Sekso kaj Egaleco/Numero 1/Kompleta teksto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sekso kaj Egaleco

Numero 1

Jan. 1980

Sendependa novaĵletero

Venis ĝenerale pozitiva reago al la provnumero de ĉi tiu novaĵletero. Multaj Esperanto-revuoj anoncis la ekaperon de SkE - interalie raportis la gazeto Heroldo kaj Radio Zagreb. Tio nun portas konstateblajn sekvojn en la formo de petoj pri la provnumero (kiu nun pli-malpli elĉerpiĝis) kaj abonoj.

Kiel oni atendus inter esperantistoj, la plej viglan reagon vekis la artikolo pri komunseksa pronomo. Efektive mi rapide atingas la konkludon, ke oni facile povus eldoni tutan revuon nur pri tiu temo, Mankas spaco en ĉi tiu numero por aperigi ĉiujn leterojn, do pliaj sekvos en venontaj monatoj.

Kaj, kiam temas pri spaco: ni ne disponas tro en SkE. Sed mi ne povas plenkore bedaŭri tion, ke foje la paĝoj donas impreson, ke ni apenaŭ sukcesis enŝtopi ĉion direndan. Tio montras, ke ni jam ricevis tre riĉan kaj enhavoplenan reagon de la legantoj. Tio bone aŭguru por la estonteco!

Ne postulas multan atenton por rimarki, ke la tajpaĵo estas iom pli granda ĉi-foje ol en la provnumero. Por kompensi tion, ni aldonis kvar paĝojn. Estis evidente, ke pasintfoje ni tro malgrandigis la tekston. Espereble ni nun trovis la taŭgan proporcion. Se ne, vi povas atendi plian serĉadon! La kunmetado de SkE estas iugrade eksperimenta kaj por mi kaj por Dermod Quirke, kiu presas ĝin. Do ne tro konsterniĝu, se dum serĉo por la ĝusta formulo, la eksperimentantoj foje atingos iujn neatenditajn rezultojn.

SkE estas tajpita kaj provlegita plejparte de unu homo. Tio ne estas ideala aranĝo, kiel vi povis konstati el multaj tajperaroj en la provnumero, Ekzistas nur unu solvo por tiu problemo: pli da kunlaborantoj. Ĉu troviĝas - en lando, kiu havas bonajn poŝtajn Sekso kaj Egaleco

Sendependa novaĵletero.

Redaktoro

Anna Brennan

p/a Nieuwe Binnenweg 197B

3021 GA Rotterdam

Nederlando

Kunlaborantoj

Charles Power

Dermod Quirke

Jarabono (4 numeroj)

8,00 gld. aŭ 10 irk.

Sendu internaciajn respondkuponojn rekte al Anna Brennan, aŭ pagu al ŝia nederlanda poŝtĉekkonto, n-ro 4112754.

Limdato por la venonta numero: 15a de marto.

Perantoj

Brita (Prezo: £2,50)

Dermod Quirke

18 Trouville Road

London SW4 8QL.

Ĝirkonto n-ro 12 463 000 6.

Norvega (Prezo: 21 norv. kr.)

Margreta Landmark

Buerstad

N-3135 Torød.

Poŝtĉekkonto n-ro 5 73 61 29.

Usona (Prezo: $4,25)

Charles Power

Nieuwe Binnenweg 197B

3021 GA Rotterdam

Nederlando.

(Pago per ordinara enlanda usona ĉeko al la nomo Charles Power)


ligojn kun Nederlando - homo, kiu pretas provlegi por ni? Se jes, bonvolu anonci vin! Se ne, vi devos plusuferi tajperarojn.

Ĉi tiu novaĵletero celas ne nur spertajn esperantistojn sed ankaŭ tiujn, kiuj ankoraŭ ne plene regas la lingvon. Tio ne signifas, ke ni uzas limigitan vortprovizon (sed ja klarigas la pedantajn piednotojn pri neologismoj netroveblaj en PIV, kies sencoj eble ŝajnas pli evidentaj al eŭropaj ol al ekstereŭropaj logantoj). Kompreneble, ne ĉiuj artikoloj taŭgas por nespertuloj. Sed mi esperas, ke ili ĝuos almenaŭ la novan rubrikon en la centraj paĝoj: "Antaŭen kaj malantaŭen", kiu enhavas nur mallongaĵojn. Se vi vidos taŭgan materialon por tiu rubriko en nacilingva ĵurnalo aŭ aliloke, bonvolu sendi kopion kun Esperanta resumo.

Ni atendas viajn leterojn!

Anna Brennan FRATINA SALUTO EL OKSFORDO

El Britujo, kie virinoj teorie kaj leĝe ĝuas karieran egalrajtecon kun viroj, kaj eĉ fakte ĝuas almenaŭ relative altan nivelon de emancipiĝo; el Oksfordo, en kies mondfama universitato multaj britaj klerulinoj ne asertas per sloganoj, sed konstante pruvas per atingoj la kapablojn de virinaj intelektoj, kaj kie stabanino de mia propra kolegio estas Nobel-premiitino; el mia propra dometo, kie mi sendepende subtenas min kiel profesia verkistino, mi salutas la iniciaton de novaĵletero pri virina agado. Mi fratine salutas ĉiujn legantinojn, sed precipe tiujn, kiujn ankoraŭ oni traktas kiel malsuperajn estaĵojn, aŭ kiuj ankoraŭ suferas pro la grandparte nekonsciaj kruelaĵoj de patriarkaj socioj.

Mi aldonas kelkajn miajn iom disajn pensojn, kiuj eble stimulos pensadon en aliaj.

Kiam ni protestas, ĉar milionoj da virinoj perdas la vivon en laboroj monotonaj, sensignifaj, stultigaj kaj nervturmentaj, precipe en la hejmo, ni memoru, ke ankaŭ milionoj da viroj perdas la vivon en laboroj monotonaj, sensignifaj, stultigaj kaj nervturmentaj, precipe ekster la hejmo. Estas por ni virinoj facile forgesi, ke ankaŭ viroj suferas. Ĉiu homo deziru, ke laŭeble la suferoj de ĉiuj aliaj homoj malpliiĝu. Maljusteco kreas malamon kaj malestimon; ni celu justecon, sed ĉefe ĉar justeco ebligas pli altkvalitajn amon kaj amikecon.

La divido inter viroj kaj virinoj ne ĉiam estas la plej grava. En multaj situacioj pli gravas, ekzemple, la divido inter la egoisme plezuravidegaj brutoj, la neŭrozaj kaj neŭrozigaj puritanoj, kaj tiuj, kiuj iel elpensis ian sane moderan sintenon; inter la sciamantoj kaj la filistroj aŭ eĉ obskurantistoj; inter la opresemaj potencaviduloj, kaj tiuj, kiuj amas liberon, ne nur por si mem; inter ekstravertitoj kaj introvertitoj; inter maljunaj kaj junaj, riĉaj kaj malriĉaj, esperemaj kaj defetismaj, homaranecaj kaj rasismaj ... Kiuj dividoj plej malfaciligas niajn vivojn tre dependas de nia nacieco, loĝloko, aĝo kaj aliaj faktoroj.

Kredeble neniu povas esperantistiĝi, kiu ne havas almenaŭ ian eron da mensa sendependeco. Ni esperantistinoj scias, ke Esperanto iom larĝigas niajn sciojn kaj perspektivojn. Ni uzu nian lingvan privilegion parte por laŭeble forigi tiujn stereotipajn konceptojn, kiuj dividas la homojn kaj semas malestimon kaj malamon. El larĝaj spertoj, ni povas kontraŭbatali, ekzemple, la falsan bildon pri ĉiuj virinoj, ke ni estas modsklavinoj, vantulinoj, klaĉulinoj, naskmaŝinoj, plendosakoj, kokincerbaj, kapricemaj, babilemaj, malraciaj. (La plimulto el ni ja scias per sperto, kiom viroj kapablas klaĉi, plendadi, monologi, kapricadi, eĉ malsaĝi ...) Ni samfervore kontraŭbatalu stereotipojn de viroj kiel ĉiam agresemaj, batalemaj, drinkemaj, nesentemaj, maldelikataj brutoj. Kredeble la plimulto el ambaŭ seksoj pli-malpli penas, kiel ajn nelerte, nur sukcesete, esti saĝaj kaj bonaj. Ni amike rekonu la bonon unu en la alia, kaj amike kuraĝigu pozitivan evoluadon.

Gravegas la Rajtoj de la Virino. Subigado kreas stultecon, ruzecon, nesincerecon, etmensecon. Gravegas la Rolo de la Virino. Sed centre kaj pleje gravu por ni nek la Virino, nek la Viro, sed la Homo.

Marjorie Boulton, Britujo

ABONU

Pluraj ricevintoj de la provnumero de SkE bedaŭrinde ne poste abonis. Eble ni ne sufiĉe klare indikis, ke la unue petita sumo de 1,50 gld. rilatis nur al la provnumero. Se vi volas plu ricevi, necesas pagi la jarabonon de 8,00 gld. Feliĉe, ni scias, ke en multaj kazoj manko de pago ne signifas mankon de entuziasmo, ĉar tiuj samaj homoj tamen skribis reage al la provnumero aŭ alimaniere indikis daŭran intereson. Ni dankas ilin pro iliaj leteroj, sed petas, ke ili baldaŭ esprimu sian apogon en pli konkreta formo!

Ni ĝojas anonci, ke ni nun havas USONAN PERANTON - ĉi tie en Nederlando. Charles Power havas personan konton en Usono. Do, usonanoj povas aboni simple sendante ordinaran enlandan ĉekon por $4,25 je la nomo de Charles Power al li ĉe la redakcia adreso. Ne forgesu indiki, ke temas pri abono!

KUNLABORU!

preparo al la kongresa temo

- per tradukado

- per kontribuo al SkE.

Vidu la paĝojn 14-15 por detaloj. Leteroj

Gratulojn pro via provnumero de Sekso kaj Egaleco, kiu montriĝis tre leginda. Unu signo de sukcesa gazeto estas, sendube, ke ĝi instigas al la legantaro skribi al la redakcio. Tamen, tiu ĉi mia reago estas parte pro ŝoko pri la letero de s-ino Lapenna.

Dum mia tuta esperantista vivo mi profunde admiris s-inon Lapenna pro multaj, diversaj kialoj, sed se ŝi vere sentas kion ŝi esprimis sur paĝo 7, ŝi devas esti suferinta terure malagrablajn spertojn en siaj rilatoj kun viroj. Se estas la opinio de ĉiuj viaj legantinoj, ke viroj estas ĝenerale fumegemaj, blasfememaj, diboĉemaj kaj senbride amoremaj, tiam viroj estas severe juĝataj. Mi estas certa, ke ne estas statistike aŭ objektive pruveble, ke viroj havas tiujn tendencojn pli ol hodiaŭaj virinoj.

Tio estis unu ŝoko. Venis dua. Ĉi tiu dua estas pro la ŝajna logikomanko, kiam ŝi argumentis, kiel sukcesi tie, kie viroj malsukcesis. Ĝi memorigas - tute prave - ke en la pasinteco la Oratoraj Konkursoj suferis pro du mankoj: unue, malegala partopreno de la du seksoj; due, manko de entuziasmo kaj finfina estingiĝo de la konkurso. Nu, se estis tiom malmulte da entuziasmo, precipe ĉe la junulina flanko, kiel ajn ni povas atendi, ke tia propono iel sukcesus estonte?

Kvankam la letero de s-ino Lapenna kaj ŝokis kaj surprizis min, mi aplaŭdas ĉiun iniciaton por kuraĝigi la utiligon de bazaj, virinaj kapabloj, kiuj ĝis nun eble sufokiĝis pro la socia subpremo de sento de vira supereco. Ni ne povas toleri tian malŝparon de talento, kaj precipe ne en la Esperanto-movado, kiu devus esti la sino de kontraŭdiskriminacio ĉiuspeca. Mi esperas, ke s-ino Lapenna malkaŝos la aliajn ideojn zumantajn en ŝia kapo, pri kiuj ŝi aludis.

Diccon Masterman; Britujo/FRG

La novaĵletero aspektas tre bona, teknike facile legebla, la titoloj sufiĉe malsimilaj, kaj la ĝenerala aspekto "pura", klara kaj leginda.

Mi ŝatas la ideon de Emilija Lapenna kaj la artikolon pri komunseksa pronomo. Jonathan Pool jam uzis zi, kaj mi sekvis lin en Liège. Mi volis uzi zi en artikolo por Heroldo, sed Heroldo ne akceptis la vorton, kaj uzis ĉiam la pluralon. Tio prokrastis la problemon, sed ne solvis ĝin.

Margrete Landmark, Norvegujo

Mi konsentas kun Emilija Lapenna, ke la plej malbona vojo montri sin egala al viroj estas imiti ilin en fumado, blasfemado, ktp. Sed mi trovas la ideon starigi virinan oratoran konkurson tute fantazia. En tiu sfero estus multe pli praktike elserĉi taŭgajn virinojn por prelegi en Internacia Somera Universitato, kaj pro la temo de diskriminacio mi tre esperas, ke oni tion faros en la venonta Universala Kongreso.

Nun pri komunseksa pronomo: mi konsentas, ke ĝi estas bezonata, tamen dubas, ĉu ĝi estus multege uzata. Mia unua, eble iom amuza, penso estis proponi ŝli (kombino de "ŝi" kaj "li"; cetere lŝi tute ne eblas!). Poste mi rimarkis, ke s-ro Hagemann postulis prefere duliteran vorton. Kiam oni konsideras la tutan alfabeton, ja ne estas multaj eblaj literoj, sed ri ŝajnas al mi tro artefarita, kaj havas la malavantaĝon, ke oni foje ne scius, ĉu japano aŭ ĉino diras "ri" aŭ "li". Mi preferus ti, precipe ĉar ĝi tre similas al "tiu", kiun oni jam uzas por eviti la pezan frazon "li aŭ ŝi". Ĉu iu konsentas kun mi?

Sybil V. Sly, Britujo

Ni atentigas, ke la propono ti, unuavide bona, tamen kaŭzus konfuzon alispecan. Ĝia posesiva formo kolizius kun la jam ekzistanta vorto "tia".

Kun intereso mi legis nian unuan novaĵleteron, sed bedaŭris la multajn erarojn. Ankaŭ en mia malgranda artikolo mankis duona frazo.

Irène Thomann-Baur, Svislando

Efektive ni preterlasis linion de la letero, kiu aperis sur p. 3 de la provnumero. La dua linio de la kvara alineo devis legiĝi: "... situacio de la virinoj socie kaj politike. Unu el la plej gravaj taskoj de la svisa virina agado estis la batalo por la virina voĉdonrajto ..." Ni pardonpetas pro la eraro. Sed vidu nian komenton en la enkonduko!

La plej grava principo estas: egala pago por egala laboro kaj egala laborkvanto. Tio estas realaĵo en Germana DR jam dum jardekoj. Ĉi tie "egalrajteco por virinoj" ne plu estas temo por diskutoj.

Paulo Boden, GDR

Ideeto, kiun eble vi povas disvolvigi, kvankam ĝi ne estas tute nova: ĝuste la forigo de la difino "fraŭlino". Aliaj proponis, ke

p.11 tra la mondo

Unue mi devas klarigi al vi, ke mi ne estas denaska brazilanino, sed mi edziniĝis al brazilano antaŭ 18 jaroj. Tamen mi eble pli bone povas trarigardi la virinajn agadojn en la lando de "ekstere".

Volante kunlabori por la novaĵletero, mi kredas, ke estus interese prezenti (laŭ mia observo) la vivon de la virinoj en Brazilo. Ĉi tie la vorto "sekso" estas ankoraŭ malbone komprenata. Iom stranga estas mia aserto, se mi aldonos, ke preskaŭ ĉiu brazilanino volonte diras, ke ŝi volas edziniĝi kaj havi multajn gefilojn, sed la vorto "sekso" ne estas dirita. Ŝajnas, ke ili plantos la infanojn en ĝardenon.

La tiel nomata "familia" rondo estas ankoraŭ tre forta. Volonte la homoj grupiĝas kune kun la familianoj (kiuj ofte estas multnombraj). La virinoj klopodas havi grandan nombron da filoj. Aliflanke la amika rondo ekzistas nur hazarde. Estas tro da influo de la religio kaj ankaŭ de la familio.

Nur post la "revolucio" en 1964 iom ŝanĝiĝas la afero kaj la virinoj iom post iom eklaboras ekster la domo. Tio iĝis iaspeca modo. La leĝo pri la disiĝrajto alportis pli da libereco al la virino, sed la plejmulto ŝatas edziniĝi kaj flegi filojn.

Nuntempe la vorto "sekso" jam estas uzata, sed ankoraŭ iom timeme.

Maria Almada Hinda Unio

La jena letero alvenis antaŭ la apero de la provnumero de SkE. Ĝi do ne reprezentas reagon al la artikolo en tiu numero pri virinoj en Hinda Unio, sed pli guste, suplementon al ĝi.

Estas interese kaj surprize rimarki, ke en la pratempo la stato de la virinoj en Hindujo estis mirinde libera. Knabinoj studis sanskriton kaj diversajn artojn kune kun knaboj de la sesa ĝis la dudek-unua jaro aŭ pli longe. Krome, la fraŭlino povis elekti sian edzon.

Poste venis la atako kontraŭ Hindujo fare de la islamanoj. Ili forprenis la hinduajn virinojn. Por solvi tiun gravan problemon, t.e. por protekti la virinojn, la hinduoj faris neskribitan leĝon, laŭ kiu la hinduaj virinoj ne eliru la hejmon, kaj se tamen ili devas eliri, necesas kovri la kapon kaj vizaĝon per vualo, por ke ilia beleco estu kaŝata kontraŭ avidaj okuloj! Tiutempe instruado al virinoj estis malpermesata kaj la geedziĝoj estis aranĝataj de la gepatroj. Tiel la virinoj fariĝis tute dependaj de la viroj. Kompreneble la tiama stato de la virinoj en Hindujo estis tre priplendinda.

Post la islamanoj venis la britoj. Ili permesis instruadon al ambaŭ seksoj. Iom post iom la hinduaj virinoj eliris el siaj konkoj. Ili fariĝis egalrajtaj al la viroj. Nuntempe troviĝas virinoj, kiuj profesie laboras kiel kuracisto, inĝeniero, advokato, juĝisto, administristo ktp. Kelkaj virinoj jam akiris permesilon por gvidi aviadilon kaj glisilon, sed ili ne rajtas deĵori profesie. Ankoraŭ ne estas permesate al ili gvidi trajnon aŭ aŭtobuson!

La nuntempa edukado, kiun ni heredis de la brita regado, taŭgas ĉefe por oficistoj. Ĝi ne konvenas por la praktika, ĉiutaga vivo. Tial nia registaro konstatas la bezonon ŝanĝi la modelon de la edukado. Ĝi devas esti pli praktika kaj ebligi, ke oni profesie okupu sin sendepende de la registaro, kiu ne povas doni ŝtatan oficon al ĉiu, ĉar jam tre multe da viroj kaj virinoj akiris ŝtatofican diplomon.

S-ino Saranath Estona SSR

Dum la kongreso en Lucerno mi ricevis multajn interesajn materialojn pri Svislando. Laŭ ili ĝi ŝajnas unu el la plej progresemaj ŝtatoj. Tamen min mirigis ekzisto de kelkaj problemoj, ligitaj kun la situacio de virinoj. Precipe pensigis min la plendoj pri diferencoj inter la edukado de knaboj kaj knabinoj, pri malfacilaĵoj ligitaj kun elekto kaj akiro de profesio, pri la fakto, ke 40% de laborantaj svisaj virinoj ne havas profesian kvalifikon. Estis malfacile kompreni, ĉu la situacio dependas de la hejma atmosfero (do la gepatroj mem kulpas, ke knabinoj interesiĝas nur pri hejmo kaj infanoj), aŭ ĉu vere mankas eblecoj por lerni en mezlernejoj, faklernejoj, universitatoj. Espereble la virina novaĵletero spegulos inter aliaj problemoj ankaŭ la edukajn demandojn en diversaj landoj. Por ilustri, kial estas malfacile orientiĝi en la problemo, mi penas priskribi la situacion ĉe ni en Sovetunio.

Psikologoj asertas, ke edukado komenciĝas tuj post nasko de la infano. Do mi devas konfesi, ke tamen iu diferenco inter edukado de filoj kaj filinoj ekzistas: jam malgrandaj knaboj scias, ke ili estas viroj kaj devas grandanime pardoni ĉiun malagrablaĵon kaŭzitan de la fratinoj, kiuj siaflanke ordinare eĉ tro bone scias, ke ili kiel virinoj devas havi privilegiojn. Ceteraj nuancoj de hejma edukado dependas jam de ĉiu aparta familio. Ordinare oni penas instrui al knaboj ankaŭ "knabinajn" laborojn: ili scipovu mem alkudri butonon, kuiri kaĉon aŭ zorgi pri malgranda frateto, kaj kial knabino ne scipovu mem ripari difektiĝintan gladilon? Vidante, ke la patro faras pli malfacilajn hejmajn laborojn kaj ankaŭ alie ĉiam helpas, geknaboj same faras ĉion laŭbezone. En la ĵus aperinta septembra numero de nia estona respublika virina revuo estas resumitaj statistikaj demandaroj. 8 el 10 patroj postulas, ke la geknaboj tute egale faru hejmajn laborojn, unu restas sindetena kaj nur unu trovas, ke oni specialigu la laborojn. El la patrinoj, por la egala divido de taskoj estas 9 el 10.

Diferencoj en lerneja programo koncernas nur lecionojn de manlaboro (apartaj lecionoj ekde la 4a klaso) kaj gimnastiko (de la 5a klaso). Tamen mia fratino, ekzemple, petis permeson manlabori en la knaba grupo de sia klaso kaj kun ili pretigis meblon, diversajn hejmajn ilojn, prilaboris lignon kaj metalon. Nenie ekzistas apartaj klasoj por knabinoj kaj knaboj; ankaŭ en la multaj fakrondoj ĉiuj laboras kune. Mi mem dum lernejaj jaroj partoprenis laboron de teatra, kemia kaj radioamatora rondoj. Laŭ la aserto de iuj instruistoj, pro la ĝenerala akcelado ekzistas aĝo (12-13 jaroj), kiam la knaboj restas ankoraŭ infanoj, dum la knabinoj estas jam virinoj - ne nur korpe, sed ankaŭ laŭ interesoj kaj emocioj -, sed baldaŭ tiu diferenco niveliĝas. Ĝenerale tamen knabinoj (ofte iom malpli petolemaj, pli akurataj) pli aktive partoprenas laboron de fakrondoj kaj plenumas diversajn eksterklasajn taskojn.

Dum la lastaj lernojaroj oni ĉiam pli parolas pri elekto de profesio. Ankaŭ tiurilate la eblecoj dependas de la interesoj de ĉiu aparta lernanto. En nia familio estas nur tri fratinoj. Mi, la plej aĝa, elektis biologion, kiu min jam de infanaĝo tre interesis, kaj laboras nun en sciencesplora instituto. La dua post mezlernejo eklaboris kaj daŭrigis studadon en vespera fako de arta instituto. Ŝi fariĝis artistino, specialisto pri interna arkitekturo. La tria forlasis mezlernejon, kiam grave malsaniĝis nia patrino, kiu sola nin prizorgis, kaj akiris profesion en teknika faklernejo. Ŝi laboras kiel elektromekanikisto en televida centro. Ĝenerale mi ne povas imagi, ke post la lernejaj jaroj junulinoj dezirus ne ellerni iun profesion, kvankam kompreneble, stipendioj en faklernejoj, institutoj, universitatoj kutime ne egalas al salajro.

Por eniri iun specialan aŭ superan lernejon kiel regulo necesas ekzameniĝi. Dum enkonduk-ekzamenoj oni konsideras nur poentojn; neniun profesoron interesas la sekso de la kandidatoj. Ankaŭ post la studado, kiam temas pri distribuado de laborlokoj, gravas nur personaj kapabloj kaj laboremo de la studentoj. Ordinare oni bezonas pli da specialistoj ol troviĝas kandidatoj. Tial dum la lasta lernojaro oni vicigas studentojn laŭ iliaj poentoj. La plej sukcesa finanto rajtas kiel unua elekti plaĉan laborlokon el la listo de vakaj oficoj, laŭvice sekvas malpli bonaj lernantoj. Samtempe kun mi finstudis ĉe la biologia fako de la universitato ankaŭ 14 junulinoj kaj 5 junuloj. El la lastaj unu okupis la trian lokon en la vico, ankaŭ la dua estis sufiĉe sukcesa, sed la ceteraj tri restis preskaŭ lastaj.

Ankaŭ poste diferencoj ne eblas. Salajroj estas leĝe fiksitaj laŭ postenoj, ne laŭ personoj. Se por iu vaka posteno kandidatiĝas pli ol unu persono, ekfunkcias speciala konkursa komisiono, kiu decidas la problemon laŭ la rezultoj de la antaŭa laboro aŭ studado. En nia sciencesplora instituto du trionoj el la scienculoj estas virinoj. Virino ankaŭ estas la unua kaj momente sola doktoro en nia laboratorio.

Laŭ la oficiala statistiko, kaj en industrio kaj en agrikulturo virinoj havas pli altajn kvalifikojn ol viroj. Tiu laboro pli kontentigas; ĝi estas fizike pli facila, pli pura.

Lembe Laanest Komisiono pri Virina Agado

Estas ofte pli facile diskuti ideojn pri estonta agado ol efektivigi ilin. Tial povus ŝajni, ke longa debatado pri la celoj de la Komisiono pri Virina Agado estas nur senkulpigo por teoriumi anstataŭ fari.

Tamen, kiel ni raportis en la provnumero de SkE, evidentiĝis dum la lasta kongreso duboj pri la bezono pluhavi virinan komisionon, Pro tio ni opinias, ke KVA ne povas tuj ĵeti sin en laborprogramon sen unue paŭzi kelkajn minutojn por konsideri siajn bazajn celojn. Provizore, ni formulas tiujn celojn jene:

a. Konsciigi la homojn en la Esperanto-movado pri la sociaj problemoj de virinoj.

b. Eduki esperantistinojn superi tiujn problemojn.

c. Kontakti kun naciaj virinaj asocioj.

ĉ. Altigi la proporcion de virinoj en la Esperanto-movado.

Dum la venonta kongreso, ni volas publike pridiskuti tiun bazan celaron, sed intertempe ni jam tre volonte ricevus viajn komentojn pri ĝi.

Ni memoru, ke fiksado de niaj celoj estas nur la unua paŝo. Post tio necesas pripensi, kiel ni realigos ilin. Ankaŭ pri tio ni besonas viajn ideojn kaj sugestojn. Efektive, eĉ ĉi-jare ni ne tute sukcesis eskapi la neceson konkrete labori. Kun aŭ sen pretaj listo de celoj kaj agadoplano, ni jam firme enplektiĝis en la preparado por pritrakti la venontan kongrestemon "Diskriminacio". Sed pri tio vi povas legi en la paĝoj 14-15.

Anna Brennan

Loes Demmendaal

Membroj de Komisiono pri Virina Agado


LETEROJ - daŭrigo de p. 6.

male oni distingu ankaŭ la virojn en "sinjorojn" kaj "fraŭlojn", sed krom iom ridinda tiu ĉi propono ŝajnas al mi senutile komplikiga. Kaj, ĉar finiĝis la tempo en kiu virino valoris nur laŭ la valoro de la edzo, ni ankaŭ estu ĉiam, kaj nur, "sinjorinoj" en la sama neŭtrala senco kiun havas la vorto "sinjora". Kion vi opinias pri tio?

Perla Martinelli, Svislando Antaŭen kaj...

Annamaria Jannuzzi Coniglio kaj Francesca Milillo estas la du unuaj virinaj polickomisaroj en Italujo. Fine de oktobro ili estis akceptitaj, post konkurso, en la Supera Polica Lernejo. Temas pri la unua ŝtupo en kariero de policestro, kies trejnado estas tute aparta de tiu de simplaj policistoj (inter kiuj jam troviĝas malgranda porcio de virinoj).

"Min timigis kelkaj taskoj", deklaris Annamaria Jannuzzi, "kiel ekz. alsturmi manifestaciantojn aŭ pafi al iu, sed mi akceptos ĉian taskon kaj rifuzos ĉian diskriminacion."

Nawal Al-Sa' Adawi estas egipta ginekologo, psikologo kaj feministo. Ŝiaj verkoj estas malpermesataj en Egiptujo kaj ŝi ne rajtas prezentiĝi radie aŭ televide. Kial? Pro tio, ke ŝi verkas pri la tri tabuaj temoj en Egiptujo - seksaferoj, religio kaj politiko. Ŝiaj verkoj estas aparte provokaj ĉar ŝi pritraktas tiujn temojn.

Laŭ ŝi: "Oni ne povas apartigi seksan subpremon de politika kaj religia subpremo."

Nawal perdis sian registarajn oficojn kiel direktoro pri sano kaj ĉefredaktoro de kuracista gazeto en 1972, kiam ŝi kritikis virinan cirkumcidon (klitorektomion), devigan virgecon, la patriarkan sistemon kaj aliajn temojn. Oni aparte malaprobis ŝiajn kritikojn pri klitorektomio. Eĉ hodiaŭ ĉiuj knabinoj en egiptaj vilaĝoj suferas tiun "cirkumcidon", sed tio neniam estas publike diskutata. Foje kuracisto operacias. En kelkaj vilaĝoj la akuŝistino faras ĝin per razilo. Ofte la parencoj kaptas la knabinon de malantaŭe, malfermas la femurojn, kaj la klitoro estas fortranĉita sen anestezo.

Nawal kalkulas, ke eĉ en la superaj klasoj oni cirkumcidas 60% ĝis 70% de la knabinoj. Tio signifas, ke ili restos sekse pasivaj, sen detruo de la naskokapablo. "Mi konsciiĝis, ke la vera kaŭzo de virinaj malsanoj troviĝas ne en iliaj korpoj sed ekstere, en la socio kiu subpremas virinojn," ŝi diris. "En la okcidenta mondo okazas psikologia, socia kaj kleriga klitorektomio de virinoj kaj kelkfoje tio povas esti pli severa ol korpa fortranĉo," ŝi aldonis. Ŝia verko pri tiu temo nomiĝas "La nuda vizaĝo de virinoj".

En Nederlando aperis lastatempe poŝtmarko pri rajto de voĉdono por virinoj. Ĝi montras manifestacion de virinoj (evidente el la komencaj jaroj de ĉi tiu jarcento) kaj grupon de fruaj aktivulinoj kun la vorto Vrouwenkiesrecht ("Virina voĉdonrajto").

La subita apero de tiu poŝtmarko, kiu ne estas unu el serio, estas fakte iom mistera, kaj la diligentaj esploroj de la UEA-komisiito pri poŝtmarkoj ne sukcesis klarigi ĝin. La virinoj en Nederlando gajnis la voĉdonrajton en 1922 (kaj viroj la ĝeneralan rajton nur en 1917). Ni nur povas supozi, ke ĝia apero rilatas al la nova ondo de intereso pri virinaj rajtoj.

La kuirejo kaj ne la simfonia orkestro estas la konvena laborloko por virinoj, opinias Herbert van Karajan. Tiu 71-jara orkestro-dirigento havis grandan sukceson en Ĉinujo, kie li koncertis plurfoje kun la Berlina Filharmonio. Dum intervjuo li respondis la demandon, kial ĉe li ne laboras inoj: "La sola, kiun ni dungis, estas malsana. Nuntempe oni ja opinias, ke la inoj povas ĉion. Sed fakte sufiĉas, ke ili scias bone kuiri. Se ili volas kunmuziki ĉe ni, ili devas esti pli kapablaj ol la viroj." La ĉina novaĵagentejo Hsinhuan konstatas, ke Karajan apenaŭ arde subtenas la emancipiĝon de la virinoj.

Britujo nun estas la unua lando en Eŭropo kun virina ĉefministro. Sed tio ne signifas, ke ĉiuj problemoj pri egalrajteco estas solvitaj. El la 635 britaj parlamentanoj, nur 19 estas virinoj, la plej malalta nombro de post 1951. El la 19, 8 (inkluzive la ĉefministron) apartenas al la reganta konservativa partio, kaj 11 al la ĉefa opozicia partio, la laborista.

Laŭ la opinio de parlamentanino Jill Knight, unu kialo de tio estas, ke en la periodo kiam ili havas junajn infanojn, la plimulto da politikistinoj ne estas liberaj vojaĝi tra la lando farante paroladojn, kiel faras aspirantaj viraj politikistoj. Tio estas unu el la manieroj, laŭ kiuj ili kaptas la atenton de la lokaj kandidatigaj komitatoj. Ŝi opinias, ke la kulpo apartenas ĉefe al la kandidatigaj komitatoj, kiuj timas, ke virina kandidato estos malpopulara ĉe la balontantoj, kvankam efektive tio ne okazas.

Aŭtonoma virina movado en FRG jam la kvaran fojon organizis universitatan semajnon por virinoj. Dum la unuaj ses tagoj de la pasinta oktobro ili renkontiĝis en Freie Universität, Berlino. La ĉeestantoj estis pli ol multnombraj, kaj oni taksis la nombron de la partoprenantinoj el en- kaj eksterlando je kelkaj miloj.

Centra demando estis la rolo de la virina agado: ĉu ĝi jam alprenis tro rigidan strukturon aŭ ĉu ĝi gardis sian memstaran kvaliton? Estis temaroj pri virinoj en institucioj; virinaj projektoj, teorio kaj strategio; la rilatoj inter virinoj; alternativa kulturo; la virino kaj la medio. Dum la semajno okazis pluraj kulturaj aranĝoj, plejofte kun diskutoj kun la verkintinoj profesiaj kaj amatoraj.

Informojn por ĉi tiu rubriko provizis: Renato Corsetti, Ita1.; Grace Kirkwood, Aŭstral.; Fred de Geus, Ned.; Margret Brandenburg, FRG, Elisabeth Schwarzer, FRG.

...malantaŭen Venu al Stokholmo

POR DEBATI PRI DISKRIMINACIO

Kiel jam vaste anoncite en la Esperanto-gazetaro, la temo de la venonta Universala Kongreso estos "Diskriminacio". La pritrakto de la kongresa temo okazos je iom pli profunda nivelo ol kutime, kun ebleco por interesatoj antaŭricevi materialon kaj debati ĝin en grupoj. Evidente la elektita temo pli-malpli postulas la kunlaboron de tiuj, kiuj interesiĝas pri diskriminacio kontraŭ virinoj. Kaj efektive, la kunlaboro de KVA estas postulata de la organizanto de la tuta aranĝo, Renato Corsetti.

La vasta temo "Diskriminacio" pritraktiĝos jene: Kelkaj gravaj aspektoj, ekz. diskriminacio ekonomia, etna-rasa, kontraŭvirina, ricevos detalan konsideron dum la tuta semajno en apartaj laborgrupoj. La grupoj kunsidos samtempe, do estos eble partopreni nur unu. Krome okazos prelegoj kaj prezentoj pri diversaj aliaj aspektoj de la temo, eventuale pri diskriminacio lingva, religia, politika, kontraŭ handikapuloj, pri seksa orientiĝo ktp. La celo estos esplori la komunajn trajtojn de tiuj variaj formoj de diskriminacio por tiel atingi pli bonan komprenon pri ĝiaj kaŭzoj kaj motivoj.

La serio de laborgrupoj, kiuj okupiĝos pri diskriminacio kontraŭ virinoj, estos aranĝata de KVA. Pli precize ni nomu ilin "diskutgrupoj", ĉar ne estas nia celo, ke unnopaj membroj de la grupoj prelegu al la aliaj (kvankam ja estos grupgvidantoj) aŭ ke ĉiuj partoprenantoj laŭvice faru formalan prezenton. Prelegoj okazos ekster la kadro de ĉi tiu aranĝo, interalie en la programoj de Internacia Somera Universitato kaj KVA. Ni planas, ke la grupoj estu sufiĉe malgrandaj - ĝis maksimume 15 homoj - kaj tute neformalaj. Tio ne malhelpos profundan, seriozan pritraktadon de la temo. Proponitaj ideoj por diskutado estas:

- Konsidero kaj komparo de la situacio de virinoj en diversaj mondpartoj: En kiuj landoj ne plu ekzistas forta diskriminacio kontraŭ virinoj? Kio estas la influo de religio aŭ politika sistemo sur la vivo de virinoj en difinitaj landoj? Kio estas ilia situacio en la Tria Mondo? - Diskriminacio en lingvo kaj komunikado: Ĉu ekzistas diferencoj inter la lingvouzo kaj parolmaniero de la du seksoj? Ĉu lingvoj, kaj precipe Esperanto, spegulas diskriminacion en la socio?

- Diskriminacio kontraŭ virinoj en la Esperanto-movado: Ĉu ĝi ekzistas? Kiujn trajtojn ĝi havas?

Surbaze de la debatoj pri tiuj temoj, ni poste pli ĝenerale konsideros la tutan demandon pri diskriminacio kontraŭ virinoj: Kio estas ĝiaj karakterizoj? El kio ĝi fontas? Kial ĝi pluvivas? En la lasta sesio ni renkontiĝos kun la membroj de la aliaj laborgrupoj por plivastigi niajn konkludojn kaj trovi la komunajn trajtojn de ĉiuj formoj de diskriminacio.

Se vi deziras partopreni la serion de diskutgrupoj organizataj de KVA, vi povos anticipe peti materialon pri la lemo por lego antaŭ la kongreso, laŭ anonco kiu aperos en la dua bulteno. Ĝi konsistos el tradukitaj nacilingvaj artikoloj pri la situacio de virinoj en diversaj landoj kaj pri seksaj diferencoj en komunikado. Ni jam komencis kolekti taŭgajn artikolojn tiucele, kaj nun ni serĉas kunlaborantojn por traduki ilin en Esperanton. (Kelkaj el la artikoloj unue aperis en Unesko-kuriero, kiu estis eldonata en 15 lingvoj. Do ni povos utiligi tradukantojn, kiuj scipovas unu el la jenaj lingvoj: angla, araba, franca, germana, hebrea, hindia, hispana, itala, japana, nederlanda, persa, portugala, rusa, tamila aŭ turka.) Se vi deziras helpi, bonvolu tuj anonci vin, ĉar la materialo devos esti preta jam en marto.

ab/ld

Prepare al la kongreso, la julia numero de SkE enhavos artikolojn pri diskriminacio kontraŭ virinoj kaj pri la specifaj diskuttemoj listigitaj ĉi-supre.

Por certigi ke la numero aperos ĝustatempe, ni metas iom fruan limdaton: la 1-an de junio. Do, bonvolu sendi viajn komentojn, leterojn, desegnaĵojn aŭ artikolojn pri ĉiuj aspektoj de la temo antaŭ tiu dato. (Desegnaĵoj prefere estu jam de oportuna formato por la paĝoj de SkE. Ni malfacile - kaj ne nepre sukcese - povos malgrandigi ilin. Svedujo

estas fama pro sia sociala progresemo. Laŭ la sekvaj informoj pri diversaj aspektoj de la socia vivo kaj la Esperanto-movado en Svedujo, tiu progresemo koloras ankaŭ la sintenon al egalaj rajtoj por virinoj.

SUBVENCIO POR AMBAŬ GEPATROJ

La sveda socio provizas subvenciojn por helpi gepatrojn dum la nasko kaj prizorgo de infanoj. Aparte interesa estas la fakto, ke tiajn subvenciojn povas ricevi aŭ la patrino aŭ la patro - do ne ekzistas antaŭsupozo, ke la prizorgo de infanoj estas speciale la tasko de la patrino.

Kiam infano naskiĝas, gepatro* rajtas ricevi subvencion, kondiĉe ke ŝi/li antaŭe aliĝis al la sociala asekura sistemo. Antaŭ la nasko, kompreneble, nur la patrino rajtas ricevi ĝin de plej frue 60 tagoj antaŭ la atendata naskodato. Sed poste, la subvencio iras al tiu el la gepatroj, kiu prizorgas la infanon. Se ili deziras, la gepatroj povas laŭvice flegi la infanon kaj labori, aŭ ili povas labori po duontage. Ĉi tiu subvencio daŭras entute maksimume 180 tagojn.

Ekzistas ankaŭ speciala subvencio por gepatroj, kiun ili rajtas ricevi ĝis la infano estas 8-jara. Paro (ne nepre formale geedziĝinta) rajtas ricevi ĝin por po 45 tagoj sen speciala antaŭkonsento. Unu el la gepatroj povas transdoni sian rajton al la alia. Krome ekzistas laŭokaza subvencio por gepatro, kiu devas foje flegi infanon malpli ol 10-jaran, ekzemple kiam la infano aŭ la kutima prizorganto de la infano estas malsana, aŭ kiam la infano devas iri por sankontrolo. Patro povas ricevi ĝin, se li devas flegi alian infanon dum lia edzino naskas.

Tiu subvencio egalas al 90% de la salajro ĝis maksimumo de 242 kronoj (proks. $60) tage. La aliaj subvencioj ankaŭ povas egali 90% de la salajro aŭ 242 kronojn tage, sed minimume ili estas 32 kronoj tage.

La regularo pri subvencioj por gepatroj en Svedujo estis sendita al ni de Anita Lindblom. Ni interesiĝas nun ricevi de svedaj legantoj


* Gepatro: Tiu vorto estas uzata en ĉi tiu artikolo en la signifo "patro aŭ patrino". informojn pri la efektivigo de tiuj reguloj. Ĉu fakte okazas, ke svedaj gepatroj egale uzas siajn rajtojn pri la prizorgo de la infanoj? Aŭ ĉu ankoraŭ la patrinoj emas uzi ilin pli ol la patroj? Se jes, ĉu tamen la situacio evoluis de post enkonduko de tiuj subvencioj? (Alivorte, ĉu pli da patroj ol antaŭe nun prenas tempon por prizorgi infanojn?)

La ekzisto de subvencioj forigas financajn ĝenojn rilate al la prizorgo de junaj infanoj, sed ĉu restas aliaj problemoj? Ĉu patroj facile sukcesas aranĝi forpermeson de la laboro por utiligi la subvencion, aŭ ĉu tio estas pli facila por patrinoj? Ĉu, pro la neceso pensi pri junaj infanoj, virinoj pli ol viroj emas elekti laboron, de kiu ili facile povas liberigi?

Ni volonte ekscius de legantoj pri aliaj landoj, kies leĝoj kuraĝigas egalan partoprenon de ambaŭ gepatroj en la prizorgo de infanoj.

VIRINA PLIMULTO NUN GVIDAS SEF

Virina plimulto nun gvidas Svedan Esperanto-Federacion, laŭ artikolo de Franko Luin, kiu aperis en la somera numero de la sveda revuo La Espero. Ŝajnas, ke jam pli frue regis sufiĉe bona ekvilibro inter la seksoj en la estraro de SEF kun 5 viroj kontraŭ 4 virinoj. La lasta elekto inversigis tiun proporcion al 4:5. Franko Luin skribas: "Tio verŝajne pli bone respegulas la faktan staton en SEF, kie virinoj estas multnombre reprezentitaj. Pri tio mi bedaŭrinde ne havas aktualan statistikon, nur personan ideon. Jam de multaj jaroj multaj kluboj en Svedio, ankaŭ la plej grandaj en Malmö kaj Stockholm, estas gvidataj de virinoj. Estas do tute logike, ke simila situacio ekestu ankaŭ en la estraro de la tutlanda organizo."

Franko Luin esprimas kontenton, ke la ideo de Esperanto same allogas virinojn kaj virojn, kaj diras, ke Sveda Esperanto-Federacio troviĝas en la avangardo de aliaj svedaj organizaĵoj en tiu rilato (ankaŭ en la kampoj de lingva egaleco kaj facileco de internaciaj kontaktoj). Li demandas, kiom da ili povas montri al taŭga reprezentiĝo de virinoj kaj viroj en la gvidaj organoj, kiu ne baziĝas sur fiksita kvoto.

LOKA AGADO

En la provnumero de SkE aperis informo pri mallonga Esperanta disko eldonita en Svedujo. En ĉi tiu letero, Märtha Andréasson pli klarigas pri tiu disko kaj pri la agado de ŝia loka grupo. Pli detala raporto pri la "internacia intervjuo", kiun ŝi ĉi tie mencias, sekvos en la venonta numero.

"Nia eta klubo en Kungälv (najbara urbo de Gotenburgo) estas eble unika pro tio, ke la tuta estraro konsistas el virinoj. Tio ne okazis pro konscia elekto de virinoj, kaj ne mankas viroj en la klubo, nur iĝis tiel. Ni ankaŭ en la klubo sufiĉe multe okupis nin pri virinaj demandoj. Ni komencis dum la virina jaro, kiam ni faris internacian intervjuon pri la cirkonstancoj virinaj en diversaj landoj. Ni elsendis demandaron al 60-7O landoj, sed rericevis nur ĉ. 15. Sed tiuj respondoj estis vere interesaj kaj venis de foraj mondpartoj kiel Sudameriko, Hindujo, Nov-Zelando kaj Israelo. Ni intencis daŭrigi la laboron kaj kolekti raportojn de diversaj landoj, sed ĉiam mankas tempo. Ni ankaŭ en la klubo aranĝis specialan kunvenon, al kiu oni invitis svedajn virinajn organizaĵojn, kaj kie ni diskutis virinajn aferojn. Elsbeth Bormann prelegis pri sia laboro en la Virina Komisiono de UEA.

Kiam mi decidis meti monon en aferon, kiu al mi ŝajnas tre necesa por la Esperanto-movado, mi ankaŭ decidis provi ion fari por la virina agado. Mi intence ĉi tie skribas mi, ĉar mi riskas la monon; la laboro estas projekto de nia klubo en Kungälv. Ni faris diskon, etan diskon kun nur du kantoj - ludataj laŭ junulara stilo, ĉar tian muzikon ni ne havas multe. Unu estas simpla kanto pri la ĉiutaga vivo en multaj hejmoj. Ĝi tamen diras pli kaj en pli simpla maniero ol longaj artikoloj en gazetoj.

Märtha Andréasson, Svedujo"



[titolo nelegebla]

Dum la 64a UK en Lucerno ĉi-jare mi ĉeestis la kunsidon pri Virina Agado. La disvolviĝo de la kunsido kaj interesis min kaj iom malĝojigis min... Ĉar evidentiĝis, ke la bazo de "Virina Agado" estas la subkompreno, ke necesas batali por atingi seksan egalrajtecon, sed ankaŭ ke multaj tieulinoj ne havas fortan senton pri tiu komuna celo.

Alia subkompreno de la temo de seksa egalrajteco estas, ke virinoj ne estas rigardataj kiel egalaj; kaj mi devas konfesi, ke - kvankam mi loĝas en lando kie seksa diskriminacio estas kontraŭleĝa (krom en tiuj kazoj, kiuj estas por la registaro neoportunaj!) - mi tutkore konsentas kun tiu tezo. Kiel prave diris s-ino Lapenna en Lucerno, eĉ kiam leĝa egaleco ekzistas, tio ne nepre spegulas praktikan realecon. Ĉio tio estas por mi absolute neakceptebla, ĉar estas por mi kontraŭlogika hipokrito aserti, ke virinoj ne estas egalaj al viroj. Laŭ mia sperto, la plej oftaj bazoj de tiu aserto estas ĉi tiuj:

- virinoj estas malpli fortaj ol viroj;

- ili estas malpli inteligentaj;

- ili estas tro emociaj kaj nelogikaj;

- ili estas malpli decidemaj;

- ili tro okupiĝas pri beboj kaj la hejmo por povi okupi samrangan lokon kun viroj,

Mallonga ekzamenado de tiuj asertoj montras la (supozeble virajn) asertojn esti kaj emociaj kaj nelogikaj. Por konsideri ĉiun punkton laŭorde:

- Viroj estas malpli fortaj ol ĉevaloj sed taksas sin superaj. Estas vere, ke la plimulto da virinoj estas malpli grandaj kaj pezaj ol la plimulto da viroj, sed ili almenaŭ havas pli da vivelteno laŭ tio, ke ili vivas pli longe.

- Mi dubas, ĉu estas ia ajn statistiko por pruvi la superan intelekton de viroj. Pro sociaj kaŭzoj pli da viroj ricevas superan edukadon ol virinoj en la plej multaj landoj, sed tio neniel ŝanĝas la bazan intelekton de virinoj.

- Mi same dubas pri asertoj pri emocio kaj logikomanko ĉe virinoj. Kaj notu, ke eĉ se homo estas malsama rilate al alia, tio ne en si mem signifas, ke 1i/ŝi estas (mal)supera.

- La akuzo pri decidemo estas tiom dubinda kiom la du supraj. Estas kelkaj belaj ekzemploj de la malo; la hodiaŭa, timinda ĉefministrino de mia lando estas nur unu.

- La bazo de ĉiu sento pri diferenca estas sendube la biologia distingo. En kelkaj sociaj grupoj virinoj estas omaĝataj ĝuste pro tio, ke ili estas la videblaj kreantoj de vivo; en aliaj (la plimultaj) tio estas konsiderata ŝarĝo, kiu deprenas de ili la rajton esti traktataj kiel unuarangaj civitanoj.

Nu, ĉio ĉi estas al vi sendube bone konataj argumentoj kaj faktoj, kiuj ne multe ŝanĝas la situacion, kiun vi jam konas. Kaj vi eble estas suspektemaj pri miaj motivoj pro tio, ke mi - viro - tiel defendas la virinan starpunkton. Miaj kialoj estas pluroblaj:

- Kiel videble, mi ne akceptas kiel pravigeblaj la kutimajn argumentojn pri virinaj mankoj.

- Se ni akceptas, ke la virinoj estas malsuperaj, ni devas akcepti, ke ilia kontribuo al la ĝenerala bonfarto de la homaro estas ankaŭ malsupera.

- Se ilia kontribuo estas malsupera, ni ne devas atendi, ke ili akceptu la samajn respondecojn kaj ŝarĝojn kiel viroj.

- La konsekvenco de tio estas, ke virinoj, kiuj kutime vivas pli longe ol viroj, estas tamen subtenataj de la laboro de viroj eĉ en kazoj kiam estas videble pli logike, ke la virino faru la laboron por vivteni (ekzemple) edzparon.

Ni konsideru kelkajn interesajn ekzemplojn. En mia lando (Britujo), kiel en aliaj, estis ĝis tiu ĉi jarcento tradicio (apogata de la leĝo), ke ĉe edziniĝo ĉiu virino de ĉiu ajn rango rezignis pri ĉiuj antaŭaj rajtoj pri materiaj posedaĵoj - la edzo posedis kaj ŝin kaj ŝiajn propraĵojn. Socie kaj leĝe ŝi estis subulino - krom se temis pri la reĝimo! Estis mirinde, ke oni agnoskis la kapablon de unu sola virino en la lando ne nur estri kaj fari decidojn, sed tion fari je la plej alta nivelo. Tamen sklavoj liberiĝis de oficiala subpremo antaŭ ol oni agnoskis la plej bazajn rajtojn de edzino.

Se tia manko de logiko efikas maljuste sur virinojn, konsideru ĉi tiun fakton, kiu efikas tute male en mia lando: virinoj (kiuj, kiel dirite, vivas pli longe ol viroj) rajtas al pensio kiam 60-jaraj. Viroj devas labori 5 jarojn pli longe por ricevi la ŝtatan pension.

La sociaj cirkonstancoj, kiuj kaŭzis tiajn leĝojn kaj tiajn ĝeneralajn vidpunktojn, kondukas al grandega malŝparo de energio kaj talento en tiuj landoj en kiuj tradicie virino simple apogas viron sen stari flankalflanke. Se ni havus socian klimaton en kiu la virino ne estus aŭtomate elektita resti hejme; se, en kazoj de heredo, oni konsiderus ne nur la patran devenon de infano sed ankaŭ la patrinan; se ni agnoskus, ke la fundamentaj kapabloj kaj fortoj de virinoj, kiuj sukcesas ignori la hodiaŭajn tradiciojn kaj sociajn premojn, donas al nacio fonton de ekspluatinda potenco - tiam ni vivus en pli justa, pli ekvilibrigita kaj pli sukcesa mondo.

Virinoj! vi havas noblan taskon en tiu ĉi vivo estingi la antaŭjuĝojn de jarmiloj, okupi vian justan lokon en socio, fari la laboron, kiu plej taŭgas por vi kaj tiel "pagi viajn impostojn" same kiel la aliaj homoj. Rajtoj kreas respondecojn. Plaĉus al mi povi doni al vi la rajtojn, por ke vi transprenu ankaŭ la respondecojn. Pri la roloj de la seksoj en la infana literaturo

Anneke Rooselaar

Ĉu vi foje demandis vin, kial en libroj kaj sur bildoj ĉiam knabinoj estas akompanataj de kato kaj knaboj de hundo?

Pri kato oni diras, ke ĝi estas mistera, pasiva, malhonesta kaj neniam plene fidinda. Pro tiu kaŭzo ĝi estas ligita kun knabinoj, ĉar la socio donas tiujn ecojn al la virina sekso.

Hundo estas honesta, agresema, la plej bona amiko de la homoj, ĉar ĝi estas fidinda kaj ofte protektas/defendas nin. Ecoj, kiujn la kulturo rigordos kial pozitivajn, kaj socie utilajn kaj dezirindajn.

Se oni nur sufiĉe frue komencas plenigi la infanajn mensojn per tiuj opinioj pri la du seksoj, tiam ili preskaŭ certe fariĝos homoj, kiuj pasive prenas la rolon montritan de la socio. Tiuj kiuj rezistas estas: "frustrataj"*, "ne adaptiĝintaj" aŭ eble eĉ "ne tute normalaj".

Diversaj grupoj de feministoj en Usono konstatis, kiel enorme la infanoj estas influataj de literaturo. En unu studo pri tiu temo ili konsideris proks. 200 porinfanajn librojn. Tiuj plej ofte estis bildlibroj kun simpla teksto. Oni ekzamenis la prezenton de la seksaj roloj. Ĉiu libro estis analizita laŭ aparte preparita demandaro, kaj post la prilaboro de la rezultoj, la jenaj konkludoj povis esti starigitaj:

1. Kvankam duono el la homaro konsistas el virinoj, tio ne estas montrita en infanlibroj.


* Neologismo. Frustri = malhelpi la kontentigon de ies fundamenta deziro aŭ bezono. 2. El ĉiuj kvin ĉefroluloj, kvar estas knaboj aŭ virbestoj.

3. Infanoj kaj bestoj havas stereotipajn seks-rolojn. Virinajn bestojn oni kutime montras nur kiam temas pri nasko aŭ prizorgo de idoj. Saman tendencon oni vidas en tiuj bildlibroj, kiuj montras familiojn. La patrino ĉiam, senŝanĝe, serve laboras, dum la patro en kompleto, ĉapelo kaj kun teko pretas konkeri la mondon.

Lernejaj libroj por infanoj grandskale ricevis prilumon de "Women on words and images in Princeton (New Jersey)" (Virinoj pri vortoj kaj prezentoj en Princeton, Nov-Ĵerzejo). Pri sia studo de 134 lernejaj libroj, en kiuj aperis 2760 rakontoj, tiu grupe eldonis libreton sub la titolo "Dick kaj Jane kiel viktimoj". La ĉi-supraj konkludoj ankaŭ tie validis: knaboj kaj viroj multe pli grandnombre aperas en infanlibroj ol knabinoj kaj virinoj,

En la kategorio de biografiaj rakontoj, viroj aperas sepoble pli ofte ol virinoj. Krome, la virinoj en tiuj rakontoj ĉiam devas superi grandajn personajn kaj sociajn obstaklojn por sukcesi en la ekstera mondo. Kontraŭe, la viroj ne bezonas venki tiajn barilojn. Nur viroj estas nomitaj kiel historiaj figuroj, kiuj influis la politikan vivon en siaj landoj aŭ en la mondo. Kie - oni demandas sin - tiuj infanaj rakontoj montras la multajn virinojn, kiuj batalis por la rajto voĉdoni?

La aktivaj ecoj neknabinaj estas: esploremo, sportivo, kuraĝo, kreivo, persistemo, aventuremo, eltrovemo, prestiĝo kaj memrespekto. Tiuj, kiuj posedas ĉiujn el tiuj kvalitoj, havas potencon super si kaj aliaj. En lernejaj libroj, tiaj homoj apartenas al la vira sekso en la proporcio 4 kontraŭ 1. La knaboj en la rakontoj inteligente solvas siajn problemojn, faras eltrovojn, riparas radioaparatojn, senmaskigas friponojn. Male, tipa estas la rakonto pri la knabino, kiu malkovris la silkon. Ĝi falis en ŝian teon. Ŝia malkovro do okazis pro hazardo, kaj ne kiel la rezulto de ŝia inteligento. Simile, estis la heroaj knaboj, kiuj savis plenkreskulojn, knabinojn kaj brutaron de dronado kaj el brulantaj barakoj. Foje ankaŭ knabinoj estas kuraĝaj, sed tiam ili savas etajn infanojn kaj malgrandajn bestojn. En 216 rakontoj la knaboj iris for en la mondon por ekkoni ĝin, dum la knabinoj faris tion sub gvido de viro, ofte la patro. Knabinoj estas permesataj konkuri kun knaboj, sed ĉiam la knaboj venkas. Unu rakonto temis pri knabino kiu venkis knabon dum naĝkonkurso, sed post tio le knabo ŝin venkis 5-foje!

La mesaĝo al knabinoj estas tio, ke ili devas trovi la feliĉon en la servado de aliuloj. Knabinoj estas spektantoj. Ili malhavas aferojn por doni feliĉon al aliaj. Ili kuiras kaj purigas kaj lavas telerojn dum iliaj fratoj ludas ekstere. Knaboj manĝas kuketojn sed neniam ilin mem bakas. Knaboj batalas kontraŭ siaj timoj pri akvo, ĉevaloj, mallumaj arbaroj, dum al la knabinoj estas permesate timi tiujn aferojn.

Plenkreskaj viroj, kiuj aperas en la rakontoj, ĉiam havas postenojn kaj estas patroj. Plenkreskaj virinoj havas postenojn estas patrinoj, sed neniam samtempe. La virinoj laboras nur ĉar ili bezonas la monon kaj neniam ĉar ili deziras, aŭ havas elstari talenton. Ktp, ktp ...

Psikologo konstatis, ke 99% de la infanoj de ambaŭ seksoj jam konsciiĝas en la aĝo de 8 jaroj, kiu sekso devas plenumi kiujn rolojn kaj postenojn. Ŝajnas esence ŝanĝi lernejajn librojn tra la tuta mondo, ĉar ne nur knabinoj estas la viktimoj de tiu seksismo; ankaŭ knaboj ofte estas kripligitaj pro la premo sufoki emociojn kaj sentemon. "Li sentis, ke larmoj venas en liajn okulojn, sed li frotis ilin per la manoj. Okjaraj knaboj ne ploras, li admonis sin."

"Virinoj pri la infana medio" estas virina organizaĵo en Novjorko, kiu dum 10 monatoj ekzamenis milojn da infanlibroj. Virinoj el ĉiaj profesioj kunlaboris en tiu studo kaj la grupo finfine kunmetis liston de 250 libroj, kiuj laŭ ilia opinio estas rekomendinda al 3- ĝis 15-jaraj infanoj. Tiu listo aperis sub la titolo Little Miss Muffit fights back ("Eta f-ino Muffit kontraŭbatalas"[1]).

La speciala kategorio "knabina" aŭ "knaba" libro devas malaperi. Nun okazas tiel, ke, pro la divido de infanlibroj en tiujn grupojn, ekzistas tuta serio da libroj, kiujn la knaboj certe ne legos, ĉar kiu respektinda knabo legus librojn pri knabinoj? Aliflanke, la knabinoj havas pli grandan elekton, ĉar ili ja legas librojn pri knaboj kun la manĝo, ke la priskribitaj agadoj estas destinataj por knaboj kaj la t.n. knabecaj knabinoj. Tiuspecaj knabinoj kompreneble estas popularaj dum ili ankoraŭ estas junaj, kiam ili ofte trovas bonhumoran akcepton kaj partoprenas en la sovaĝaj ludoj de siaj amikoj. Sed kiam ili alproksimiĝas al adoleskeco, tiam eĉ tiuj samaj gepatroj kaj amikoj premas ilin en la pasivan rolon de sinjorino kaj patrino, laŭ la ŝablono, kiun la socio aprobas. Preskaŭ neniam eldoniĝas libroj por knabinoj, en kiuj la heroino ricevas kuraĝigon evoluigi la korpan forton, la intelekton aŭ la entreprenemon.

En la reala vivo oni retrovas ln knabecan knabinon en la ekstrema, agresiva virino, kiun kelkaj timas dum aliaj primokas. Do ni devas kompreni, ke la socio devigis ŝin misuzi sian energion. Ŝi transiris al nekontentiga vivmaniero, nome al tiu en kiu ŝi devas "projekcii" sin kaj siajn ideojn pere de aliaj, kutime de siaj edzo kaj infanoj.

Feministoj provas enmerkatigi novan tipon de infanlibro: libroj en kiuj ne plu aperas strikte difinitaj seksaj roloj. La nederlanda lingvo prave nomas infanon "ĝi". "Ĝi" naskiĝas, "ĝi" vivas kaj "ĝi" mortas. La infano (ankoraŭ) ne disponas elekteblecojn pri siaj naskiĝo kaj morto, sed koncerne la vivon, ĝi devus ricevi ilin senlime. La infano, kaj poste la junulo, devas scii, kiuj vojoj estas irindaj por veni al kontentiga ekzisto. Ambaŭ seksoj devus esti instigataj esplori ĉiujn eblecojn.

Kion feministoj volonte vidus en infanlibroj? Knabinojn, kiuj montras kuraĝon kaj ambicion. Knabojn, kiuj ne bezonas kaŝi siajn emociojn. Knabinojn kaj patrinojn, kiuj solvas problemojn sen la helpo de knaboj kaj patroj; knabinojn, kiuj perlaboras monon; virinojn, kiuj havas potencon super aliaj, sed ne nur en la roloj de instruistino aŭ flegistino; knabinojn, kiuj funkciigas maŝinojn, ktp, ktp ...

Devus fariĝi tute normala ĉiutaga afero, ke ekzistas kaj viraj kaj virinaj inĝenieroj, scienculoj, astronaŭtoj ktp. Specialan atenton oni devas doni al tio, ke honesta, amike reciproka respekto kaj plena konfido inter knaboj kaj knabinoj estas eblaj. Al infanoj oni devas montri la realecon, ĉar la plimulto el ni ne plu loĝas en bienoj kaj vilaĝoj, sed plejparte en (antaŭ)urboj kun ties problemoj. Montru al ili virojn kaj virinojn, kiuj opinias sin plej feliĉaj pro kariero aŭ studado kaj pro tio decidas vivi sen edz(in)o. Aŭ geedzojn, kiuj konscie elektas vivon sen infanoj; aŭ unuopulojn, kiuj tamen decidas naski.

Devus aperi en la libroj eksedziĝintaj viroj kaj virinoj, kiuj ne nepre estas malfeliĉaj, aŭ malfeliĉigas siajn infanojn, pro tiu elekto. Tio ĉi donos al infanoj pli realan bildon de la vivo kaj multe malpliigos la ŝokon, kiun povus kaŭzi renkonto kun la vero.

La eldonista mondo konsterniĝis, kiam venis protestoj kontraŭ la seksismo en infanlibroj. Ĝia ĝenerala reago estis bonvola, kaj ĝi konsentis, ke ĝis nun la problemo ne estis agnoskita. Kelkaj tro ekstremaj eldonaĵoj estas ne plu represotaj, ekz. eldonejo Hallmark decidis ne plu represi la infanlibretojn What girls can be ("Kio knabinoj povas fariĝi"). Komenciĝis malfacila periodo por tiu industrio de 140 milionoj da dolaroj. Aŭdiĝis plendoj: "Ni ĵus konsentis ŝanĝi la prezenton de la negroj, kaj nun ni devas denove komenci la tutan aferon pri la virinoj".

Artikolo el la nederlanda revuo Opzij,

tradukita de Cobi Pothuizen.

  1. Eta f-ino Muffit rolas en anglalingva infana rimaĵo, laŭ kiu ŝi forkuras, kiam ŝi vidas arbaron.