio ja ne onanis, sed regule fikis; li nur eltiris membron antaŭ ŝpruco, ĉar li domaĝis la valoran ĉuron al la gravedigenda bofratino.

Mergi signifas meti en fluidon, enprofundiĝi.

Nupto estas bela kaj poezia nom' de geedziĝo, signante krom la festo, la esencon.

Obscena estas malĉasteme kruda.

Obskura estas la feliĉa ĉambro post la esting' de l' lampo superflua, ĉar nek por manĝo, nek por am' necesas la lumo. Ĉiu ja, eĉ en obskuro trafas la respektivan aperturon.

La onomatopeo, poezia fakvorto, signas vorton aŭ esprimon, kiu subpentras sencon sonsimile. Ekzemple estas onomatopeo: el pufa pugo puŝi plurajn puojn.

Orgasmo estas amvolupt-kulmino (mi la kulminon jam klarigis supre).

Perversa estas tiu, kiu ĉasas danĝerajn, drastajn, naŭzajn, abomenajn, malsanajn kaj kruelajn amvoluptojn. Sed kiu lerte-sperte serĉas novajn kombinojn kaj sagacajn poziciojn, faranta tiel arton el amludo por doni, preni la plejeble multan plezuron en la kuno korpfandanta (nur la fuŝulo fikas, kiel taŭro), tiu ja majstras ame, ne perversas.

La piĉo (bele ŝmaca vorto) signas tute vulgare la virinan fendon, kaŝitan en la ombra musk' de haroj. La vorto venas el la slavaj lingvoj, ĉar latinidaj vortoj "kuno", "kono" ne taŭgas, okupitaj alisence. Sed ĉiuj slavaj lingvoj same havas en tiu vorto la silabon "pi" kaj ankaŭ sonon "zdo" aŭ "ĉo" aŭ "ĝo", ĉi vorton ni donacu do al ili: ja nian lingvon slava tero naskis kaj por la nask' ĉi aĵo necesegas. (Ni havus pare al la "kakaceto" la ĉarman kaj ludeman "pipiĉeton", kaj krome ankaŭ la karesan "pinjon", kaj eĉ "pipinjon" tute pepetante).

Nun pisi. Ĉu mi devas ĝin klarigi? Nu, eble por leganto ekzotika. Ĝi estas: lavi per elkorpa akvo la lokojn, kiuj servas por plezuro.

Ĉu plumpa? Krudaspekta, senformega, maldelikata kaj maleleganta, kiel la pugo de virin' grasega.

Kaj pranci: levi sin subite svinge sur postpiedojn (pri ĉeval' obstina). Ekzistas ankaŭ "baŭmi" en ĉi senco, sed ĉu domaĝe? Uzu ilin ambaŭ, kaj ĝoju, ke ni estas tiel riĉaj! Sed iom plivastigas mi la sencon de "pranci", ĝin uzante ankaŭ jene: stariĝi sur la piedfingrojn, kiel la vir' malalta, se li volas kisi virinon altan, aŭ stariĝi alten, kiel la servopreta virorgano.

Nun pruda estas viro aŭ virino, kiu vidante nudan korpoparton en bano, sur statuo, sur pentraĵo, aŭ libron, kiu temas ne pri preĝo, aŭ eĉ infanon (ĉar infano estas malĉasta atestaĵ' pri fia ago, ĉar ĝi al tia ago dankas ja ekziston sian, ho, terura mondo!) tuj indigniĝas, grumblas, hejmen kuras, sin kaŝas en angulo kaj masturbas. Do "pruda" estas aĉe ĉastafekta.

Kaj puca estas troornamaĉita.

Nun pugo sekvas, mia propra ido, belsona nom' de bela korpoparto, kiun ĝis nun ni nomis, fi, sidvangoj. Ĝi estas grekdevena. Certe aŭdis vi jam pri Aphrodite Kallipyge: Belpuga Afrodita! Jen la grekoj ne timis do esprimi sian plaĉon, pri ĉi sekreta loko de l' diino. La vorto propre devus esti "pigo", sed kion fari, ĝi signifas birdon. Kaj "pugo" eble eĉ pli verve sonas kaj taŭgas ankaŭ onomatopee (rigardu la soneton tridekduan).

La retikulo estas la saketo, en kiu portas niaj damoj pudron, poŝtukon, liporuĝon, cigaredon, ĉar ili ja laŭ la nuntempa modo portadas siajn poŝojn en la manoj.

Per sensoj kvin ni ĝuas amatinon, belon per vida, voĉon per la aŭda, odoron ŝian sorĉan per la flara, aroman kison ŝian per la gusta, kaj silkan haŭton, ame varman korpon kaj ardan plejprofundon per la palpa.

Nun sino, milda golf' de l' sida korpo. Sen ĝi ne povus luli la patrino infanon, la amato amatinon, ĝi, sekve, estas neoficiala.

La skroto estas retikul' de viro en kiu portas li la du globetojn (aŭ pli familiare: la kojonojn), kiujn kisigi estas ĉe la flandroj insulto plej ofenda, kvankam ilin memvole kisas la virin' amanta en la ebrio de la amdorloto.

La smirgo estas la pulvor' malglata, uzata por poluro (smirgpapero).

Kaj spili estas bori la barelon batante kranon en la ŝtopo-truon (agrabla sinonim' de l' ama ago).

Kaj strikta estas streĉmalvasta, kiel la amgrotet' de l' ĵusa virgulino.

Svelta: gracitalia, belstatura.

Kaj ŝminki estas: plibeligi vangojn el tiglo per artefaritaj rozoj.

Kaj ŝoki estas: malagrable tuŝi, konsterni, indignigi, animskui. Ekzemple fraŭlineto, ekvidinte ornamon viran, tuj ŝokiĝas ĝene, kaj kovras siajn vangojn per la manoj kaj spionadas nur inter la fingroj.

Kaj ŝrumpi estas: kuntiriĝi aĉe, kiel la figo, lerte komparita en la sonet' dektria (tre konvenas al ĉi soneto la numer' fatala).

La taŭro estas simple vira bovo.

Kaj tiglo estas vazo apoteka por mikso, kirlo, fando de ŝmiraĵoj.